Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Anekdotoj pri Ringelnatz
puce Ringelnatz : Afiŝkolonoj
puce Ringelnatz : Al vi
puce Ringelnatz : Aventuristo
puce Ringelnatz : Bumerango
puce Ringelnatz : Donacado
puce Ringelnatz : En la parko
puce Ringelnatz : Espero
puce Ringelnatz : Formikoj
puce Ringelnatz : Logiko
puce Ringelnatz : Lulkanto
puce Ringelnatz : Matenvolupto
puce Ringelnatz : Mi tiel amas vin
puce Ringelnatz : Plumo

Ringelnatz : En la parko

rimpoemtraduko




Joakimo Ringelnac
En la parko

Eta ĉe arbet’ staris kapreolet’
en reva beat’ en kviet’,
je l’ dudektria kaj du.
Je la kvara sen bru’
mi revenis je l’ fru’.

Jen plu revis starante la best’.
Mallaŭte mi iris - sen spir’ kun diskret’ -
kontraŭ la vent’ ĉe l’ arbet’.
Mi tuŝis la beston scivole pri l’ fiks’.
Sed ĝi estis el gips’.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Joachim Ringelnatz
Im Park


Ein ganz kleines Reh stand am ganz kleinen Baum
Still und verklärt wie im Traum.
Das war des Nachts elf Uhr zwei.
Und dann kam ich um vier
Morgens wieder vorbei,

Und da träumte noch immer das Tier.
Nun schlich ich mich leise – ich atmete kaum –
Gegen den Wind an den Baum,
Und gab dem Reh einen ganz kleinen Stips.
Und da war es aus Gips.

Pri la poemo

"Ke la plej eta mondo estas la plej granda", tiun ekkonon Ringelnac havis jam tre frue. Dum sia tuta vivo li sekvis ĝin konfide. Tiel li verkis pri suahelilipharo ĉe Kattegat, pri tro oblonga bumerango, pri muŝo en aviadilo kaj pri malnova ŝiphorloĝo, li lasis kvereli lampon kaj spegulon, li kantis pri benko antaŭ la stacidomo, pri pavimŝtono kaj terpomojn kun ŝelo. Ankaŭ la ŝtrumprubando de lia onklino validis lirikan rememoron, tiel, kiel la malsana tenio kaj la viro, kiu eltrovis la tekston de la impostformularo (kiel li eble aspektas, demandis sin Ringelnac.) Lian unuan poemkolekton li nomis : "Die Schnupftabakdose" (La snuftabakujo).


Ringelnatz, naskita kiel Hans Bötticher en 1883 en Saksujo, en la urbo Wurzen (Vurceno), serĉis la etan mondon kiel ŝtofon por siaj draste-komikaj, delikate kuriozaj kaj parte splene-humuraj poemoj, spite al fanfaronema kaj megalomania erao. En nia tempo estas kabaredaj ŝerculoj de preskaŭ ĉiu speco bonvenaj, sed la germana imperiestra regno en la erao antaŭ sia kolapso havis nur tre limigitan humurtoleremon. Krom la oficira kantinoŝerco (kazinoŝerco) apenaŭ estis io. Sed Ringelnatz sekvis nelacigeble al sia muzo el la "eta mondo" - kiu ankaŭ post la Unua Mondomilto vestita en humuro fariĝis vivnecesa, sed tamen plu estis relative rara.

La poemo Im Park (En la parko) omaĝas al tiu speciala muzo eĉ duoble : La kapreolo estas tute eta kaj tiel ankaŭ la arbo, ĉe kiu ĝi staras. La atmosfero estas perfekta jam en la dua linio : jen miniaturo kun parkmotivo, kaj la kapreolo, kvankam timema de naturo staras sen movo ĉe la arbo. Idilia loko estas tiu parko, pacema sfero, neniu bruo ĝenas la kvieton, la besto alie ja forsaltus. Tiel pensis ankaŭ la poeto, preterpasante la idilion kaj ĝojante pri tio. Sed revenante post horoj ekmatene, li trovas ĉion neŝanĝita : la arbeton kaj la kapreoleton, jen li tamen subite ekmiras. Li ŝtele aliras, atentas pri tio, ke la besto ne flaru lin kaj etendas sian manon por ekzameni la aferon....

Laŭ informoj de la libro : "50 klasikuloj LIRIKO" Gerstenberg-eldonejo, Hildesheim, Germanio

kompilis kaj tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio