sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kio gravas ?

rimpoemo




Ne grava, sed rava...
la poŝtmarka elefantoĝardeno...

Hans-Georg Kaiser
Kio gravas ?


Se verkisto vorte pavas,
liaj vortoj ne tre gravas.
Ĉu, se vortoj sencon havas,
tiuj vortoj ĉiam ravas ?

Kio gravas, kiu pavas,
kio homojn vere ravas ?
Pluajn dubojn mi eĉ havas.
Eble ĉiu homo gravas.

Eble gravas la atomoj,
tiom, kiom ni, la homoj.
Eble ĉiu stelo gravas,
eĉ se ĝi ne sencon havas.

Kio plu je vero gravas,
se la parolanto pavas ?
Se vi pavas, ĉu vi gravas,
ĉar pavuloj ĉiam pravas ?

Kaj se homo mem decidas,
ĉu li plu gravecon fidas ?
Ĉu la mondo tuj pereus,
se la hom’ gravulojn neus ?

Certe gravas kre-pasio
pli ol vanta mondkonscio.
Kaj homara harmonio
pli ol nur laborpasio.


Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren