Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj
puce Abilio Ribeiro, S. A.T.-ano 1504a. : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)
puce Abilio Ribeiro : Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)
puce Agnès Maillard : Elektu vian flankon, kamarado
puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo
puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !
puce Bob Black : La abolo de la laboro (artikolo)
puce El Usono (1913)
puce EM. J. Nicolaŭ : El Rumanujo. (1913)
puce HORI Yasuo : Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj (artikolo)
puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj en Francio en la jajro 1830
puce Jakvo Ŝram : Senlaboreco kaj malriĉeco (artikolo)
puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)
puce Marks kaj Engels pri la laboro (citaĵotradukoj)

La laboro de la pli aĝaj salajruloj (el interreta SAT-diskuto)


El SAT-diskuto pere de interreto


Rikardo : Pri la problemo de la pli aĝaj salajruloj (55-64-jaraj) okazas reformoj en pluraj landoj. Mi aŭdis diskuton en franca radio, kiun mi sekve resumas. Estas konata fakto ke la kategorio de la pli aĝaj personoj kreskas kaj la nombro de la profesie aktivaj salajruloj kotizantaj al la pensia asekuro malkreskas. La sinsekvaj registaroj dum la jardekoj 1980 kaj 1990 kredis ke la forigo de la pli aĝaj salajruloj estas rimedo kontraŭ la senlaboreco. En 1982 sub Mitterrand oni malaltigis la aĝon de pensiiĝo en la privata sektoro de 65 al 60 jaroj kun la ideo ke ekestos laborlokoj por junuloj. La entreprenoj profitis de ŝtata monhelpo por maldungi salajrulojn pli aĝajn, do ĝenerale pli kostajn, financigante pere de la kolektivo sennombrajn antaŭpensiiĝojn.Tamen la atendita rezulto pri novaj laborlokoj por junuloj estis kvazaŭ nula. La sekvo de ĉi tiu politiko estis ke oni senigis sin de laborfortoj nepre necesaj laŭ la vidpunkto de la demografia evoluo kaj ke la sistemo por financi la pensiojn riskas implodi.


Alia politika decido celanta protekti la pli aĝajn salajrulojn estis monpuno aplikata al entreprenoj maldungantaj pli aĝajn salajrulojn. La efiko de ĉi tiu rimedo estis mala : la entreprenistoj ne plu volis dungi salajrulojn pli aĝajn ol 50-jarajn timante eventualan monpunon. Sekvis ke kvindekjarulo perdinta sian postenon havas preskaŭ nenian ŝancon retrovi fiksan laboron.


Alia hipokriteco montriĝis kiam oni denove malfruigis la pensiiĝan aĝon al 65 jaroj - malfermante la rajton al plena pensio - sen okupiĝi pri la fakto ke la labormerkato estas fermita al la pli aĝaj salajruloj.


Lastatempe oni tamen konsciiĝis ke la scioj kaj spertoj de la pliaĝuloj povas esti utilaj al entreprenoj. Ekzistas firmaoj subtenantaj la instruiĝon de junuloj fare de pliaĝuloj kaj inverse junuloj povas instrui al pliaĝuloj siajn ĵus akiritajn sciojn pri la plej novaj teknikoj.


Fine komparo de la procentoj de laborantaj pliaĝuloj en kelkaj eŭropaj landoj estas interesa : Francio 36%, Svedio 68%, Danio 60%, Britio 55%.


Detaloj pri la pensiiĝa sistemo


Tereza : La aĝo de emerito estas en Francio 65 jaroj, sed ĝi iĝis plurfoje ŝanĝita al 60 jaroj. Ĉiufoje per kontrakto, la kromaj emeritkasoj konsentis saman aĝon. - Fakte plie estis ŝtataj kontraktoj, kiuj ebligis pagi sumon por ke la homoj emeritiĝu eĉ je 57 jaroj (eĉ la unua se mi bone rememoras je 55). Nun, oni ne plu instigas homojn emeritiĝi pli frue. Ankaŭ estas ebleco foriri pli frue por homoj kies laboro estis tre peniga, se ili jam sumas la nombron da jaroj.


Kiam mi emeritiĝis en 1995 je 60 jaroj, mi sumis 44 jarojn da laboro kaj tiam eĉ ne bezonis 40 jarojn ĉar la plialtigo de la nombro da jaroj laboritaj okazis iom post iom. Sed mi ne havis permeson foriri antaŭ ol mi estis 60-jaraĝa.


Certe la kalkuloj rilate pensiojn estas malfacilaj. Ĝenerale, se ni konsideras la pension kiun oni ricevas de sociala asekuro, estas difinita kalkulsistemo. Dum longa tempo la salajra bazo por kalkuli la emeritpension estis kalkulita sur la 10 plej bonaj jaroj. Nun estas sur la plej bonaj 25 (kaj ankaŭ por iri de 10 al 25 estis pligrandigo jaron post jaro). La 25 jaroj estos atingitaj la 1an de januaro 2008. El tio rezultas malaltigo de la pensio.


Por la kromaj asekuroj, ne estas nombro da jaroj. La kotizoj de la entrepreno plus tiuj de la salajrulo estas adiciitaj. Iu parto estas deduktita por kompensi la administracion de la kaso. El la resto oni kalkulas la valoron de salajro kiu ebligas atribui 1 poenton al la salajrulo. La poentoj adiciiĝas de jaro al jaro. Ĉiujare estas anoncita la valoro de la poento. La nombro de poentoj obligita per la valoro de
la poento donas la jaran pension.


Ĉu nur la laboristoj pagas la kotizon ?


Petro : La « mastra » kotizo ĉiuokaze estas fikcio, ĉar ĝi estas kalkulata kiel elemento de la « prezo de la laborforto » kaj do elemento de la kostoprezo. Ĝin reale pagas kolektive la klientoj, kies plimulto estas laboristoj. Eĉ, lastanalize, nur la laboristoj kolektive pagas ĝin. Kaj tie ĝuste estas la problemo : ĉiuj « solvoj », kiuj ignoras tiun fakton (ke nur la laboristoj pagas !) pligravigas la problemon anstataŭ redukti ĝin.


Tereza : Mi miras ke oni diras ke ne la entreprenisto mem pagas, sed ke estas en la kosto de la produkto. Tio estas normala. La entreprenisto ĝenerale plendas ĉe televido ke la salajrulo ne konas la ekzaktan prezon de la laboro malneta plus estraj kotizoj. Kompreneble la salajrulo konscias ĉefe pri la mono kiun li ricevas. La estro pli ŝatus ke la laboristoj zorgu mem pri siaj kotizoj, sed laŭ mi estus risko por la laboristoj por ilia helpo okaze de akcidentoj, emeritiĝoj.


Estas necese scii kiom da procentoj ebligas havigi al si pension.Tutcerte la prezo de la salajro estas la rekta salajro : la malneta tiu, kiu estas donita al la laboristo (minus liajn personajn kotizojn), kaj la malrekta : tio estas la estraj kotizoj. La entreprenisto devas do pagi al la kasoj la kotizojn de la salajrulo, kiujn li deprenis por pagi nur la netan salajron plus siajn proprajn ankaŭ kalkulitajn sur la malneta aŭ plafonigita malneto laŭ la kotizoj. Tiu depreno kaj pago fare de la entreprenisto estas bona laŭ mi ĉar tio ebligas ke la kotizoj estas certe pagataj (krom kompreneble por certaj malfidindaj entreprenoj). La salajrulo povus ricevi la malnetan salajron plus la estrajn kotizojn kaj fari pere de ili kion li volas. Sed la
politikistoj kaj sindikatistoj, kiuj siatempe decidis tiun manieron, volis eviti ke homoj pensu nenecesaj tiujn kotizojn kaj estu en granda malfacilaĵo okaze de problemo. Certe estas trudo en la libereco de la homoj, sed ĉiu ne kapablas ĉion regi kaj tio ankaŭ ebligas solidarecon. Ĉu ne ? Ke tio estas pagita de la kliento normalas, laŭ mi. Ĉio estas pagita de la klientoj : la valoro de la produktoj (varoj, laboroj, profitoj). La problemo kuŝas nur en la procento de la profitoj kaj la proporcio inter la salajroj de la laboristoj, tiuj de la entreprenistoj, la interezoj al la kapitalistoj provizantaj la kapitalon.


La sistemo en Rusio


Nikolao : En Rusio la sistemo estas jena : la entreprenisto pagas « socian imposton » de la « salajra fonduso » (antaŭe estis kelkaj apartaj impostoj, pensia, medicina kaj soci-asekura, nun onii ĝin unuigis). Tio signifas nur, ke la salajrulo kvazaŭ ne vidas tiun imposton - sed reale estas nur aldona imposto al lia salajro ! Kaj,fakte, ĝi eĉ ne estas kolektiva - ja ĝi estas proporcia al ĉies aparta salajro ! Tamen, la mastro simple alkalkulas al la ĝenerala salajra linio en la buĝeto necesan imposton, kiu eniras kiel parto al la produktokostoj. Kaj oni kalkulas individuajn pensiajn monrimedojn akumulitajn laŭ tiuj impostoj, kiujn devige pagas ne la salajruloj mem, sed iliaj labordonantoj. Do, kvankam pagas la mastroj, tio estas imposto de la laboruloj nur. Situacio pri salajruloj, kiuj atingis 60 jarojn estas jena : ili rajtas labori, kaj iliaj individuaj pensiaj fondusoj samtempe kreskas pro tiu pensia imposto, sed ricevi laboron por pli aĝaj personoj estas malfacile : oni pli volonte dungas junulojn, kaj al homo pli aĝa ol 45-50 jaroj kutime pagas pro la sama laboro malpli ol por junulo.Kaj pro malfacileco ricevi laboron ĝenerale, la maljunuloj ja konsentas al tiaj malfavoraj laborkontraktoj.


Politikistoj, sindikatoj kaj SAT


Jakvo : Mi pensas ke ni vidas ĉi tie bonan ekzemplon kiel nun (aŭ eble ĉiam) laboras politiko partipolitiko). Ekaperas problemo kaj oni (la politikistoj) devas solvi la problemon dum la periodo de la mandato por havi iom da espero esti reelektita. Montriĝis iu momento ke troas laboristoj kaj por la entreprenoj ke la salajra ŝarĝo de la maljunuloj tro altas kaj oni prenis decidon forigi el la laborista vicaro la oldulojn de pli ol 50 jaroj. Evidente ludis en ĝi ankaŭ gravan rolon la avantaĝoj de malaltaj salajroj en Orient-Eŭropo kie iom post iom malaperis la Stalinisma sistemo (mi ne faras nun diskuto ĉu bone/malbone) kaj certe la bagatelaj salajroj sen kondiĉoj en la tria mondo kie multaj avantaĝoj prezentiĝis. Plia paŝo same erara, kiun la politikistoj kun la fermita penso faris kaj faras, estas malpermesi enmigradon, ĉar la lando estas plena, ĉu ne ? Nun iuj ilumiĝintaj politikistoj komencas kompreni ke ĝuste la enmigrantoj estos la garantio por la sociala sistemo de Belgio, sistemo kiu certe ne estas malbona sed kiun oni nun, kun ĉiuj fortoj, klopodas subfosi, malkonstrui. Sen la enmigrantoj Belgio eĉ ne plu havos socialan sistemon kiu restas pagebla post 2020.


Por plimalaltigi la ciferojn pri senlaboreco, la politikistoj en Eŭropo komencis krei trukojn kiuj malpliigis la ciferojn. Oni komencis doni novajn nomojn al maljunaj senlaboruloj. Oni nomis ilin fru-emeritoj, aŭ kiel en Belgio « salajro-pensiuloj » aŭ « ponto-salajruloj ». La rezulto ĉiam estas la sama : oni maldungas homojn tro kostajn.


Por malhavi la maljunajn laboristojn oni devigis la entreprenojn pagi malgrandan rekompencon kiu plialtigas la senlabormonon, sed fine pere de trukoj en librotenado la ŝtato pagas la plenan fakturon kaj la avantaĝo estas plene por la entreprenoj kiuj facile povis forigi la tro kostan maljunulon, aŭ kiel faris siatempe Renault (aŭtoindustrio) translokigi tutan fabrikon kaj pagigi al la ŝtato (ni, do) la fakturon.


Nun montriĝas ke la malaperigo de maljunaj laborfortoj ne estas decido tiel elstara, sed ne gravas ĉar la politikistoj de hodiaŭ volonte montrofingras al la antaŭa politika kliko, kiu nur eraris kaj zorgas ke la nunaj spertuloj (ili, do) devas purigi la rubon.


Sindikatoj, ege bedaŭrinde ne ludis saĝan rolon en la tuto. Pro la fakto ke sindikatoj protektas nur propran tribon ili eĉ ne faras la penon pensi ekster la limigo de la propra konstruo. Ili, kaj mi timas en tuta Okcidenta Eŭropo, tro facile akeptis fruemeritiĝon en ĉiuj formoj kun la ideo ke estas pli bone havi duonan ovon ol malplenan ovoŝelon ! Neniu sindikato havas la kuraĝon postuli la tutan ovon kaj ĉiuj kontentas kun parteto de ĝi, ege bedaŭrinde. Evidente por fari tion la sindikatoj devas havi la subtenon de la laboristoj, kaj eble (laŭ mia ideo plene) tie troviĝas la problemo. Se laboristo ne mem rekte estas atakita en propra monujo li ege malfacile montras solidarecon. Jes flirtigi flagon de la preferata koloro dum manifestacio ne estas problemo por ke oni povu diri poste : mi estis sur televido, oni filmis min dum manifestacio,jes la granda kun 200 000 manifestaciantoj. (En ekzemple lando kiel Belgio giganta nombro laŭ organizantoj sed procente en komparo kun la kvanto da salajruloj vera bagatelo evidente.) Solidareco estas pli ol manifestacii. Solidareco signifas diskutojn por ke oni konsciu pri la veraj problemoj kaj preni decidojn kiuj vere helpas al la suferantoj.


Nun dum la jam tro longe daŭra diskuto ĉu SAT devas maldungi sian dungiton, mi denove konfrontiĝis kun la manko de solidareco kun nia kamarado. Oni sendas al mi leterojn por ke mi apliku la kapitalisman trukon tiel malŝarĝi SAT de la salajro de nia kamarado. Kiam mi diras ke laŭ laboretiko ĉiu persono devas havi la rajton labori tiel longe kiel li mem preferas, kelkaj vere akre reagis. Ŝajne la individuan rajton multaj ne konsideras parton de homa rajto. Nek la ŝtato, nek sindikato, nek entrepreno decidu pri la rajto al laboro sed la laboristo mem. Evidente oni povas fari interkonsentojn, sed interkonsentoj en kiuj ĉiuj partoprenantoj sentas sin komfortaj. Ĉu mi estas revulo ? Absolute ne, tio, kion mi diras, estas laŭ mi ne nur klasbatalo sed ankaŭ batalo por homaj rajtoj. Egalaj rajtoj por ĉiuj nepre necesas.


Partoprenis la diskuton : Nikolao Gudskov, Petro Levi, Tereza Sabatier, Rikardo Schneller, Jakvo Schram.


El Sennaciulo, februaro 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio