sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23

rakonto tradukita el la persa




Iam mi konis komerciston, kiu havis cent-kvindek kamelojn por transporti varojn, kaj kvardek sklavojn kaj servistojn. Iunokte, en la insulo Kiŝ [1], li alvokis min en sian ĉambron. Dum la tuta nokto li estis maltrankvila kaj ĉiam parolis vantajn parolojn : "Tia varejo en Turkestan, kaj tia varo en Hindostan, kaj tia papero estas la aĉetkontrakto pri tia terpeco, kaj jen garantiaĵo pro tia valoro". Iufoje li diris : "Mi intencas veturi al Iskenderie’n [2], ĉar estas milda ĝia aero" - kaj iufoje : "Ne ! ĉar estas ondplena Okcidenta Maro". Ree li diris : "Ho, Saadi ! alia vojaĝo okazos, kaj, se mi plenumos ĝin, mi travivos la reston de mia vivo, sidante en mia anguleto, kaj tute forlasos komercajn aferojn". Mi demandis : "Kien estos tia vojaĝo ?" Li respondis : "Mi deziras transporti sulfuron el Persujo en Ĥinujon, - mi aŭdis, ke tie estas alta ĝia prezo ; kaj el tie mi transportos ĥinan porcelanon en Rum’on [3] ; kaj orŝtofojn de Rum - en Hindujon ; kaj hindajn ŝtalaĵojn en Halah’on [4] ; kaj vitraĵojn kaj spegulojn de Halab - en Jemen’on ; kaj jemenajn teksaĵojn - en Persujon ; kaj tiam mi forlasos komercajn vojaĝojn kaj sidos por ĉiam en mia vendejo".

Li tiom paroladis pri tiaj melankoliaĵoj, ke fine li perdis la parolpovon. Tiam li diris : "Ho, Saadi ! vi ankaŭ diru parolon pri io, kion vi vidis kaj aŭdis". Kaj mi diris :

"Ĉu vi aŭdas ? - jen dumvoje tra l’ dezerto vasta Ghur [5],
Laca, el kamelo falis homo, kiun sendis vi . . .
Diris : "kio do satigos la okulojn de l’ riĉul’ ?"
Kaj respondis : "aŭ nenio, aŭ la humo de tombej’ ! . . ."


Tradukis el la persa lingvo Prof. L. Ĵirkov.
el Sennacieca Revuo, 1926

Postnoto : Saadi, unu el la plej famaj persaj poetoj, vivis samtempe de la krucaj militiroj (nask. 1184, mort. 1291). Dumvive li multe vojaĝis, vizitis landojn.

Sama rubriko :


puce Rakontoj de Breĥt kaj Böll

puce Saadi : Gulistan, Libro III, rakonto 23

puce Ĵivkoviĉ : Infera biblioteko

puce Mark Twain : Taglibro de Eva

puce Le Travailleur Espérantiste : La malbenito

puce Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo

puce Ret Marut kaj B.Traven

puce Morgenstern : La venĝo de l’ cifero

puce Mühsam : Diveno

puce Breĥt : Interparolado pri Suda Pacifiko

puce Hemingway : Pura, bone iluminata ejo

puce Kunert : Centra stacidomo

puce Machsangi : Numero 16... Numero 20

puce Rasch : Venĝo de l’ majskarabo

::: Ĉiuj :::



Supren