sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Perdita batalo

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Perdita batalo


Se vortoj jam perfidi volas,
rigardoj nin ne plu kunligas
kaj frost’ anime jam ekrolas,
nenio plu nin esperigas.

Se gestoj levas nur suspekton
kaj kapoj dube sin balancas,
se vokoj vekas nur neglekton,
afablo tute malavancas.

Se tre akriĝas la ridado
kaj mok’ ekdraŝas kiel hajlo,
jen la malico nin minacas
kaj tuta mondo ekgrimacas.

Se jen milito fineksplodas,
neniu plu al tiu spitas,
se hom’ la homon ekmarodas,
jen la batal’ pri am’ perditas.



Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren