Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAÄœO

En la sama rubriko

puce  Orsinger : Butoo, la cindroj de milito
puce Rol : La socia enhavo de l’ ?az‑muziko
puce Vinko Markov : Iom pri nuntempa usona muziko
puce Wennergren : Popularmuzika terminaro en Esperanto

Rol : La socia enhavo de l’ ?az‑muziko

 

 ?AZO :

moderna dancorkestro amerikdevena, karakterizata per aldono de strangaj diversspecaj instrumentoj. (Plena vortaro)


En mia ha ?to la nura peko . . .
ke tiom nigra, tiom trista
mi estas ? . .
Eĉ musoj fu ?as mian domon.
Kion mi kulpas,

(Luizo Armstrong : « Black and Blue »)

Por multaj homoj la muziko estas tute aparta, triaranga kulturfako, tiagrade ke, en multaj landoj, oni rajtas la titolon klerulo, eĉ se oni restas absolute fremda al tiu arto. Escepte de amasa siropkanzona konsumado, temas pri aristokrata tempopasigilo, kiel akvarelo a ? rajdarto.

Kompense, la muzikamanto ?enerale ?atas la t.n. grandajn, seriozajn, klasikajn ?enrojn, kaj malestimas ?azon, tute ne komprenante, ke oni ?uu ilin amba ?. Cetere, la publiko sisteme konfuzas ?azon kun la varieteaj pecoj ; tiel faras anka ? la radio‑televido kaj la diskaj katalogoj.

Eĉ en multaj SAT‑anoj persistas tiuj anta ?jugoj, esprimitaj per la kutimaj gurdita ?oj pri simia, sova ?a, freneza, kanibala kakofonio. [1] Mi eble ofendus ilin, se mi asertus, ke senkonscia rasismo inspiras tiujn dirojn ; tamen ... relegu la ĉi‑supran difinon el P.V., kiu malbon ?ance aperis samtempe, ol pluraj ĉefverkoj de Luizo Armstrong kaj Duko Ellington !

Tial mi elektis soci‑muzikan temon kiu, ?ajnas al mi, intime rilatas al niaj priokupoj. Mi tute ne intencas pritrakti la historion de ?azo, sed montri, kiel en ?ia evoluado enkorpi ?is la sufiĉe rapida metamorfozo de subpremita popolo. Kaj ĉar tiu homgrupo estas originala, anka ? ĉar ?ia arto profunde influis la modernan kulturon, ne nur en Usono, sed en E ?ropo, mi esperas, ke tiu skizo prezentos ioman intereson por laboristaj esperantistoj, eĉ se ili aparte ?atas, nek entutan muzikon, nek ?azon.

* * *

Spite al deterministaj teorioj pri influoj de la medio, la esploro de la t.n. klasika muziko ne alportas multon al ni pri la sociaj cirkonstancoj, kiuj ĉirka ?as tiun a ? alian komponiston. Kontra ?e, samkiel ĉiu folklordevena arto, ?azo malka ?as precizajn perspektivojn pri la ?uoj, la doloroj, la aspiroj de la koncerna popolo.

La ?aza prahistorio montros al ni kelkajn aspektojn de la negra vivo anta ? la dudeka jarcento, ĉar vi eble scias, ke esperanto kaj ?azo estas proksimurne sama ?aj, ĉi lasta iomete pli juna.

Kvar elementoj kontribuis, la ? neegalaj proporcioj, al ?ia formi ?o :

1) la afrikaj sklavaj kantoj,

2) la kristanaj kantikoj,

3) la laborkantoj kaj blusoj,

4) la dancoj kaj mar ?oj de blankuloj.

En 1619, holanda ?ipo alportas kelkajn afrikajn sklavojn al Virginio, sed dum la dekoka jarcento la « ebonligna » trafiko tiel intensi ?as, ke en 1800 jam trovi ?as unu miliono da negroj en la sudo de la juna respubliko, tio estas pli ol unu kvinono de la tuta lo ?antaro. Jam la estonta ?tatestro Tomaso Jefferson deklaras, en siaj « Notoj pri Virginio », ke la ? muzikaj naturdotoj, la negroj superas, ne nur indianojn, sed anka ? blankulojn. La ?ipestro deziras konservi bonfarta la homan varon, tial li ordonas, ke la grego supreniru al la ferdeko por danci helpe de tamburoj kaj kaseroloj. Jam oni rimarkas ĉe tiuj sklavoj eksterordinaran kapablon pri improvizado ; ili fabrikas instrumentojn per io ajn, interalie jam aperas la ban ?o, farita el duono de kukurbo.

Sur la kotonarbaj kaj sukerkanaj plantejoj ili kantas, ĉar tio faciligas la laboron, la ?opinio de la mastroj. Sed elfarado de tamburoj estas malpermesata, pro timo de ribelalvoko.

Tiu muziko veninta ĉefe el Okcidenta Afriko prezentas rimarkindajn karakterojn, kiujn ni retrovos en pli modernaj formoj. Äœi neniam estas pure instrumenta, sed ĉiam unue voĉa kun eventuala akompano. Neniu ĉiutaga okupo a ? soleno okazas sen kanto. Ofte dialogas la solisto kaj la ?oro, la ? tre variaj ritmoj, multe pli variaj, ol en la e ?ropa muziko. La gamo prezentas nur kvin tonojn, per modifo de la tria kaj sepa ?tupoj, kiujn oni nomas hodia ? blusaj notoj.

Malrapide progresis la kristanigo dum la dekoka jarcento, sed post 1800, la metodistoj (a ? Veslejanoj) iniciatis, amasan varbkampanjon pere de migrantaj rajdantaj predikantoj, kiuj arigas la a ?dantaron la ? « vektendaroj » (por veki la religian senton). Tiu metodista predikado ?uldas sian grandan sukceson al la kolektiva kantado de kantikoj, sen distingo de raso.

La katolika rito, kiu lasas malmulte da iniciato al la ĉeestantaro, ne brile sukcesis, sed la evangeliaj sektoj, ĉu baptistaj, ĉu metodistaj, rapide konvertis la negran popolon kaj provizis ?in per riĉa kolekto da kantoj. Cetere, ĉi tiuj, per instigo al rezignacio, al pacienco, al timo de Dio, efike plifirmigis la potencon de la mastroj. Tamen la voĉa afrika tradicio modifis tiujn skemojn, ĉu en la ritmo, ĉu en la harmonio, ĉu en la vortoj, ĉar la angla prononco estas malfacile asimilebla por negra gor ?o.

Tiuj spiritaj kantoj au redukti ?as al simplaj kanvasoj, en kiujn la laboristo vergas propran inspiron stampitan de diversaj personaj okaza ?oj. Ili senĉese evoluas, ĉiu kantanto adaptas ilin al siaj traviva ?oj. En ilia simpleco respeguli ?as la vivkondiĉoj.

Plej ofte analfabetaj estas la eklezianoj, tial la predikanto instruas unu verson post la alia ; la ?oro ripetas, inter ?etante ekkriojn. En aliaj kantikoj la predikanto demandas, la fideluloj respondas. Dume la gvidanto altigas per krioj, per alvokoj, la fervoron, kiu iom post iom evoluas al frenezeca tranco. Tio permesas al Rikardo Wright aserti, ke la pastroj tiris al religio la afrodizian eksciton de la konvulsiaj afrikaj kantoj.

Tiel naski ?as la du plej konataj formoj de religia muziko : la negra spirita kantiko, por grupo,—kaj la gospelkanto, en kiu rolas solisto komentanta iun pa ?on el Biblio.

La ?enerala temo de la kristanaj kantikoj bone akordi ?as kun la spiritostato de tiuj ekspluatitoj. Ili priskribas la surteron, sed sen ribelemo, ĉar sopiras la Promesitan Landon : oni devas pacience suferi, la rekompenco triumfa atendas onin en alia, pli bona mondo. Se la inspiro estas malgaja, ?i ne iras ?is malespero. Tipa estas tiu konfeso de Mahalia Jackson, kiu, anta ? ol fari ?i la plej mondfama gospelkantistino, travivis malfacilajn jarojn : « Dum mia juna ?o mi purigis telerojn, skrapis plankojn, faris lesivojn, por vivteni mian familion ; bluson mi spertis, sed estas en ?i senespero : mi kantis la muzikon de Dio, ĉar ?i donis al mi esperon. Mi ĉiam bezonas la esperon kaj la feliĉon, kiujn donas al mi la muziko de Dio ; por mi, ?i estas persona triumfo super ĉiu malhelpo, solvo por ĉiu problemo, vojeto al la paco ».

Aliaj tekstoj enscenigas bibliajn rakontojn, simplajn, fre ?e naivajn, ekzemple pri Jozuo kaj la Baleno, pri batalo de Jeri ?o.

Sed en tempo al ni pli proksima, ili tu ?as pli tiklajn problemojn, interalie la militon : en « Wading thru blood and water », ni trovas :

Pla ?das niaj knaboj
En sango kaj koto
Sopirante rehejmi ?on
Ho jes . . .

Notinda fakto estas, ke Eklezio da ?re inspiras la junan generacion. Multaj muzikistoj havas familiajn rilatojn kun ekleziuloj, kaj komencis sian karieron kiel pre ?eja ?oristo a ? instrumentisto. Ĉar religio banis ilian infana ?on, profana kantisto, kia Ray Charles tiom ?uldas al gospelarto, kiom Mahalia Jackson mem. La moderna eksterreligia strebado al liberi ?o ne rompis kun la tradicio, eĉ sin nutras per ?i.

Ne nur en la pre ?ejoj, sed anka ? dum la laboro sonis la spiritaj kantikoj. Tamen, ĉiu laborejo, a ? urba, a ? kampara, sekreciis siajn tipajn melopeojn kaj plendokantojn. Ni disponas malmultajn diskojn por ju ?i tiujn pecojn, kompreneble ne tre allogajn por la ?enerala publiko. Plejparto el ili, troveblaj en la Va ?ingtona Kongresa Biblioteko (folklora muzeo), fontas el punlaborejoj. La nuna mildigo de la tieaj vivkondiĉoj, ĉefe, la dispono de radio‑ kaj televid‑riceviloj, influas al velki ?o de tiu komponado, almena ? inter la junuloj.

Tre varia estas la enhavo : voj‑ kaj fervojriparistoj, dokistoj, kotonrikoltistoj, ministroj, ĉiuj priskribas sian sorton. Ili ritmas sian laboron, kiel en la famkonata « Take this hammer » (« Prenu tiun martelon ») :

« Mi svingu mian pikpioĉon
Frapu per mia martelo
Ho jes, Sinjoro
Frapu per mia martelo
Ho jes, Sinjoro . . . »

Ĉi lasta refreno kun alvoko al Dio skandas la mallongan pa ?zon, dum kiu oni ekspiras anta ? la kulmina streĉi ?o, kaj do ludas funkcian rolon. En aliaj okazoj, la ? vorto de malliberulo : « Kiam ni kantas, ni forgesas, kaj la tempo pli rapide pasas ; se ni pensus nur pri nia laboro, ni ne kapablus plenumi ?in ».

En la paroloj preska ? malaperis ĉia mistikemo. Oni plendas, oni esperas, sed ne ĉielan mondon celas tiu espero. La sopiro, pli realisma, sin direktas al balda ?a estonto, al alia pli milda loko. Iuj diras : « Malbona estas tiu ĉi epoko, tia ?i ne ĉiam estos », a ? : « Iam tio ?an ?i ?os, ĉar pli malbona ?i ne povas esti ».

Tio klarigas la oftan revenon de la vagonara temo, tiu vagonaro, kiu simbolas la esperplenan fu ?on.

La vortoj estas kelkfoje dusencaj : al la mastro la sklavoj ?ajnas pacemaj, sed la kanto ka ?as kriptan mesa ?on adresitan al minacata kamarado.

El tiu profana fako naski ?os la bluso, kiu konkeros unuarangan pozicion sur la ?aza mar ?eno, kaj pri kiu ni detale reparolos.

La kvara kaj lasta fonto de l’ ?azo apartenas al blankuloj : ?i konsistas el facila, vulgara muziko entenanta dancojn, i.a. kvadrilojn, polkojn kaj aliflanke fanfarojn a ? militmar ?ojn, kiuj je la fino de la dekna ?a jarcento naskos la faman ragtimon por piano. Sistema sinkopado de tiuj e ?ropaj arioj estas komuna karaktero de tiuj pecoj, cetere tre diversaj. Ili ne perdis intereson por ni, ĉar ni trovas en tiuj senpretendaj kompona ?oj tiun kompreneblan tendencon al naiva admiro kaj imito de la blankula vivmaniero, kombinitan al nepra adaptemo de tiuj prunta ?oj al propra stilo.

* * *

Post tiu retrorigardo al la kvar fontoj, kiuj montris al ni diversajn facetojn de tiu popolo, ni alpa ?u al la kampo plej originala, cetere pli vivanta, ol iam de l’ ?azo : tio estas la bluso. Äœi aperas al ni kiel la esenca kontribuo de la negroj al la muziko. Se ni trovas ne mallmultajn blankullojn inter ?azistoj, neniu et ili kantas la bluson. Aludante pri la psikaj kaj fiziologiaj limoj, Doma Byrd rakontas : « Mi provis dum horoj enkapigi al blankaj studentoj muzikan frazon nete ritmitan sed simplan. Post senfinaj ripetadoj ill fakte fiaskis, dum mia trijara filo kaptis tion per nura a ?do ».

La bluso estas unue ia sento, specifa de la usona negro, sekve malfacile difinebla, sed najbara al spleno, al nostalgia mal ?ojo, sed kun pli peza, pli korprema nuanco. Ofte la suferanto reprezentas kiel vivantan, realan diableton, kiu senlace, tagnokte, turmentas lin.

Fama bluskantisto, Leadbelly, pentras tiun animostaton tiele : « Äˆiuj negroj ?atas la bluson, ĉar ili naski ?is kun ?i. Vi turni ?as de flanko al la alla en via lito, sen dormemo, vi demandas : « Kio okazas al mi ? », Nu, bluso kaptis vin ... Vi elliti ?as, kun ĉirka ? vi viaj gepatroj, viaj amikoj, via kunulino ; tamen, eĉ ne unu vorton vi deziras diri al ili. Kio estas ? Bluso kaptis vin . . . Vi ĉetabli ?as, en la plado ku ?as kokido kun rizo, sed subite naÇ”zas vin la man ?o. Vi kuras eksteren, vi premas vian kapon en viaj manoj, vi krias : « Sinjoro, kompatu min, mi povas nek man ?i, nek dormi, kio trafas min ? »

Alia lamentas :

« Mi ekmatenman ?is :
Kiel bluso gustis mia pano ».

Kiu kantas la bluson, tiu helpvokas el funde, de abismo. Sed, dank’al paradoksa sorĉo de l’arto, la animo suprenlevi ?as de morala mizero al feliĉego : la beleco elaĉetas la pekmakulon, transcendas la defalon.

Kelkfoje la plendokanto aperas sub elementa formo, nekohera, sen strebo al versfarado, eĉ al komprenebla esprimado. La melopeo tradukas nur morbidan bezonon kanti por luli sian aflikton.

Sed plejofte la bluso montri ?as pli ellaborita, konstruita la ? preciza strukturo : la harmonika vefto malmulte varias, la ritmo ne estas rapida, kiel konvenas al mal ?ojo, la lasta noto de ĉiu frazo pli da ?ras, malakuti ?as ; la unuo konsistas el dekdu‑mezura koruso. La blusaj, modulitaj notoj, la vortoj dispecetigitaj, ofte nerekoneblaj, kreas strangan korpreman etoson, kiu sorĉas la a ?dantaron.

La blusarto proponas al ni perfektan bildon de la negra vivmaniero. Äœi estas por ni riĉega fonto de informoj pri la proleta situacio, ĉu en urbo, ĉu sur la kamparo. Nenio malhelpas, teorie, ke la negra bur ?ulo praktiku ?azon, sed la bluso restas la strikta propra ?o de la ekspluatitoj. Sekve ni povas konsideri ?in almena ? tiom klasa, kiom rasa muziko.

Jam unua elemento substrekas la kunligon inter socia kadro kaj arta tekniko : ?is la fino de la unua mondmilito la mizero devigas la bluson elfari proprajn muzikilojn (mi ne a ?dacas diri instrumentoj) per strangaj brokanta ?oj. Tiel ornamas la stratangulojn tiuj orkestroj nomitaj « spasmaj bandoj », en kiuj la bluskantisto estas akompanata de lavplanko (Washboard), kiun oni skrapas per fingringoj, de kazuo (tubo formita per papera membrano), lavpelvo (washtub), ?ugo (jug), truita terpoto, fine de bu ?harmoniko, kiu pli kaj pli furoras, ĉar ?i restas enpo ?igebla kaj malmultekosta, kvankam esprimoriĉa. La cigarskatolo liveras la idealan materialon por konstrui gitaron.

Kun gitaro en mano, kiel nura kapitalo, tiuj popolkantistoj vagadas tra la kampoj, la urboj, la malliberejoj (nevole) kaj la lastklasaj plezurejoj, ĉiuspecaj drinkejoj kaj bordeloj. Ili dronas en anonimeco, ?enerale konataj nur per anta ?nomoj kaj kromnomoj devenantaj, ĉu de ilia naski ?loko, ĉu de korpa aparta ?o (svarmas la blinduloj kaj kripluloj). Iliaj diskoj trovi ?as nur en « rasaj serioj », tio estas en kolektoj rezervitaj al negroj. Sufiĉe ofte okazas, ke ruza rasfrato akiris surdiskigan kopirajton kontra ? kelkaj dolaroj, se ne kelkaj boteloj da viskio ; ne sen ĉagreno la e ?ropa ?atanto, ekscias, ke, dum li pagas po ses dolarojn por disko trezora, dum li pretus oferi la saman sumon por unusola koncerto de sia idolo, ĉi tiu eble ku ?as sen mono en hospitalo a ? fari ?is anonima havenlaboristo.

La ?enerala alfluo de la suda lo ?antaro al nordaj urboj kondukis al diferencigo inter la kampara bluso, pli primitiva, kaj la urba, pli moderna, donanta lokon al aliaj problemoj, pli preme senespera.

Plejofte improvizitaj, la paroloj kontrastas kun la senkolora banaleco de la la ?modaj refrenoj : oni trovas en ili satiran vervon, poetan senton kaj tiun specifan humuron, kiu ne forlasas la negron eĉ en lia mal ?ojo. La temo disvolvi ?as sur malhela fono el rasapartigo, linĉado, mizero, amareco. Kompleta inventaro ampleksus la tutan panoramon de tiu popolvivo. Ni citu nur la plej tipajn.

La morto ekskortas ĉiun kiel familiara kunulino :

« Ne forgesu min, bubino,
Kiam mi ku ?os sub ses futoj da malvarma grundo.
Ĉiam pensu pri mi, bubino,
Nur diru : « Foriris bonulo ».

(Notu la aludon pri la le ?a postulo de ses futoj en iuj usonaj ?tatoj, por eviti kontakton de la malbenita raso).

Ofte rolas la mono, la malriĉeco, la lupago, ne sen amara ironio :

« Se mono la bluso estus,
milionulo mi nun estus ».

La vagemo inspiras multajn pecojn, en lando kie la nestabila proporcio de la lo ?antaro estas miriga. Jen oni deziras forskui mizeran pozicion en negastama Sudo por ?ui pli mildan neston aliloke, jen inverse oni sopiras pri hejmenreveno. Tial la trajno,—kie, cetere, de ?oras multaj rasfrataj servistoj——okupas gravan rangon, tiagrade ke ?i estigis t. n. « trajnoblusojn », kie obseda basa ritmo sur piano a ? gitaro sugestas la veturadon. Iuj trajnoj de sudaj vojoj akiris apartan famon, ekzemple la « Flava Hundo », la 2‑19a. Krome, en senrimedaj kazoj, la vagonaro proponas la lastan liberigilon :

« Mi metos mian kapon sur foran relvojon,
Lasos la 2‑19‑an pacigi mian menson ».

Kompreneble la amaj kaj amoraj rilatoj oftege revenas en tiuj kantoj. Bessie Smith, la « Imperiestrino de l’Bluso », trafe esprimis la lamenton de la forlasita amantino en amaraj, realismaj verkoj. En tiaj aferoj la bluso prezentas originalan karakteron ; ?i inventas dusencan slangon, kiu ebligas ludon per malĉastaj subkomprena ?oj sen risko flanke de la blankuloj. Trans tiu ?irma utilo tiu slango servas al la negro moktrompi sub la nazo la subpremanton kaj eligi sian ven ?emon.

Tiel la sekreta lingvo oportunas, ne nur por erotikaj aludoj, sed ankaÇ” por politikaj. Tamen, kelkfoje, la prosteto rekte ?prucas :

« Mia opinio pri demokratio ? Bonega, sed sen rasapartigo ».

Ĉiu problerno, ĉiu traviva ?o persona aÇ” kolektiva, naskas riĉan floraron : de inflacio al tuberkulozo, de balotoj al milito, de inundo al interrasaj kolizioj en Little Rock, de uzina vivo al . . . ktp.

Por fini per optimisma humurnoto, mi citu « Bluson pri Evolucio », en kiu Cousin Joe (Kuzo Joĉjo) asertas :

La ? scienco prahistoria
Kia al mi rakontita,
Jarmilojn bezonis naturo
Por fari homon el simio.
Sed al virin’ nur minut’ doni ?u
Por turni viron en simion ».

* * *

La bluso aparte gravas, ne nur dank’al propra signifo, sed ĉar ?i kondukis de rudimenta unuvoĉa kanto al instrumenta kompona ?o, fine al ellaborita ?azo, kies evoluon ni nun sekvos.

Kompreneble, la ?mezure kiel ?azo malproksimi ?as de folkloro por atingi stadion de konscie polurita arto, oni ne plu povas pretendi ĉion klarigi per socia fundamento ; kiel en ĉiuj artoj, la individuaj kapabloj ludas kreskantan rolon. Decidiga estas la interveno de majstroj, kiaj Luizo Armstrong, Duko Ellington, Karlo Parker.

Sed la unuaj balbutoj de ?azo, en Nov-Orleano pitoreske ilustras la vivcirkonstancojn en tiu regiono. Al tiu granda haveno alfluis diversaj influoj, francaj, hispanaj, afrikaj kaj karaibaj, kiuj kunfandi ?is en originalaj festoj, kiel la dancoj de Kongo‑Placo, la funebraj fanfaroj akompanantaj la mortinton kun trista melodio, sed revenantaj kun sinkopa, pli vivgaja repertuaro. Inter la buboj, kiuj ignoris la lernejon por kaprioli preter la funebrantaro, plejeble bruegantaj per ĉiuspecaj muzikiloj, envici ?as pluraj el la balda ?aj famuloj.

La pionira jazo disvolvi ?as proksime de la ladkvartalo lo ?ita de negroj, ĉefe en la bordela kvartalo oficiale limigita de urbkonsilanto Story, pro tio nomita Storyville. En la baloj furoras la ragtimo de pianistoj, kaj sur la placoj tondras sonoraj bataloj inter la plej famaj orkestroj, kie regas Freddie Keppard, Bunk Johnson, kaj super ĉiuj la barbiro Buddy Bolden.

Dank’al ekonomia, nome martrafika prospero, la urbo pleni ?is per ĉiuspecaj ludejoj kaj diboĉejoj : ĉiuj publikaj solenoj postulis muzikon, anka ? la piknikoj ĉe lago Pontchartrain, anka ? la ekskursoj per river ?ipoj ?is la grandaj misisipaj urboj, Memfido a ? Sankta Luizo. Kaj tiu ebria vivo kulminis je la anta ?fasta Mardo, kun elekto de la Karnavala Re ?o.

Tiam la nova muziko pli kaj pli precize konturi ?as. La orkestro trovas sian instrumentan konsiston, kiu ne multe ?an ?i ?os. Äœi praktikas liberan kolektivan improvizadon la ? melodia skemo, sub la gvidado de korneto, pli poste de trumpeto. Cetere, instinkta flamo kaj grupa ekzercado anstata ?as teorian muziklernadon, ĉar la plejparto de la orkestranoj estas amatoroj dumtage manlaborantaj, nekapablaj legi partituron.

Sed politika skuo dissplitos la nov‑orleanan kernon kaj ?etos la tiean muzikon sur la mondan vojon, des pli, ke aperas epokfara novajo : la disko.

Je la usona militdeklaro, en 1917, la ministro por milit ?iparo dekretas la fermon de Storyville. Minacataj de senlaboreco, multaj muzikistoj foriras al nordo, kaj ?azo invadas Ĉikagon, kiu fari ?as ?ia dua metropolo, kun Joe Oliver, Jelly Roll Morton, Luizo Armstrong.

Sed atentu : ?ia re ?lando estas la Suda Rando (South Side), lo ?ata nur de negroj kaj mizeruloj. Sensama kaj proleta, ?azo vekas abomenon en la bur ?a societo, ?i izoli ?as en drinkejoj, des pli, ke la venko de la Respublikana Partio penetrigas la usonan vivon de puritana ondo. Izolismo kontra ? E ?ropo kaj brandoprohibo karakterizas tiun periodon. Jazo fari ?as kadro por drinkado de kontrabanda brandaĉo ; ?iaj gustumantoj rekruti ?as inter la ĉiesulinoj kaj la disĉiploj de Al Capone. Sed ?uste la senbrida diboĉemo de facilanima epoko, anka ? neevitebla snobeco iom post iom pu ?as la bur ?ulojn el tiuj brandotemploj kaj fifamaj baloj. La negra muziko kvaza ? simbolas frenezan epokon de gangsterismo kaj mora verti ?o, kia ?i aperas en la romanoj de Scott Fitzgerald : cetere ĉi tiu titolas novelkolekton «  ?azepokaj Rakontoj » (1922).

Dume, por la unua fojo, oni vidas kelkajn junajn blankulojn, kiel Bix Beiderbecke, sincere enami ?i al ?azo kaj strebi al ties lernado : por la unua fojo, negroj ekvidas terenon de supereco. De la taverno, al la kafejo, de la kafejo al la noktoklubo, la ?azo da ?rigas sian supreniron, kiu kondukos ?in post dekkvin jaroj al la plej famaj koncertejoj.

La impeto ?ajnas nun nebremsebla. Malfermi ?as la vojo al Nov‑Jorko, kaj al E ?ropo, kie Sidnejo Bechet dufoje albordi ?os kiel avangardano. La genio de Luizo Armstrong donas flugilojn al arto ?is tiam iom vindita en nur kolektiva improvizado. Grandaj e ?ropaj muzikistoj, Ravel, Darius Milhaud, Stravinskij, Ansermet, proklamas sian admiron por la usona nova ?o, eĉ ambicias injekti al ?i novan sangon en la klasikan arton (ke ili fiaskis, tio estas alia afero).

Tiam ek ?tormas la ekonomia krizo de 1929, kiu sufokas ĉian plezuran vivon. Duono de la usona laboristaro perdas sian vivrimedon. Tiu deprimo akcelas la dekadencon de la tradicia stilo, multaj artistoj devas reiri al manlaboro. Ni trovas Sidnejon Bechet en tajlora budo, Kid Ory en kokidbredejo, dum Joe Oliver, la detronigita Re ?o, trenas sian malsaton sur la kajoj de Savaneo, kaj Meade Lux Lewis lavas a ?tomobilojn en Ĉikaga gara ?o.

En 1932‑1935, la Nova Disdono (New Deal) de Roosevelt iom post iom restarigas la ekonomion. ?azo renaski ?as, sed ĉefe sub la formo de grandaj orkestroj rimarkindaj pro teknika perfekteco : gvidas ilin Grafo ( »count ») Basie, Duko Ellington, Jimmie Lunceford, Chick Webb, Lionel Hampton. Ili perdis tiun iom saltetan ritmon, kiu tro ofte signis la tradiciajn grupojn, kaj prezentas je ?ia kulmino tiun specifan kvaliton de l’ ?azo : la svingo, tio estas vivanta pulsado, movi ?anta ekvilibro inter streĉo kaj malstreĉo. Tiu klasika matureco tradukas evoluon de la negra popolo, kiu dum tiu jardeko amase forlasis la kamparon, trovis en la urboj pli da oportunoj por kleri ?i. Sed la instrumentisto ĉiam konservos la zorgon paroligi sian muzikilon per prilaborado de la sonkvalito por elvoki la homan voĉon, tiun idealan esprimilon de la nigra homo. Tiel li restas fidela je siaj originoj.

Je la sama epoko, malfermi ?as esperiga breĉeto en la interrasa murego : la fama klarnetisto Benny Goodman dungas en sia kvarteto du negrojn, Lionel Hampton kaj Teddy Wilson. Temas pri timema pa ?eto : kiom ofte, kiam durasa orkestro haltas en Jim Crow’a urbo, la genigruloj ankora ? devos tranokti en la autoĉaro au vagi serĉe al hotelo, ĉar hotelmastroj en urbocentro enlasas nur blankulojn !

Tion ofte spertis la kantistino Billie Holiday, kies doloriga destino resumas tiun el multaj rasfratinoj. El ?i mi ?atus citi tekston, kiu malbenas la linĉadon en drama etoso, post longa resonado al senmorta « Balado de l’Pendumitoj » de Francisko Villon :

STRANGA FRUKTO

Strangajn fruktojn portas sudaj arboj,
Sango sur la folioj, sango sur la radikoj,
Nigraj korpoj lulitaj de la suda brizo,

Strangaj fruktoj, pendantaj ĉe la poplaj branĉoj.


Al sudista societo milda vid’ pastorala :
Magnolia odoro, tiom dolĉa, fre ?a,
Kaj subite odoro de l’rosti ?anta karno.

Eli ?intaj okuloj, angortordita bu ?o,

Jen la frukto, kiun
lesivos la pluvoj,
putrigos la suno,

ellasos la arbo.

bekpikos la korvoj,

Jen ĉi tie stranga kaj amara rikolto.

Eksplodas la dua mondmilito, kiu akcelas la forlason de la kampoj. Nigraj laboristoj amase dungi ?as en la armilaj uzinoj : jam 60% el la usonaj kolorha ?tuloj lo ?as en urboj. Aldoni ?is al ili unu miliono da Porto-Rikanoj ĉefe grupi ?intaj en Harlemo. Ilia influo montri ?as en la afrokubana movado, per kiu la juna trumpetisto Dizzy Gillespie provas grefti antilajn ritmojn sur la ?azan melodion.

Aliparte la novaperinta negra bur ?aro malestimas Afrikon : reage agnoskas ?in la adeptoj de bopa skolo, ne hontantaj pri la praaj radikoj samtempe, kiel ili serĉas revolucian vojon. Ekfajras unuaranga stelo sur la ?azfirmamento : Karlo Parker, aldosaksofonisto, teksanta verti ?ajn sonarabeskojn, kies turmentaj e ?oj longe obsedos liajn postvivantojn.

Post la milito amasi ?is nekalkuleblaj riĉa ?oj en usonaj mon ?rankoj, sed negroj ekkonscias, ke nur pecetojn ili rikoltis. Intertempe ili kleri ?is, fari ?is pli postulemaj, malpli facile rezignacias,—kaj deziras kune asimili ?i al blankuloj kaj konkuri kun ili, usonblanka civilizo restas por ili ideala. Multaj nun vizitas kolegion a ? universitaton, kie oni instruas muzikan teorion. Oni starigas lernejojn por ?azo, kie de ?oras profesoroj el amba ? rasoj.

Dum la amaso da ?re ebrii ?as per orgio de R & B (Ritmo kaj Bluso), elementa eksplodo de korpa vivoforto, ritmita ?is tranco de mia ?ntaj saksofonoj, kies komerca karikaturo trafos E ?ropon sub la marko R & R (Rock and Roll),—la esplorema avangardo de tiu generacio strebas al pli ambiciema, plene ellaborita muziko, ?i flanklasas fajran pasion, poluras la sonon, adaptas pedantajn okcidentajn formojn, kiuj kelkfoje kondukos al formalismo. La orkestra paletro pliriĉi ?as per nuancoj ?is nun rezervitaj al filharmonioj : bastrumpeto, aldhobojo, hobojo, fluto, violonĉelo mildigas la kuprajn stridvokojn. Oni eĉ parolos pri « Ä‰ambro ?azo ». La varma ?azo (jazz hot) estas forpu ?ita profite al fre ?a jazo (cool jazz), en kiu klasikaj influoj estas percepteblaj. Tiu sinteno etendi ?as ?is la ekstera prezentado, en tiu grupo nomita Moderna ?az‑Kvarteto. La gvidanto, Johano Lewis, protestas kontra ? nedeca, provoka senzorgemo ; li postulas senpekan, eĉ ceremonian veston kaj teni ?on fronte al la publiko. Li kondamnas la ?ojan petolemon, la t.n. onklo‑Tom’ismon de tradiciaj ?azistoj, respondecaj en la blankula opinio de koncepto pri kla ?na nigrulo, nekapabla je seriozeco (« La ? blankulo, nigrulo devas senĉese ĉu plori, ĉu ridi », skribas Rikardo Wright en sia lasta romano : « La longa son ?o »).

Äœis en sia troigo la starpunkto de Lewis tradukas profundan modifon de la ?enerala spirito. Mi persone konstatis, ke pluraj junaj intelektuloj insistas pri sia admiro al Beethoven kun videbla intenco forgesigi sian originon ; kun embaraso ili evitas aludon pri ?azo, kvaza ? klerulo devus malestimi la prapatran muzikon kaj elmontri sian asimili ?on al okcidenta kulturo. R. Wright deklaris, ke la negra bur ?aro ?atas nek ?azon, nek gospelon, ĉar la ? li, tiuj artformoj estas « primitivaj » kaj nekapablaj esprimi noblajn kaj « civilizitajn » sentojn.

Tamen oni ne povas diri, ke la blankaj influoj efikantaj tra la radio‑elsendoj kaj konservatorioj sufokis la rasan a ? klasan konscion : se kalifornianoj praktikis ĉ. 1950 muzikon teknike senpekan, sed beda ?rinde sensukan (parenteze, ilia modelo, Stan Kenton, neniam akceptis negron en sia orkestro), hodia ? la juna skolo nov‑bopa deturnas sin de tiu senelira vojo. Äœi adoptis agreseman stilon, kiun ilustras ekzemple Sonny Rollins, Johano Coltrane, Art Blakey : naski ?inta en la industriaj nordaj urbegoj (Ĉikago, Detrojto, Filadelfio), ?ia impeteco respegulas la ribelemon, kiu signas la tieajn sociajn rilatojn. Tiuj junuloj sufiĉe ekkonsciis pri sia homa digno por fiere porti sian negrecon.

Siaflanke la usona ?tato agnoskis la ?azon, kiam ?i ekvidis eblan profiton por sia propagando ĉe la Tria Mondo. En 1956 la Åœtatdepartemento sendis kiel muzikan ambasadoron negran orkestron sub la gvidado de Dizzy Gillespie al Egiptio, Hindio kaj Mez‑Oriento.

Dume, tra ?iaj avataroj, ?azo konservis sian batalantan karakteron ; gi alportas sub ĉiuj eblaj formoj sian konscian kontribuon al la ĉiutaga emancipa lukto. De la « Jubileaj Kantistoj » (Jubilee Singers) organizantaj turneojn por monhelpi la negran universitaton Fisk, ?is Grafo Basie partoprenanta koncerton por subteni Pastron Martin Luther King en la ofensivo kontra ? rasapartigo, svarmas la ekzemploj pri rekta interveno sur la socian kampon. Kvankam usona negro sin sentas unue usona ?tatano, tiu solidaro etendi ?as al la tuta nigrularo : post « Liberia Suito » de Duko Ellington, « Ganao » de Karlo Mingus, la moderna drumisto Makso Roach ?us komponis verkon dediĉitan al la liberigo de afrikaj popoloj. La radikoj ne estas tranĉitaj.

* * *

Multajn aliajn problemojn starigas ?azo, ekzemple pri sia disvolvi ?o tra blankula mondcivilizo, pri rilatoj kun junaj kaj maljunaj generacioj. Äœi naskis paradoksajn situaciojn : oni povus mediti pri la ironie misteraj vojoj, kiuj kondukis la Muzon de la bordeloj al inspiro de universitataj tezoj, kiuj kondukis proletan muzikon al persekutiteco en komunistaj landoj pro kapitalisma, dekadencbur ?a odoraĉo (pro kio ke nun furoras inter la tiea junularo kiel simbolo pri nekonformismo). Sed mi limigis min je la amerika kadro.

* * *

Konklude, ni konstatu, ke la ?azhistorio respondas, la ? ĉefaj trajtoj, al la evoluo de la negrusona socio. Religio, moralo, tekniko, juro, politiko reefikis al ?i. La ? paroloj de nigrulo : « Äˆiuj homoj estas egalaj . . . sed iuj estas pli egalaj, ol aliaj ». Evidentaj estas la progresoj, sed malrapidaj kaj restas multo por solvi sur tiu kampo.

Ankora ? nun, la plej fama filo de Nov-Orleano, L. Armstrong, absolute rifuzas eniri tiun urbon, sanktejon de rasmalamo, kaj proklamas sian intencon fini sian vivon en Ganao. Ankora ? nun la bluso, ĉiam vivanta, reprezentas la malbenon de la mizeruloj al la viza ?o de la profitemuloj. Ankora ? nun, por malriĉa negra knabo, du ebloj sin prezentas por elmergi ?i el anonimeco, akiri mondfamon, venki la komplekson pri malsupereco fronte al la sinjora raso : fari ?i boksoĉampiono a ? ?azostelulo. Tial oni ne senprave povus konsideri Joe Louis kaj Luizo Armstrong kiel la du heroldojn de sia popolo.

Tamen, kiam la veteranoj rigardas returne, ili rajtas fieri : ilia lukto nevana estis. Usono ?uldas al ili sian nuran vere originalan kontribuon al la mondkulturo ; ili a ?digis sian voĉon de ĉiuj kontinentoj. Tiu voĉo de sklava popolo, modeste folklora ĉe la komenco, atingis universalecon, ĉar ?i vibrigis nian koron kaj tu ?is en ĉiu el ni, juna a ? maljuna, la nebrideblan amon al libereco.

Rol.


NOTOJ :

WRIGHT (Rikardo) (1903‑1960), la plej elstara negrusona verkisto, dediĉis romanojn, novelojn, eseojn al la rasa problemo, ĉefe sed ne nur en Usono.

LOUIS (Joe), n. 1914, boksisto, pezklasa mond‑ĉampiono de 1937 ?is 1949, tre populara inter samrasanoj.

Veslejanoj : disĉiploj de Johano VESLEJO (WESLEY) (1703‑1791), fondinto de la kristana metodista sekto.

JIM CROW : simbolo de la kontra ?negra anta ?ju ?o, en Usono.


GLOSOJ

BLUSO (usonlingve blues) : 1a Prema sento pri mal ?ojo propra al usona negro (iom analoga, sed pli forta, al angla spleen, al franca cafard. 2a Popolkanto inspirita de tiu animostato, poste instrumenta peco, ?enerale 12‑mezura, konsistanta el tri frazoj la ? skemo A.A.B., karakterizita de blusaj notoj (malaltigataj 3a kaj 7a gam ?tupoj).

BOPO (el us.onomatopeo bop a ? be‑bop) : ?aza skolo, aperinta ĉ. 1945. Äœin karakterizas angulaj, kapricaj frazoj, disonancaj agordoj, kompleksa ritmo. Tiu vorto estas uzata kiel simbolo de moderna, revolucia ?azo, vidalvide al anta ?a klasika stilo.

DRUMISTO (us. drummer) : orkestrano el la ritma fako. Li donas al la orkestro ritman fundamenton per diversspecaj tamburoj kaj cimbaloj.

GOSPEL(KANT)O (us. gospel song) : negra religia kanto. La ? strikta nuanco, evangelia kanto por solisto.

KORUSO (us. chorus) : refreno, sur kies bazo improvizas solisto.

ONKLO‑TOM’ISMO : moknomo donita de la juna generacio al negroj, kies sinteno konformi ?as al la blankula malnova ?ablono : negro kune sklavema kaj kla ?ne groteska (aludo pri sklavepoko, kia priskribita en fama romano de H. Beecher‑Stowe).

RAGTIMO (us. ragtime) : muzikpeco por piano, miksa ?o de negra folkloro kaj de blankulaj dancoj, forte sinkopa, la ?moda dum la unua ?azperiodo, ?is 1928.

SVING(EC)O (us. swing) : ritma svingi ?o, vivpulsado speeifa de ?azo, rezultanta de kombinitaj kontra ?aj ecoj : streĉo‑malstreĉo.



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio