Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce (en castellano) - Encuentro internacional de esperanto en Barcelona 2019
puce (en català) - Trobada internacional d’esperanto a Barcelona 2019
puce SAT-Kongreso 2019 - Barcelono
puce 220 aliĝintoj por la SAT-kongreso en Barcelono !
puce Aliĝilo
puce Aliĝintoj
puce Bonvenon !
puce Deklaracio
puce Gvidrezolucio
puce Internacia Kongreso de Esperanto en Barcelono !
puce Kongresejo
puce Peĉakuĉo en Barcelono
puce Pri la programo
puce SAT-kongreso 2019 : la “fajra rozo” eksterkutime logis

Pri la programo

Rilate al la programo, pluraj aferoj interplektiĝas. Unuflanke, kiel en ĉiu SAT-kongreso okazos la laborkunsidoj de la asocio kaj de la diversaj frakcioj, inkluzive de la anarkista, la komunista, la vegeterana, la sennaciista ktp. Kongrue kun la maldogmema kaj tolerema etoso en SAT, ĉiu sesio estos malfermita al la publiko, sed kompreneble voĉdonrajton havos nur la membrojn.

En 2019 oni memoros la finon de la milito en Hispanio. Temas pri grava datreveno kaj al ĝi nia kongreso dediĉos plurajn programerojn. Interalie, menciindas la partopreno de fakuloj pri la socia revolucio en Hispanio, kiu okazis dum la milito. Estos bona momento por kune pripensi pri tiuj aferoj en la internacia kadro de la nuntempo.

Tiurilate, alia memorinda evento okazis en 1986. Temas pri la SAT-kongreso de Sant Cugat del Vallès (apud Barcelono), kiu ĝuste pritraktis tiun ĉi revolucion. Bedaŭrinde, antaŭnelonge forpasis du el la organizantoj de tiu kongreso : Josep Colom kaj Trinitat Garcia. Ni homaĝos ilin en Barcelono, kune kun aliaj tiamaj prelegantoj, kiel la ankoraŭ vivanta barcelonano Eduardo Vivancos.

Antaŭ 110 jaroj okazis en Barcelono la 5-a universala kongreso de Esperanto (tiam nomata internacia). Estis turnopunkto por la esperantismo en la urbo kaj ne nur. Kaj ankaŭ tre speciala kongreso, okazinta kelkaj semajnoj post la tielnomata Tragika Semajno. Ĉu ni havas nun la bezonatan perspektivon por kritike pridiskuti ĝin ?

Kaj por daŭrigi la liston de datrevenoj, menciindas grava sukceso de la laborista lukto : La Kanadano. Post longa striko en februaro kaj marto de 1919, per la unua fojo en Okcidenta Eŭropo la laborista movado atingis unu el la plej dezirataj celoj, nome la 8-horan labortagon. En la zorgiga nuntempo indas memorigi tiun eventon kaj defendi ties rezulton.

SAT estas asocio de laboristoj, kiuj ne nur agadas per Esperanto, sed ankaŭ por Esperanto. Kvankam memevidente ĝi havas malpli da rimedoj ol aliaj Esperanto-asocioj, en sia historio ĝi aŭtoris kelkajn el la ĉefaj materialoj de nia kulturo. Unu el ili estas la Plena Ilustrita Vortaro (PIV). En Barcelono oni prezentos novan paperan eldonon de tiu grava vortaro.

Iom post tiom, la prelegantoj sinanoncas. Ekzemple, oni proponis klarigi la rolon de la virinoj en nia movado, pere de verŝajne la unua esperantistino de la historio : Klara Zamenhof. La edzino de la iniciatinto de Esperanto kuŝas malantaŭ la figuro de la majstro, sed temas pri plurflanka memorinda virino, pli grava ol tio kion oni kutime kredas.

Naturo estas ĉiam unu el la plej ŝatataj dimensioj de la SAT-aranĝoj. Ĉi-foje, Marcelo Redulez kaj Klodin’ Pomirol elstare prezentos aron da distraj sed ankaŭ instruaj programeroj pri montaraj floroj el la belega ĝardeno de la kongresejo, sed ne nur. Fakte, ĉirkaŭ ni estas amasa bundeco de floroj, pri kiuj ni kutime ne atentas. Temas pri unika oportuno konatiĝi kun ili !

Kaj certe ne mankos ekskursoj, inkluzive de postkongreso (eble ankaŭ antaŭkongreso, ni vidos). Tiurilate, ni klopodos trovi ekvilibron inter la turismaj vidindaĵoj de tiu mirinda mediterranea urbo kaj la celoj kaj identeco de nia asocio. Ekzemple, ni vizitos apartan fabrikon kun sociaj celoj, nome La Fageda.

El tiu perspektivo kompreneblas ankaŭ la elekto de la kongresejo, kiu ebligas al ni proponi sufiĉe bonajn kondiĉojn al la partoprenantoj kontraŭ modesta prezo por la nuna multekosta Barcelono. Krome, tiu loĝejo bonvenigas rifuĝintojn kaj aliajn bezonantajn homojn.

Ni ne forgesas la kulturan kaj artan programon, unu el la pintoj de la SAT- kongresoj. Baldaŭ alvenos pliaj novaĵoj prie.

Inter la distra programero, menciindas foto-konkurso malfermita al ĉiu partoprenanto (kompreneble, kun premioj) en la kongreso kaj ankaŭ la tradicia aŭkcio, kie eblos aĉeti multajn diversajn raraĵojn kaj tiel helpi al la financa bonfarto de la asocio.

Fine, la kongreso havos riĉan libroservon, kiu provizos al la partoprenantoj la ŝancon trafoliumi kelkajn malfacile troveblajn verkojn, sed ankaŭ plurajn librojn prezentotajn dum la kongreso, inkluzive de la jam menciita nova eldono de PIV.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio