sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Orsinger : Butoo, la cindroj de milito

artikolo



Vi certe jam vidis tiujn palajn, fantomajn siluetojn kiuj skizas malrapidajn gestojn, dancas kiel malgajaj sukuboj subite serĉante la lumon en profundaĵoj. Observante ilin, vi eble ektremis ĉar tiu stranga koregrafio, la vizaĝoj de la dancistoj, blankaj kaj senmovaj kiel vintra luno malkvietigas vin kaj necesigas ĝenajn demandojn : Kiu estas la origino de tia danco ? Kion ĝi esprimas ? Kial la dancistoj estas tiom palaj kaj mutaj ? Kio ekzakte timigas min ? Ktp...Aŭ vi simple pensas ke tiu danco estas belega kaj vi rapide forgesas ĝin kaj vi nenion plu scias prie, eĉ ĝia nomo, butoo restas por ĉiam fremda. Ne. Oni ne povas forgesi la butoon, kredu min. La butoo estas floro kiu kreskas meze de vundo kiu ne cikatriĝas : la dua mondmilito. La butoo estas nova genezo de nova Japanio. La korpo de la dancisto fariĝas fiŝo, ovo, arbo, vento, virino, ... Ĉiu transformiĝo estas nova naskiĝo.

Komence de la 1960-aj jaroj, Tatsumi Hijikata, Kazuo Ono kaj Akira Kasai kreas la unuan teatraĵon : Kinjiki (la malpermesitaj amrilatoj). Multaj disĉiploj sekvos tiujn tri majstrojn kaj kreos novajn formojn por evoluigi tiun arton. Ja, la butoo ne posedas fiksitajn regulojn kaj refuzas la konceptojn de la klasika danco kiu postulas ke la spino nur estas la origino de la movoj . Sed oni riproĉis al Hijikata la pornografian aspekton de liaj reprezentadoj, liajn transseksajn, virinajn rolojn. Tamen li malfermis aliajn perspektivojn por la dancistoj. Ekirante de "feta korpo" kaj ĝia blanka haŭto, Hijikata kaj liaj disĉiploj ebligis la kreadon de tuta universo kaj malaperigas la limojn de la tradicioj, japanaj aŭ okcidentaj.

La elpurigo de la formoj kaj serĉado pri novaj kodoj estas komuna aspekto de la dancoj en la industriigitaj landoj. Ĉar la materialo mem de la danco estas la moviĝanta korpo en la spaco, la nuntempaj koregrafoj kaj dancistoj valorigas ĝian liberigon kaj nature pravigas la diversajn avangardojn kiuj predikas la emancipiĝon de la homo. Forpuŝante la klasikajn, striktajn reprezentojn, Roland Petit aŭ Maurice Béjart jam de pluraj jaroj elpensis novajn formojn. Siavice Anna Halprin, Pina Bausch kaj ŝia "Tanztheater" ankaŭ trovos aliajn vojojn... Paralele, butoo pli mal pli rekte ankaŭ influos okcidenton aŭ koregrafo kiel Saburo Teshigawara. Tiuj klarigoj estis esencaj por kompreni la kuntekston en kiu evoluas la modernaj dancoj kaj la similecojn, kiuj ligas ilin.

Kiel Hijikata kiun li renkontis en 1949, Kazuo Ono enkarnigas inajn rolojn. Tre influita de La Argentina , fama dancistino, li senĉese dediĉas siajn teatraĵojn al la hispana artistino. Eĉ kiam li iĝis maljunulo, li dancis vestita per brodita robo kaj kalkanumoj (1977). La magio de la butoo kuŝas en la talento de la dancistoj kiuj neniam reprezentas karikaturojn sed preterpasas la komunajn kategoriojn.

Eiko Otake kaj Koma Takashi estas LA emblema paro de la butoo. Translokiĝintaj en Novjorko, ili rapide fascinos Usonon danke al siaj elpurigitaj dekoraĵoj kaj la pureco de siaj movoj, diskrete erotikaj, kvazaŭ ili serĉus dinamikojn inter siaj karesoj.


La butoo de Ushio Amagatsu karakteriziĝas per tre ellaboritaj dekoraĵoj kaj li tiel resumas sian stilon : "Tio, kion ni faras kiam ni dancas, estas unuigi la tempon kaj la spacon inter la dancisto kaj la spektanto. Tiusence, ankaŭ estas ceremonio." Estas Amagatsu kiu impresis la adoleskon kiun mi estis (lia teatraĵo Hiyomeki en 1995).


Carlotta Ikeda estas preskaŭ la ununura elstara koregrafino. Ŝia "densa" ĉeesto sur la sceno mirigas. Ŝia dikmuskola korpo estas strange bela. Ankaŭ ekstreme erotika, la dancarto de Carlotta Ikeda kreas fascinan mondon kaj la artistino sukcesas enkarnigi ĉu bestojn, ĉu knabinojn, ĉu terure allogajn virinojn kaj ŝiaj reprezentadoj ofte similas al transoj, orientaj sorĉkunvenoj. Ŝi kreis sian propran inan trupon : Ariadone kaj ofte kunlaboras kun okcidentaj dancistinoj kaj geartistoj. Carlotta Ikeda aktuale prezentas teatraĵon inspiritan de la verko de Niĉeo.

Stranga kaj subtila arto, la butoo superas la vundojn de la pasinteco kaj certe difinas sekvotan vojon al la estonteco.

el Sennaciulo, monato 2006

Sama rubriko :


puce Vinko Markov : Iom pri nuntempa usona muziko

puce  Orsinger : Butoo, la cindroj de milito

puce Rol : La socia enhavo de l’ ĵaz‑muziko

puce Wennergren : Popularmuzika terminaro en Esperanto




Supren