Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAÄœO

En la sama rubriko

puce PetÅ‘fi : Fino de septembro
puce PetÅ‘fi : La sova ?floro de la naturo

PetÅ‘fi : La sova ?floro de la naturo

rimpoemtraduko

[sovagxarozo.jpg]


Sándor PET ?FI
SOVAÄœA FLORO DE LA NATURO


Ĉu alboji, ĉu ekmordi
min, hundaĉoj, vi arogas ?
Oston ?etos mi algor ?e,
tian, ke ?i vin sufokas !
Tondu ja kadukajn plantojn,
kiujn ?irmas vitra mur’,
sed mi estas sova ?floro
en senlimo de l’ natur’.

Poezion instruistoj
per baston’ en min ne knedis,
al lerneja regularo
la anim’ neniam cedis.
Sur ?in sin apogu, kiu
limas mar ?i sub lazur’,
sed mi estas sova ?floro
en senlimo de l’ natur’.

Mi ne volas por vi flori,
delikataj stupaj nuloj,
vominkline ?eni ?emaj
aĉaj subtilstomakuloj.
Estas, kiu, sanagusta,
min salutas kun plezur’,
ja mi estas sova ?floro
en senlimo de l’ natur’.

Tial do jam por eterne
lasu bele min en paco,
 ?eti pizojn sur la muron
estas ja senfrukta laco.
Se vi ĉikanemas, nu, min
kaptu — restos sanga spur’,
ĉar mi estas sova ?floro,
dorna floro de l’ natur’.

traduko de : Kálmán Kalocsay


Sándor PET ?FI :
SOVAÄœA FLORO DE LA NATURO

 
A természet vadvirága (1844)
 

Kial min pribojas, mordas
Vagaj hundoj, aĉaj, fi !
 ?etos mi morda ?on tian...
Certe tuj glutmortos vi.
Pritondadu en forcejo
Mincajn kulturplantojn plu ;
Mi sova ?a floro estas
De senlima la natur’.

Dresis min pri poezio
Ne, bastone, instruist’,
Mia menso ja ne cedis
Al lerneja regul-list’.
Sin subtenu regulare
Hom’ timema eĉ por pa ?’.
Mi sova ?a floro estas
de l’ natur’, ne forceja ?’.

Mi ne floras por vi, povraj
Elektemaj uloj, vi,
Kies febla stomaketo
Tuj suferas pro neni’.
Ja trovi ?as tamen homoj
Kun sentemo pri bongust’,
Kiuj al la sova ?floro
venas kun saluta just’.

Do vi min plu ne ?enadu,
Lasu min bele en pac’.
Vanaj estas pizo ?etoj
Kontra ? muron kaj minac’.
Se vi tamen havos emon
min agaci je refoj’ :
de l’ senlima naturego
’stas mi d o r n a sova ?flor’.


Tradukis : Blazio Vaha



Notoj :


1) PetÅ‘fi ne plaĉis al tiutempaj kritikistoj. Anka ? la kritikistoj ne plaĉis al li, kaj supre vi vidas, kiel li reagis.

2) Similajn poetajn kolerojn mi spertadas anka ? ĉe Esperanto-poetoj : tio instigis min serĉi paralelajn sentojn en nia nacia (hungara) literaturo. Alinuancajn ofendi ?o-poemojn oni havas anka ? de Attila József (rekte kontrau Babits ; kun posta pentopoemo).

3) La traduko de Kalocsay estas pli bona, mi pensas. Mi vidas, ke Kalocsay havas pli bonajn rimojn, sed mi aldonas : anka ? pli bonajn, ol PetÅ‘fi mem. Lia celo estis produkti tre resprimplenan kaj klaran poemon en Esperanto, kaj li (la ? mi) sukcesegis.

Petõfi Sándor Szöveggyûjtemény
A TERMÉSZET VADVIRÁGA


Dardanus-féle kritikusaimhoz

Mit ugattok, mit haraptok
Engemet, hitvány ebek !
Torkotokba, hogy megfúltok,
Oly kemény koncot vetek.
Nyirbáljatok üvegházak
Satnya sarjadékain ;
A korláttalan természet
Vadvirága vagyok én.

Nem verték belém tanítók
Bottal a költészetet,
Iskolai szabályoknak
Lelkem sosem engedett.
Támaszkodjék szabályokra,
Ki szabadban félve mén.
A korláttalan természet
Vadvirága vagyok én.

Nem virítok számotokra,
Árva finnyás kóficok !
Kiknek gyönge, kényes, romlott
Gyomra mindjárt háborog ;
Van azért, ki ép izléssel
Ãœdvezelve jön elém.
A korláttalan természet
Vadvirága vagyok én.

Hát azért nekem örökre
Szépen békét hagyjatok ;
Ugysem sok gyümölcsü munka :
Falra borsót hánynotok.
S kedvetek ha jön kötõdni,
Ugy kapkodjatok felém :
A természetnek tövíses
Vadvirága vagyok én.

(Pest, 1844. december.)



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio