sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ruinosorĉo

rimpoemo





Hans-Georg Kaiser
Ruinosorĉo


Se floras la ruinokult’,
okulto -kaj sopirostult’,
se ravas la natur’ dum horo
kaj arboj gapas kun fervoro,

se ĥoro kantas sur la tur’
pri am’ kaj kavaliroj nur,
se inoj sur kanonoj ridas
kaj aciduloj rande sidas,

kaj tie estas eĉ gastej’,
bier’ kaj mia ina fe’,
mi ĝuas tion, manĝas lante,
kaj pensas, ke mi estas Dante.

Se mia kara kun fier’
laŭ ŝia propra manier’
min plena de amem’ rigardas,
kaj kandelingoj el ŝi ardas,

mi diras tuj kun pret’ al ŝi :
„Ho, kara, kia harmoni’ !
La mondo estu do ruino,
kaj vi por mi la burgfraŭlino !“

Ŝi ne komprenas : „Ĉu ruin’ ?!
Sed poste tamen kaptas ĝin :
„Se restos nur ruin’ ĉe l’ fino,
mi estu via burgedzino !“


Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren