Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio de la 94-a Kongreso de SAT
puce Gvidrezolucio de la 94-a Kongreso de SAT
puce Ni kune festis la centjariĝon de SAT !
puce SAT fariĝas centjara - Salutmesaĝo de Mireille Grosjean

SAT fariĝas centjara - Salutmesaĝo de Mireille Grosjean

SAT fariĝas centjara

Salutmesaĝo de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI. Tamen temas pri persona saluto.

Cent jaroj da luktoj kaj klopodoj por transdoni tiun eksternacian vidon al plej multe da homoj. SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent- pens- kaj agadkapablo ! estas la slogano, frapfrazo de SAT.

Fakto estas, ke ekde nia infanaĝo ni ekkonas kadrojn, strukturojn. Etaj infanoj estas petataj meti kune la bluajn lignopecojn, kune la ruĝajn, kune la flavajn. Meti kune la triangulojn, kune la rektangulojn, ktp. Fakte preskaŭ ĉiuj lernaktivecoj konsistas al ordigo, disigo kaj grupigo, laŭ raciaj kriterioj. Ni malkovras la ĉirkaŭaĵon per tiaj laboroj enlernejaj. Nia menso ŝatas tion, bezonas tion por kapti la mondon. Pli poste ni lernas geografion, ni lernas la landlimojn kaj la ĉefurbojn kaj alvenas al la ideo, ke en Kamerunio loĝas kamerunianoj, en Kongo loĝas kongolandanoj. Tamen tio estas for de la realo. La realo estas multe pli malpreciza kaj evoluema. En ĉiuj lernobjektoj. Se instruisto insistas pri tiu ne klara situacio, la lernantoj penas kompreni. La lernantoj ĉiam preferas klarajn dirojn : la afero estas tia, punkto fino. Enkonduki la nebulecon de la realo estas defio por la instruisto. Se li aŭ ŝi faras tion, la studentoj diros : tiu instruisto ne instruas bone. Sed : en sia plenkreska vivo tiu studento malkovros la evoluemon de la realo kaj devos konstati, ke tiu ne rigida instruisto pravis. Tio estas la defio por ĉiuj, ĉu instruistoj, ĉu studentoj , kiuj fariĝos plenkreskaj personoj. Kompreneble por infanoj la gvidantaj plenkreskuloj devas kompensi tiun ordigan laboron per kreaj aktivecoj, libera kantado, manlaboro, aŭskultado de muziko, diskutoj kaj debatoj, akcepto kaj analizo de emocioj diversaj, korpoekzercoj,… mi ne diras la vorton sporto, ĉar sporto tro ofte rilatas al venko de skipo alinacia….
En nia esperantista etno estas francoj, germanoj, rusoj, japanoj…. Laŭ pasporto. Ni ĉiuj aŭdis de Zamenhof : ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Mi konstatas, ke la transiro al tia eksternacia pensmaniero estas malfacila vojo, dekliva pado. Mi skribas tion en la 14-a de julio, nacia festo franca, dum kiu oni celebras la nacion, la brilan Historion de la lando, la sukcesojn kaj la akirojn, kaj forgesas la krimojn kaj trompojn kaj rabojn… Parenteze mi ne estas francino. Kiel svisino la vorto nacio havas neniun signifon por mi, ĝi estas sengusta esprimo. Multaj homoj amas sian naskiĝlokon – tio estas natura fenomeno - kaj ili sentas perfidon al ĝi, kiam ili forlasas la lernitajn kadrojn kaj transiras al eksternacia pensmaniero. Ili hezitas, bremsas, rifuzas, … Kelkaj iras nur la duonon de la vojo. Patriotismo estas pli forta ol aparteno al tutmonda familio. Tia evoluo estas akcepto de nova paradigmo, kompleta ŝanĝo mensa. Nova naskiĝo. Tiu vojo estas longa. Al tiuj, kiuj iris tiun vojon, mi diras : havu paciencon kun la novuloj, kiuj havas la vojon antaŭ si.

Fine mi devas fari komparon : la sano de la planedo Tero postulas de ni kompletan ŝanĝon de nia vivstilo, se ni volas, ke plu vivu kelkaj homoj sur tiu planedo. Nova paradigmo, nova vivstilo, sobra kaj respektoplena. La vojo estas longa, sed ni devas kuri, ĉar la afero urĝas.

Mi deziras longan vivon al SAT, sukceson, ardon al sia celo, eltenemon, daŭripovon.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio