Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 27an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2907 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko
puce Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo
puce Hemingway : Pura, bone iluminata ejo
puce Kunert : Centra stacidomo
puce Le Travailleur Espérantiste : La malbenito
puce Machsangi : Numero 16... Numero 20
puce Mark Twain : Taglibro de Eva
puce Mühsam : Diveno
puce Morgenstern : La venĝo de l’ cifero
puce Ostankowicz : Celstacio
puce Rakontoj de Breĥt kaj Böll
puce Rasch : Venĝo de l’ majskarabo
puce Ret Marut kaj B.Traven
puce Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23

Machsangi : Numero 16... Numero 20

rakontotraduko




Muhammad al - Machsangi
Numero 16... Numero 20

 

Baton post bato post bato post bato – plena de abomeno kaj malico. La aŭtobuso glitis sur la malvasta truigita asfaltbendo rekte tra la teruravasta kaj trista dezerto ; sed ĝi estis ekipita per klimatiza instalaĵo, kaj la veturgastoj sur la molaj sidlokoj ne sentis la ardon eksteran, ankaŭ ne la batalon en la koro de la veturilo, kiu spektaklis jam dum du horoj sen laciĝo.

Du horojn antaŭe, kiam la buso ekmoviĝis ekde la dezerta vojo, la veturgastoj sidiĝis oportune sur siaj lokoj, longa vojaĝo estis antaŭ ili.

La veturgasto de la loko 20 estis iom trokreskinta, pro kio unu el liaj genuoj pikis en la dorsan apogilon de sidloko numero 16... La veturgasto sur sidloko numero 16 sentis la subitan volbiĝon en sia dorso kaj li komprenis la kaŭzon, sed li ne turnis sin malantaŭen por postuli de sidlokulo 20, ke li remetu la genuon. Male, li kliniĝis iom antaŭen kaj puŝis kun sia dorso malantaŭen kontraŭ la apogilon. Tial sidlokulo 20 retiris la genuon. La tuto ripetiĝis, kiam sidlokulo 20 forgesis retiri la genuon kaj numerulo 16 perceptis tion. Tiam tio disvolviĝis al ludo tien kaj reen kaj la interludo kondukis al daŭranta kontakto inter la du veturgastoj, el kiuj neniu vidis la alian.

Baton post bato post bato post bato – per la genuoj kaj per la dorso kaj per pugnoj kaj per kubutoj. Kaŝitaj, sekretaj blindaj batoj nun jam dum kvar horoj kaj dudek minutoj. En la unua sekundo de la 22-a minuto de tiu horo krakis la apogilo de numero 16 dufoje laŭvice ; en la tria minuto de la kvina horo ĝi kunrompiĝis kun sia uzanto malantaŭen kaj falis sur la postsidanton. Kiam la rigardoj de la sidlokuloj 16 kaj 20 trafis sin reciproke, unu el ili diris : „Pardonu“, kaj la alia respondis : Neniu kaŭzo.“ Ambaŭ devis – je duono krucumitaj al rompita apogilo – daŭrigi la vojaĝon, de kiu ili havis nur la unuan duonon post si - pro timo, ke numerulo 16 kun la apogilo povus fali malantaŭen ; kaj sidlokulo 20 tenis firme la apogilon, por ke ĝi ne falu sur lin.


tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarko : la verkisto, naskita en 1950 estas egipta psikiatro kaj verkisto. Mi tradukis el la germanlingva rakontaro : Egiptaj rakontetoj, Lenos-eldonejo, Bazelo



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio