Cirkla ekonomio, unu oportuna rimedo por ŝanĝi la socion.
Nia ekonomio dependas de limigitaj resursoj kiujn oni elĉerpas unue k transformas en rubaĵojn. La vivocikloj estas modelo de cirkla ekonomio kiun oni devus kopii plej ofte laŭ eble.
En mia vilaĝo, proksime de Poitiers, mi provas eksperimenti eko-disvolvadon per ekoproduktado de spirulino en bioklimata forcejo.
Spirulino estas mikroalgo spiralforma, nur dekonon de milimetro granda, kiu aperis antaŭ
pli ol tri miliardoj da jaroj, antaù la disiĝo inter plantoj kaj animaloj. Tiu mikroalgo kreskas
en varmaj lagetoj de intertropikaj regionoj riĉaj je oligoelementoj. Oni rikoltas tiun estaĵon
ĉiumatene pere de fajna reto, poste oni premas la verdan bulon en speciala piŝtilo por fadenigi la pastaĵon kaj oni sekigas ĝin dumposttagmeze en sunsekigilo. Oni aldonas la flokojn de
spirulino en supojn, jogurtojn aŭ pantranĉaĵojn por aldoni tre digesteblajn proteinojn, feron
kaj vitaminojn A, B12 kaj K al nia dieto. Ĝi grande utilas por resaniĝi, rekolekti siajn fortojn
ĉe gravedaj patrinoj, sportuloj, anemiuloj, malaltigi kolesterolokvanton, lukti kontraŭ mis- k
subnutradon...
Ĉar ĝis nun oni nutras tiun spirulinon per kemiaĵoj en neprofundaj basenoj, mi intencas
reprodukti la naturajn kondiĉojn de afrikaj lagetoj kaj aldoni fermentujojn en la forcejo por
nutri la mikroalgojn per ĉevalsterkaĵo, kiun oni facile trovas ĉirkaŭ urboj. La elektra energio por funkciigi la sistemon fontas de vent-generatoro k sunpaneloj.
Kontakto : Bernard Lagrange - 12 rue du Berry, 86100 Senillé - Francio
poŝtel. 033 (0)6 63 45 64 16
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.