Anta ?paroleto de la tradukinto
En 1955, nur kelkajn monatojn post la eko de la al ?eria milito, Mohamed el Aziz Kessous, mia patro, lanĉis dusemajnan ?urnalon, "Communauté Algérienne" (Al ?eria Komunumo), kiu celis transpasi la fanatikismojn de amba ? kampoj helpante la krei ?on de plurisma al ?eria komunumo.
La letero de Albert Camus aperis en la unua numero de tiu ?urnalo, la unuan de oktobro 1955, post ses monatoj de tiu milito, kiu devis okazigi centojn de miloj da mortintoj (letero poste publikigita en la libro
"Actuelles III", Gallimard, 1958, p. 125. k.c.).
Pro iliaj trafaj provlegadoj, mi ege dankas Michel Duc Goninaz, Nikolao Gudskov, Gary Mickle (ĉefe), Rikardo Schneller, Jakvo Schram, Serge Sire kaj Johano-Luko Tortel.
Djémil Kessous
Mia kara Kessous
Mi trovis viajn leterojn revene post ferioj kaj mi timas, ke tre malfrue alvenas mia konsento. Ĝin diri al vi mi tamen bezonas. Ĉar vi facile min kredos, se mi diras al vi, ke ĉi-momente Al ?erio min doloras samkiel pulmo onin doloras. Kaj depost la 20a de a ?gusto mi pretas senesperi.
Supozi, ke la francoj de Al ?erio povas nun forgesi la masakrojn de Philippeville (Filipvil) kaj de aliloke, estas nenion scii pri la homa koro. Supozi male, ke post ?ia eko la subpremo povas instigi fidon kaj estimon al Francio ĉe la araba amaso estas alia speco de frenezeco. Do jen ni estas kontra ?starigitaj unu la alian, dediĉitaj al kiel eble pleja sinsuferigo, tute senkompate. Tiu ideo estas al mi neeltenebla kaj hodia ? venenas ĉiujn miajn tagojn.
Tamen, vi kaj mi, kiuj tiom similas, de sama kulturo, partoprenantaj en la sama espero, fratecaj de tiom longe, unui ?intaj en la amo, kiun ni dediĉas al nia tero, ni scias, ke ni ne estas malamikoj, kaj ke ni povus feliĉe kune vivi sur tiu tero, kiu estas nia. Ĉar nia ?i estas kaj mi ne pli povas ?in imagi sen vi kaj viaj fratoj, ol vi, sendube, ?in disigi de mi kaj de miaj similuloj.
Vi bonege ?in diris, pli bone ol tio, kion mi diros : ni estas kondamnitaj kune vivi. La francoj de Al ?erio, pri kiuj mi dankas vin pro via memorigo, ke ili ne ĉiuj estas grandbienuloj sangosoifaj, ĉeestas en Al ?erio de pli ol unu jarcento kaj ili estas pli ol unu miliono. Nur tio sufiĉas por diferencigi la al ?erian problemon de la problemoj, kiuj staras en Tunizio kaj en Maroko, kie la franca setlado estas relative malmultnombra kaj fre ?a. La "francan fakton" oni ne povas forvi ?i en Al ?erio kaj la revo pri subita malapero de Francio estas infaneca. Sed inverse, nek pli estas tialoj por ke na ? milionoj da araboj vivu sur sia tero kiel forgesitaj homoj : la revo pri araba amaso neniigita por ĉiam, silenta kaj servutigita, estas anka ? tiel delira. Per radikoj tro malnovaj kaj tro vivemaj, la francoj estas tiel ligitaj ĉe la al ?eria tero, ke oni povus pensi ilin elradikigi de ?i. Sed la ? mi, tio ne donas al ili la rajton distranĉi la radikojn de la kulturo kaj de la vivo arabaj. Mian tutan vivon mi defendis (kaj vi scias tion, kio meritigis al mi la ekzili ?on el mia lando), la ideon ke vastaj kaj profundaj reformoj necesas ĉe ni. Tion oni ne kredis, oni da ?rigis la revon pri la potenco, kiu da ?re sin kredas eterna kaj forgesas, ke la historio da ?re anta ?eniras ; kaj pli ol iam ajn necesas tiuj reformoj. Kiujn vi indikas, tiuj prezentas ĉiakaze unuan strebon, nemalhaveblan, senprokraste ekindan, nur kondiĉe, ke oni ne ?in malebligus, ?in dronigante en la francan sangon a ? en la araban sangon.
Sed ?in aserti hodia ?, kion mi scias la ?sperte, estas sin transporti en la "nenieslandon" ("no man’s land") inter du armeoj, kaj inter la kugloj prediki, ke la milito estas trompa ?o kaj, ke la sango, se ?i foje anta ?enirigas historion, ?in anta ?enirigas al ankora ? pli da barbareco kaj mizero. Kion tiu, kiu per sia tuta koro, per sia tuta peno, a ?dacas ?in krii, kion tiu ĉi povas esperi a ?di responde, se ne la mokadojn kaj la ampleksigitan krakadon de la armiloj ? Kaj tamen, endas ?in krii tial ke vi persone proponas tion fari, mi ne povas lasi vin entrepreni tiun frenezan kaj necesan agadon sen diri al vi mian fratecan solidarecon.
Jes, la esenco estas vivteni, tiel malgrandan, kiel ?i estas, la lokon de la ankora ? ebla dialogo ; la esenco estas revenigi la pa ?zon, tiel fajnan, tiel fu ?eman, kia ?i estas. Kaj por tio, endas ke ĉiu el ni prediku al siaj similuloj la repaci ?on. La senpardonaj masakroj de francaj civiluloj sekvigas aliajn detruojn tiel stultajn, faritajn kontra ? la persono kaj la poseda ?oj de la araba popolo. Tio pensigas pri frenezuloj, ekfuriozi ?intaj, konsciaj pri la perforta kuni ?o, de kio ili ne povas sin liberigi, kiuj decidus de tio fari mortigan brakumon. Devigitaj kunkune vivi, kaj malkapablaj unui ?i, ili almena ? decidas kunkune morti. Kaj tial ke ĉiu el amba ?, per siaj transpa ?oj, fortigas la sinpravigojn, kaj la transpa ?ojn, de la alia, la mortotempesto, kiu defalis sur nian landon, povas nur kreski ?is la ?enerala detruo. Dum tiu senĉesa eskalada konkuro, la incendio anta ?eniras, kaj morga ? Al ?erio estos tero de ruino kaj de morto, kiun neniu potenco el la mondo kapablos restarigi dum tiu ĉi jarcento.
Tiun eskaladon endas do haltigi kaj jen trovi ?as nia devo, tiu de ni amba ?, araboj kaj francoj, kiuj rifuzas reciproke malteni al ni la manojn. Ni francoj, devas lukti por malebligi, ke la subpremo a ?dacu esti kolektiva kaj por ke la franca le ?o konservu signifon malavaran kaj klaran en nia lando ; por memorigi al niaj similuloj ties erarojn kaj la devojn de granda nacio, kiu ne povas, sen degeneri, respondi al ksenofobiaj masakroj per samegala furiozi ?o ; finfine por aktivigi la alvenon de necesaj kaj decidigaj reformoj, kiuj relanĉos la franca-al ?erian komunumon sur la vojo al estonteco.
Vi araboj, devas viaflanke senlace montri al viaj samgentanoj, ke la terorismo, kiam ?i mortigas civilulojn, krom prave dubigi pri la politika matureco de homoj, kiuj kapablas pri tiaj faroj, nur plie firmigas la kontra ?-arabajn fortojn, valorigas ties argumentojn, kaj ?topas la voĉojn de la liberala franca opinio, kiu povus trovi kaj adoptigi la solvon de la akordi ?o.
Oni respondos al mi, samkiel al vi, ke la akordi ?on oni preterpasis, ke la ĉeftemo estas militi kaj venki. Sed vi kaj mi scias, ke tiu milito ne havos realajn venkantojn kaj, ke poste samkiel anta ?e, ni devos ankora ?, kaj da ?re, kune vivi sur la sama tero. Ni scias, ke niaj destinoj estas tiagrade ligitaj, ke ĉiu faro de unu kondukas la rebaton de la alia, ĉar la krimo sekvigas la krimon, la frenezo respondas al la demenco, kaj ke finfine, kaj ĉefe, la sindeteno de unu estigas la sterilecon de la alia. Se vi, arabaj demokratoj, viaflanke fiaskos en via tasko de repaci ?o, niaj reciprokaj agadoj, tiuj de liberalaj francoj, estos dekomence dediĉitaj al la fiasko. Kaj se ni malforti ?os anta ? nia devo, senkompata milito forportos viajn povrajn parolojn en la vento kaj la flamoj.
Jen kial mi staras tiom solidarece kun tio, kion vi intencas fari, mia kara Kessous. Mi deziras al vi, mi deziras al ni bon ?ancon. Mi volas kredi, tutnepre, ke la paco levi ?os de niaj kampoj, de niaj montaroj, niaj marbordoj, kaj ke finfine tiam, araboj kaj francoj, repaci ?intaj en la libereco kaj la justeco, plenumos la strebon forgesi la sangon, kiu ilin disigas hodia ?. Tiun tagon ni, kiuj estas kune ekzilitaj per la hato kaj la malespero, kune retrovos hejmlandon.
Originala (franclingva) teksto sur la retejo de SAT-Amikaro :
– Albert Camus : lettre à un militant algérien
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.