Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Al vi, infanoj de la paco
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Evoluado de la situacio ĉe Proksim-Oriento inter Israelo kaj Palestino dum la ses lastaj jardekoj
puce FINE…
puce Gurs : 1939-1945 - Koncentrejo en Bearno
puce Informeto
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC

Pacdeklaroj de Hiroŝimo k Nagasako 2010

Pacdeklaro de Hiroŝimo

Mi ne povas toleri tian doloran sperton ! Kial ni devas suferi tian doloron ? Kun hibakuŝoj (=atombombitoj travivantaj), kiuj apenaŭ travivis antaŭ 65 jaroj kaj kun animoj, kiuj ricevis la mizerajn finojn, ni salutas la 6an Aŭguston, kiam ni devas renovigi la decidon ke tia mizera afero ne povas ripetiĝi al aliuloj.

La urbo Hiroŝimo rekonstruiĝis per la klopodo de hibakuŝoj kaj civitanoj, kaj per helpo de en- kaj ekster-landa popolo, kaj nun esperas fariĝi modela urbo en la Mondo kaj volas inviti Olimpiajn Ludojn. La mesaĝo, kiun hibakuŝoj, transveninte trans la sufero de la Infero, alvokadis, esperante la volon de pacamantaj nacianoj, estas la bazo de la pacisma Konstitucio kaj lumigas la vojon de la Mondo.

La pruvo estas la frukto de la Kunsido por Pakto de Neplimultigo de Nukleaj armiloj, kiu okazis en la Majo. La fina dokumento kun unuanima konsento enhavas repekton de la volo de ĉiuj nacioj celantaj abolicion de nukleaj armiloj, aŭskultadon al voĉoj de civitanoj, kunsenton de plimultaj nacioj al klopodo kun tempa limito por abolicio de nukleaj armiloj, kaj necesecon de leĝa kadro inkluziva pakton de malpermeso de nukleaj armiloj. Ĝi certigis ke ĝuste necesa por plugebligi la estontecon de la Mondo estas la aserto de la urbo Hiroŝimo, la urbo Nagasako, de la Kunsido de la pacamantaj urbestroj, kies nombro superas la nombron 4000 da urboj, kaj lokaj komunumoj, pli ol du trionoj de enlandaj lokaj komunumoj, kiuj kunsentis la Protokolon de Hiroŝimo-Nagasako.

La voĉo de civitanoj, kiuj esperas la estontecon sen nukleaj armiloj —la krio de konscienco— atingis la UN, dank’ al la gvidlapablo de S-ro Ban Ki-moon, kiu ĉeestas ĉe ĉi tiu ceremonio, kiel la unue ĉeesta Ĝenerala Sekretario de UN. La registaro de Usono gvidata de Prezidento Obama kaj Usona Kunsido de urbestroj de pli ol 1200 urboj donis grandan influon.

Plue ĉe ĉi tiu ceremonio ĉeestas reprezentantoj de registaroj pli ol 70, reprezentantoj de internaciaj organizoj, NRO, civitanoj , konsiderante la senton de hibakuŝoj, iliaj familianoj, kaj civitanoj de Hiroŝimo. Ĉeestis ja Rusio kaj Ĉinio kiel ŝtatoj havantaj nukleajn armilojn, sed nun komence la ambasadoro de Usono kaj reprezentoj de Britio kaj Francio ĉeestas.

Tiel la urĝeco de abolicio de nukleaj armiloj komencis penetradi en la Mondon, kaj la voĉo de plimultaj tutmondaj civitanoj fariĝis la granda forto, kiu movas la internacian socion.

Necesa por realigi la Mondon sen nukleaj armiloj, preninte la bonan ŝancon, estas transdoni la veran peton de hibakuŝoj al la Mondo, kaj plimallongigi la distancon inter la animo de hibakuŝoj kaj la resta Mondo. Eĉ sen scio de urĝeco de abolicio nukleaj armiloj, ni povis eviti la pereon de la Homaro. Tio estas ne ĉar ni estis saĝaj, sed ĉar ni estis bonsorta hazarde. Ankoraŭ nun multaj homoj blindas pri ĉi tiu fakto.

Nun estas la tempo por scenejo por la japana registaro. La japana registaro devas leĝigi la Tri Principon de Ne-Nukleo, eliri de la ombro de Nukleo, kaj realigi zorgeman politikon por helpi hibakuŝojn, kiuj estas jam ege maljunaj, kaj por la pligrandigo da la zono de nigra pluvo. Tion signifas stari ĉe la kapo de abolicio de nukelaj armiloj.

La ĉefminisro devas agadi, preninte sincere la esperon de hibakuŝoj. Nur per tio ebliĝos krei la Mondon de Nukleaj armiloj Nul, kio estos la nova paĝo por la Homaro, kiu egalas al la eltrovo de Nulo, en la jaro 2020. Senfinaj taskoj troviĝas : apelacii la urĝecon de abolicio al gvidantoj de ŝtatoj havantaj nukleajn armilojn, iniciati por aranĝi pakton por abolicio, postuli malgrandigi la buĝeton pri nuklea armado, kaj tiel plu.

Ni, civitanoj kaj urboj, agadu. Ni kreos grandan ondon por abolicio ĝis la jaro 2020, laŭ la Alvoko de Hirosima, kiun ni decidis ĉe la Konsido por abolicio de nukleaj armiloj en Hirosima, kunlaborante kun nacioj kun sama volo, NRO, UN.

Fine, hodiaŭ post 65 jaroj de la falo de atombombo, kondolencante la animojn de hibakuŝoj, ni deklaras, ke ni devas eviti pluan suferon por hibakuŝoj, kiuj estas la plej toleremaj, kaj ke ni devas krei la Mondon sen nukleaj armiloj tiel frue kiel eble, en kiu mondo ĉiuj hibakuŝoj povos elkore diri ke ili estas feliĉaj pro longa vivo. La devo estas devigita al la Homaro, kaj devas esti elfarita kun furioza forto. Ni deklaras tiel.

La 6an Aŭgusto, 2010
Urbestro de Hiroŝimo
Tadatosi AKIBA
(tradukita de Tetu’ Makino)

Pacdeklaro de Nagasako

Ĉi-jare la memorceremonio por paco komenciĝis kun kantado de postvivantaj atombombitoj. La kanto estis plena de la forta espero, ke tiu fatala tago neniam plu ripetiĝu.

La 9an de aŭgusto, 1945, je la 11a kaj 2, unu atombombo ĵetita de usona bombaviadilo ruinigis la urbon de Nagasako en momento. Intensaj varmoradioj, eksploda ventego, radiadoj kaj senĉesaj fajroj… Ili forrabis karajn vivojn de 74 000 homoj, kaj stampis profundajn mensajn kaj korpajn vundojn al tiuj, kiuj apenaŭ eskapis el morto.

Dum 65 jaroj depost tiu tago, la postvivantaj atombombitoj ĉiam sencede marŝadis la vojon al “mondo sen nukleaj armiloj” kaj hodiaŭ kantis plengorĝe kaj elkore. Mi vidas en ili esperon de homoj.

Ni petas la gvidantojn de la nukleaj potencoj ne dispremi niajn penojn al “mondo sen nukleaj armiloj”.
En tiu ĉi majo, en la Konferenco por Reekzamenado de la Traktato pri Nemultigo de Nuklearmiloj (NPT), komence ĝia prezidanto proponis konkretajn paŝojn al nuklea malarmado kun difinitaj tempolimoj. Ĉi tiun proponon vaste subtenis landoj sen nukleaj armiloj. Espero kreskis inter ne-registaraj organizoj (NRO) kolektiĝintaj en Nov-Jorkon el la tuta mondo, kaj ankaŭ inter la urbanoj de Nagasako, atombombita urbo.

La proponon de la prezidanto poste forpuŝis la registaraj reprezentantoj de la landoj kun nukleaj armiloj (Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Ĉinio). Se la landoj kun nukleaj armiloj ne sincere traktos nuklean malarmadon, reage kun antipatio, aperos novaj landoj kun nukleaj armiloj. La mondo staros antaŭ la minaco de plimultiĝo de nukleaj armiloj. La reĝimo de NPT devas esti firme subtenata kiel minimuma postulo observenda por ne multigi landojn kun nukleaj armiloj.

Por antaŭeniri al la nuligo de nukleaj armiloj, ni kredas, ke nova traktato estas necesa. La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Pan Gi-mun] jam alvokis la membro-ŝtatojn de UN komenci pristudon de “la Konvencio por Abolo de Nukleaj Armiloj”. En la Reekzamena Konferenco de NPT multaj landoj aludis la eblecon de tia traktado. Ni, civitanoj de atombombita urbo, forte subtenas “la Konvencion por Abolo de Nukleaj Armiloj”, kiu malpermesas tute egale al ĉiuj landoj ĉiujn agadojn por nukleaj armiloj inkluzive de ilia produktado, posedado kaj uzado.

Nagasako kaj Hiroŝimo ĝis nun kunlaboradis diskonigi al la mondo la katastrofojn kaŭzitajn de la atombomboj, kaj alvoki al la nuligo de nukleaj armiloj. La registaro de Japanio, lando atombombita, manifestadis sian starpunkton de sennuklea lando, asertante la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj kiel nacian principon. Sed, ĉi-jare, 65 jarojn depost la atombombadoj, la japana registaro malkaŝis la ekziston de “sekreta kontrakto pri nukleaj armiloj”. Ni ekhavas profundan malfidon kontraŭ la pasintaj traktadoj de la registaro, kiu faris la Tri Principojn en nuran formalaĵon. Plue la registaro lastatempe progresigas intertraktadon pri atomenergia kontrakto kun Barato, lando kun nukleaj armiloj ne aliĝinta al NPT. Ĉi tio signifas, ke Japanio, lando suferinta atombombadojn, propramane malfortigas la reĝimon de NPT, kio estas tute ne akceptebla.

La japana registaro, antaŭ ĉio, devas komenci leĝigon de la Tri Principojn sen Nukleaj Armiloj por reakiri la fidon de la japana popolo. Samtempe, por realigi sekurecon sendependan de nuklea ombrelo, la registaro devas celi la sennukleigon de Japanio, Sud-Koreio kaj Nord-Koreio. Ni deziras, ke la japana registaro proponu la planon de “Sennuklea Zono de Nordorienta Azio”, kaj ke ĝi prenu gvidantecon en la internacia komunumo kiel la registaro de atombombita lando.

En la Reekzamena Konferenco de NPT, la japana registaro, kune kun la registaroj de 41 aliaj landoj inkluzive de Rusio, publikigis “Komunan Deklaron pri Edukado por Nuklea Nemultigo kaj Malarmado”. Ni aprobas la deklaron kaj samtempe esperas, ke la japana registaro disvastigu edukadon por nuklea nemultigo kaj malarmado al junaj generacioj de la mondo. En Nagasako ankoraŭ restas memoroj kaj cikatroj de la atombombo. Ekzistas postvivantaj atombombitoj, kiuj prenas sur si mision rakonti por estonteco siajn spertojn, malgraŭ siaj mensaj kaj korpaj doloroj. Ekzistas civitanoj kaj junuloj, kiuj mem ne spertis atombombadon, sed kiuj aktivas por paco, transprenante la dezirojn de la atombombitoj. Nagasako, urbo atombombita, daŭrigos kontribui al edukado por nuklea nemultigo kaj malarmado.

Mi diru al ĉiuj en la mondo, ke ni mem povas elekti, kiun vojon ni iru, ĉu al “mondo kun nukleaj armiloj” plena de malfido kaj minaco, aŭ ĉu al “mondo sen nukleaj armiloj” bazita sur fido kaj kunlaboro. Por niaj infanoj, ni havas respondecon krei estontecon sen minaco de nukleaj armiloj. Ni unuope estas malfortaj, sed kunlabore povas havi forton movi registarojn kaj krei novan historion. Ni klare komuniku nian volon al registaroj.

Multaj homoj en la mondo daŭre laboras por paco cele al la nuligo de nukleaj armiloj. Kunlabore kun ili, la urbo Nagasako establos tutmondan reton de pacaj civitanoj kunligitan kun atombombita urbo.

La meza aĝo de la postvivantaj atombombitoj superis 76 jarojn. Pli kaj pli malmultaj el ili povas ĉeesti ĉi tiun ceremonion. Por savi maljuniĝantajn atombombitojn en kaj ekster Japanio, ni alvokas la japanan registaron rapide fortigi subtenon al ili.

Ni oferas nian sinceran kondolencon al la mortintoj pro la atombombo, kaj deklaras daŭrigi nian maksimuman penadon kune kun la urbo Hiroŝimo, ĝis la tago, kiam nukleaj armiloj malaperos el la mondo.

TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako
la 9a de aŭgusto, 2010
(Esperantigita de Vastalto. Originala japana versio legebla ĉi tie)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio