Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce (en castellano) - Encuentro internacional de esperanto en Barcelona 2019
puce (en català) - Trobada internacional d’esperanto a Barcelona 2019
puce SAT-Kongreso 2019 - Barcelono
puce 220 aliĝintoj por la SAT-kongreso en Barcelono !
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon !
puce Deklaracio
puce Gvidrezolucio
puce Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono !
puce Kongresejo
puce Peĉakuĉo en Barcelono
puce Pri la programo
puce SAT-kongreso 2019 : la “fajra rozo” eksterkutime logis

Gvidrezolucio

La 92-a SAT-Kongreso okazinta en Barcelono de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 :

 bonvenigas helpon proponitan kaj proponotan de membroj por la pretigado de nova Adresaro ;

 proponas esplori, ĉe novaj membroj, pri eventuala deziro havi helpon de mentoro kaj provizi mentoron al tiuj, kiuj deziras ;

 proponas serĉi kaj trovi helpanton por la retmastrumado, kiu ĝisdatigos i.a. la stilfoliojn en la SAT-retejo ;

 alvokas laŭcele serĉi membrojn interesitajn pri kongrespartopreno kaj bezonantajn helpon el la Kongresfonduso por povi partopreni la SAT-kongresojn ;

 invitas vikipediemajn SAT-anojn kuniĝi en Fako ;

 petas pli fajne disdistingi la unuopajn en- kaj elspezojn en estontaj kasraportoj (i.a. [mal]profito de kongresoj, en- kaj elspezoj pro kongresontoj) ;

 alvokas repripensi la kotiztabelon, kiu estonte rilatu al personaj vivrimedoj, anstataŭ al landoj ;

 petas la PK-on esplori pli bonajn metodojn por varbi interrete ; protekti privatajn datumojn ; ordigi pli bone la informojn ;

 alvokas subteni kulturajn agadojn, specife muzikan agadon de Esperanto-artistoj ;

 konsidere, ke SAT donace subtenas asocion kontraŭ nuklea energio, petas al la PK provizi elektron el renovigebla energio en la SAT-sidejo ;

 petas la PK-on rilati laŭeble kaj kun la IJK kaj kun junaj SAT-anoj partoprenontaj la IJK-on por konigi SAT-on en tiu medio kaj varbi gejunulojn, kiuj konsentas kun ideoj kaj agadoj de SAT ;

 alvokas SAT-anojn, PK-on kaj estontajn OKK-ojn kaj kongresontojn laŭeble proponi kaj aranĝi kongresojn kiom eble plej ekologie, kaj en la funkciado de la kongreso kaj rilate la vojaĝ- kaj manĝ-eblecojn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio