Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Anekdotoj pri Ringelnatz
puce Ringelnatz : Afiŝkolonoj
puce Ringelnatz : Al vi
puce Ringelnatz : Aventuristo
puce Ringelnatz : Bumerango
puce Ringelnatz : Donacado
puce Ringelnatz : En la parko
puce Ringelnatz : Espero
puce Ringelnatz : Formikoj
puce Ringelnatz : Logiko
puce Ringelnatz : Lulkanto
puce Ringelnatz : Matenvolupto
puce Ringelnatz : Mi tiel amas vin
puce Ringelnatz : Plumo

Anekdotoj pri Ringelnatz

anekdotoj

<


Fruaj influoj

Ringelnatz havis en Wurzen infanvartistinon, kiu timigis lin. Tiel ŝi kondukis la apenaŭ kvar jarojn aĝan en la urbon, kiam la superakvega rivero Mulde inundis la stratojn, kaj ŝi minacis lin per tio, ke ŝi diris, ke la superakvego altiĝos plu. Ofte ŝi kondukis la kriante protestatantan infanon en tombejon „antaŭ krucon, je kiu estis najlita granda timiga nuda viro. „Neniu miraklo, ke Ringelnatz uzis la unuan bonan okazon por eskapi. Amiko de la patro vidis la bubeton sur la foirplaco kaj kaptis lin.

Rimarko : La anekdoto estas el la libro „Lass dich ja nicht zum Lachen verleiten" Anekdoten über Ringelnatz „Ja ne lasu logi vin al ridado“ Anekdotoj pri Ringelnatz, Strigspegulo Eldonejo, Eulenspiegel Verlag.


Du vivsavantoj


La familio estis transloĝinta al Lepsiko, en la Bordo-straton (Uferstraße) "Ĉe la Maljuna Pigo" ("An der Alten Elster".

Iam Ringelnatz kun sia du jarojn pli aĝa fratino Ottilie hejmenportis ĝojbrile mortan kokinon, kiun ambaŭ en vivdanĝero "estis savintaj" el la rivero.

Rimarko : Maljuna Pigo = en tiu ĉi kazo estas rivero en Lepsiko.

Arto kaj monpago


Ringelnatz kaj Ottilie konstruis rigardokestan teatron:Li pentris kiel scenejan fonon polusan pejzaĝon, antaŭ tiu staris sur blua paperglacio kaj vatoneĝo malgranda amatore farita lignosledo. Otilie ludis la lokmontristinon por la gepatroj, la eksonorilantinon kaj fervoran kurtentiristinon. Post la prezentado la patro donacis kiel agnoskon kaj unuan artistan honorarion kelkajn pfenigojn. La infanoj kutimioĝis al tiu enspezeblo, sed plia kaj pli malpli penis, tiel, ke la patro, kiel prudenta ĝardenisto de la Bötticher - Arboplantejo fortranĉis tiun metian branĉon de akirado.

Infankredo


Ringelnatz ĉiam postulis, ke la infanvartistino akompanu lin necesejen, ĉar li supozis, ke tie hantas fantomo. Se li eskapis la klozeton, li krake fermis la pordon kaj mokis la fantomon kun la ĉiama voko : "Stulta vi estas !" La mirigitaj gepatroj demandis la etan timleporulon, kiu ĉion konfesis. De nun la klozeto estis nomata nur plu : "Stultaviestas". 




 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio