sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Raymond Schwartz : Fromaĝo el Edamo (ŝerckanto)



Li estis maristo fidela
Kiu post longa vojaĝ’
Al la fianĉino en hejma vilaĝ’
Revenis kun bulo da fromaĝ’

Fromaĝ’el EDAMO-ĝi estu por vi
Pri mia amo la garanti’
Konservu ĝin pie, sub silka paper’
Kaj ĝin vidante, pensu pri mi dum versper’

Sed nia maristo tuj devis
Iri por nova vetur’
Kaj lia fraŭlino kun plora murmur’
Promesis per plej solena ĵur’

Fromaĝ’ el Edamo, mi ĵuras al vi
Ke mia amo nur estos li
Mi gardos vin pie, ĝis mia amant’
Revenos por edziĝi el transmara land’

Kaj ĉiumatene, fidele
Al la fromaĝ` sur bufed’
Ŝi portis du vazojn kun freŝa buked’
Ŝtelita ĵus el najbara bed’

Fromaĝ’ el Edamo, vi estos por mi
Pri mia amo la garanti’
Mi ĝoje rekonas, de lia vizaĝ’
La karajn trajtojn nun en tiu ĉi fromaĝ’

Sed ŝia maristo pereis
Ve ! en la ondoj de l’ mar’
Ŝi tion eksciis sen antaŭprepar’
Nur per telegrama formular’

Fromaĝ’ el Edamo, nin trafis la sort’
Jen telegramo pri lia mort’ !
Torente plorante, la bona fraŭlin’...
Distranĉis la fromaĝon kaj formanĝis ĝin !



Sama rubriko :


puce Raymond Schwartz : Fromaĝo el Edamo (ŝerckanto)

puce Dek boteloj (ŝerckanto)

puce Raymond Schwartz : La nova jar’

puce Kajto kantas "Ran-kvarteto" de Julio Baghy"

puce RatzFatz : Satan-violona bugio (ŝerckanto)




Supren