
Hans-Georg Kaiser
Neniu nokt’ sin tenos
Diru neniam neniam,
ĉio eblos tamen iam.
Kaj se ne tuj ĝi venos,
la nepoj poste penos.
Diru neniam neniam,
la despero velkos ĉiam.
Neniu nokt’ sin tenos,
ĉiam nova tago venos.
PS : La poemo ekestis pro instigo de la poemo „Neniam plene noktiĝas“,
kiun verkis la franca poeto Paul Eluard. Tiu memorigis min pri la frazo
el Nova Testamento, Sankta Johano 1-5, unua ĉapitro, kvina frazo : "Kaj
la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis." Mi persone
tradukus ĝin iom alie : "Kaj la lumo brilas en la tenebro, sed la tenebro
ne kaptis ĝin." Tio estas por mi la esenco de tiu frazo : sukcesa
rezisto kontraŭ la tenebro. (HGK)