Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2005
puce Fotoj de Ekskursoj
puce Fotoj de Laborkunsido
puce Fotoj de rekontiĝoj
puce Fotoj de vespero kaj mateno
puce Miaj impresoj pri la 78a kongreso de SAT en Zagrebo - Tereza Sabatier
puce Porpaca SAT-agado
puce Saluto al La Kongreso de LEA-Italio
puce Saluto de K-do JAKVO SCHRAM, Prezidanto de La P.K. de SAT

Saluto de K-do JAKVO SCHRAM, Prezidanto de La P.K. de SAT

karaj kompanoj, karaj kamaradoj,

Kvankam SAT agadas je la flanko de la laboristoj kaj havas tre specifan agadkampon, la homoj, kiuj nun lernas esperanton, montras nur malmulte da intereso pri nia movado,
almenaŭ en la lastaj 20 jaroj. Tamen en 1987 partoprenis al SAT-Kongreso 400 homoj. En Kaŭnaso, tio estas nur antaŭ 13 jaroj, 617 aktivaj esperantistoj trovis la vojon al nia
Kongreso.

Mi skribis ĉi tiun tekston nur 2 semajnoj antaŭ nia Kongreso kaj la lasta informo kiun mi ricevis de Marija Beloŝeviĉ parolis pri 70 partoprenantoj. Ĉi tiu por la kongreso de la plej granda grupo de esperantistoj, la laboristoj.
Kio okazas ke pli kaj pli la esperantistoj perdas intereson pri SAT kaj samtempe intereson pri nia Kongreso ? Mi havas dekojn da teorioj sed teorioj ne solvas iun problemon.
Mi aŭdas pri homoj kiuj diras ke SAT uzas malnovajn terminojn kiel kamarado kaj klasbatalo kaj tial ili ne volas agadi en SAT. Kvankam mi havas komprenon por la sentoj de homoj mi
apenaŭ povas akcepti ĉi tiun argumenton kiel valoran. Tiuj homoj iomete pensigas min al kondamnantoj de Friedrich Nietzsche, unu el la plej gravaj filozofoj el Eŭropo, de kiu Hitler transprenis, post adaptiĝo, plurajn ideojn. Ni devas scii ke eĉ la plej bonaj kaj gravaj ideoj suferas pro la homa arbitreco kaj libervoleco. Ne kulpas la laborista lukto pri la demagoga misuzo de la vortoj klasbatalo kaj kamarado. Kulpas pri tio la demagogoj kaj iliaj lakeoj kaj sciu ke SAT ne havas en la membraro demagogojn , nek lakeojn.

Ĉiu vorto kiun ni parolas kaj uzas estas konvencio inter grupo da homoj. La konvencio decidas pri la signifo de la vorto kaj ĝia valoro, ne iu diktatoro aŭ demagogo.

Kelkaj homoj en Esperantio disvastigas la mensogon ke membroj de SAT devas alparoli alian membron per la vorto kamarado aŭ kamaradino. Mi alparolas nur kamaradon per ĉi tiu vorto
sed sciu ke mi same ofte aŭ eble pli ofte uzas la vortojn kompano aŭ amiko kaj foje sinjoro aŭ sinjorino, kiam temas pri persono kiu ne estas mia kamarado, nek kompano aŭ amiko.
Same pri klasbatalo. Kiel paroli pri klasbatalo kiam oni rifuzas aparteni al iu klaso. Kial ekzemple mi devas akcepti ke iu malamiko puŝas min en iun klason. Mia batalo konsistas el tio ke mi rifuzas akcepti aparteni al iu ajn klaso nek lasas min meti en iun tirkeston, aŭ algui al mi iun etikedon. Tio estas mia rajto kiel individuo.

Vi tamen komprenu ke mia opinio ne estas la ĝenerala ideo en SAT. Mi respektas homojn kiuj ŝatas uzi la vorton kamarado por alparoli homojn, kiuj hazarde estas laboristoj kiel ili aŭ uzas la vorton klasbatalo por indiki ke ili batalas por la rajtoj de la monda laborantaro.

SAT estas multkolora kaj multtendenca kaj kredu min ke ankaŭ je la progresema maldekstra flanko troviĝas diversaj ideoj, laŭ kiuj la vojo povas iri. Eble pli ol ĉe reakciaj asocioj kie la gvidantoj decidas pri la muziko kaj la danco.
Eble, kaj laŭ mi la plej granda problemo de SAT estas la vorto libereco. Mi lernis dum mia vivo ke nur malmultaj homoj kapablas regi librecon. Libereco ne estas havi la rajton skoldi homojn kaj certe ne altrudi vian propran opinion. Mi lernis ke libereco signifas : havi la liberecon decidi pri via propra vivo. Regi vian propran vivon tiel, kiel vi pensas ke ĝi estas plej bona. Oni tamen devas konscii ke libereco signifas respekti la liberecon de aliaj, do oni ne nur havas rajtojn sed precipe respektas devojn. Kaj pro tiu flanko, laŭ mi, multaj homoj malŝategas SAT. Ili ne kapablas plenumi necesajn devojn por havi liberecon. Ni vivas nun en mondo kie la televido antaŭmaĉas niajn pensojn por ke ni nur devu engluti la televidan veron. La televido estas ne simple ekrano pri la mondo sed ankaŭ la lulilo de la homa penso. Tiuj, kiuj plendas ke SAT uzas vortojn kiel kamarado kaj klasbatalo, ĉu ili ankaŭ plendas, kiam ili vidas la mensogojn sur la ekrano de la hejma televido aŭ ĉu tio iĝos tro peza por porti ? Mi opinias, ke pli kaj pli, homoj eniras la televidan letargion de "mi ja scias, sed ne plu havas intereson pri ĝi". Ofte mi pensas ke tio estas la kialo de manko de membroj ĉe SAT ke tro da homoj ne plu kuraĝas preni respondecon ĉar ili timas la monton da problemoj kiujn ili vidas rigardante televidon.

Kio ankaŭ ludas gravan rolon estas ke SAT faras nenion. Al mi ŝajnas ke la plejmulto de la homoj bezonas gvidanton kiu diras al ili kion ili devas fari, imagu. En nia asocio estas la membroj de nia SAT kiuj pensas memstare kaj poste agadas. SAT estas nur la rezervujo de tiuj agadoj kaj pensoj.

Ni prenu la lastan "Sennaciulo"-n : La tekstoj kiujn sendis geamikoj Weiss donas ekzemplon pri agado. Ni ĉiuj scias kiom da laboro ili faris kontraŭ milito aŭ ĉu mi uzu la pli pozitivan vorton POR Paco. La teksto de Arturo Prent donas al ni imagon pri la sorto de laboristo kiu pensiiĝos en Britio. Pere de ĉi tiuj tekstoj ni povas kompari agadon kaj ideojn de aliaj membroj de SAT kun nia propra sorto aŭ agado. Kion mi volas diri estas, ke SAT estas asocio de aktivuloj, ne de konsumantoj. En SAT la membroj havas la plej grandan liberecon agadi kaj certe oni ĉiam trovos kunagantojn por via afero.

Ni nun estas ĉi tie kune por la cetero de la semajno. En ĉi tiu belega urbo en Kroatio en ĉi tiu belega pejzaĝo kaj trankvilo de la naturo. Ni denove povas decidi pri la agadoj kiujn la P.K. devas fari por garantii estonton de SAT kaj vi ankaŭ povas krei ĉi tie laborgrupojn de agantoj, de aktivuloj, kiuj volas ŝanĝi la nunan socion al pli socialan, pli humanan mondon ol ĝi nun estas.

Mi ja aŭdas de tempo al tempo onidirojn ke la SAT-membroj estas ĉiuj maljunuloj. Mi ĉiam devas ridi kiam mi aŭdas tion, ĉar diru mem, kio signifas maljuna kaj kio juna. Dum mia
vizito al Japanio en oktobro 2004 mi parolis kun Kurisu Kei. Li havas 94 jarojn. Nu mi diras al vi, ke nur malofte mi vidis kaj parolis kun revoluciulo kiel nia amiko. Maljuna, mi lernis dum mia vojaĝo tra Japanio, signifas ke vi donacis vian cerbon al iu universitato, ĉar vi ne plu bezonas ĝin aŭ decidis ĉesi pensi. SAT membroj eble estas pli junaj ol la membroj de aliaj, precipe reakciaj asocioj. En SAT oni pensas, kaj tiu, kiu uzas sian cerbaron ne estas maljuna, sed aktiva kaj vigla. Revolucion oni ne faras per armiloj sed uzante vian cerbon kaj estas tio, kion ni nun faros dum la SAT Kongreso. Ni uzos niajn cerbojn por trovi vojon al reviviglo de SAT, por ke ni kun signifa grupo povu kontraŭbatali maljuston en la mondo kaj ekspluatadon de homoj. Ni ne povas akcepti ke la grand-kapitalo regu la mondon. La mondo apartenas al ni ĉiuj kaj tial ni bezonas SAT, fortan SAT.

Mi esperas ke mi vidos vin en ĉiuj labor- kaj frakciaj kunsidoj, sed antaŭ ĉio mi esperas ke vi
ĝuos agrablan kaj fruktedonan kongreson en Zagrebo.
Antaŭ komenciĝo mi nepre volas danki la OKK, kaj nia Marija Beloŝeviĉ pro la preteco en
malfacila tempo organizi kongreson por SAT. Jes ni estas ĉi tie malmultnombraj, sed tio ne
sigifas ke la kongreso estas malpli grava kaj certe ne malpli valora.

Restas al mi nur deziri al vi bonan ekvilibron en turismado kaj laboro. Havu agrablan kongreson.

Jakvo Schram,
prezidanto de Plenum-Komitato de SAT

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio