Ni esperis, ke la 1-an de januaro 2010, 30 ŝtatoj subskribintus kaj ratifintus la Konvencion de Oslo. Sed, la 1-an de januaro nur la 26 ŝtatoj ĉi-sube subskribis kaj ratifis la Konvencion.
1. Norvegio (3 Decembro 2008)
2. Irlando (3 Decembro 2008)
3. Vatikano (3 Decembro 2008)
4. Sieraleono (3 Decembro 2008)
5. Laoso (18 Marto 2009)
6. Aŭstrio (2 Aprilo 2009)
7. Meksiko (6 Majo 2009)
8. Niĝerlando (2 Junio 2009)
9. Albanio (16 Junio 2009)
10. Hispanio (17 Junio 2009)
11. Germanio (8 Julio 2009)
12. Luksemburgio (10 Julio 2009)
13. Sanmarino (10 Julio 2009)
14. Japanio (14 Julio 2009)
15. Zambio (12 Aŭgusto 2009)
16. Kroatio (17 Aŭgusto 2009)
17. Slovenio (19 Aŭgusto 2009)
18. Urugvajo (24 Septembro 2009)
19. Malto (24 Septembro 2009)
20. Francio (25 Septembro 2009)
21. Burundo (25 Septembro2009)
22. Malavio (7 Oktobro 2009)
23. Makedonio (FYR) (8 Oktobro 2009)
24. Nikaragvo (2 Novembro 2009)
25. Nov-Zelando (22 Decembro 2009)
26. Belgio (22 Decembro 2009)
Rememorigo :
– La Konvencio de Oslo validiĝos kiam 30 ŝtatoj estos subskribintaj kaj ratifintaj ĝin.
– Paragrafo de la Gvidrezolucio de la 82-a Kongreso en Milano :
« La 82-a Kongreso petas, ke en la landoj subskribintaj la Konvencion de Oslo kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj kaj ĉie, kie eblas, la kamaradoj intervenu ĉe siaj regantoj, por ke ilia lando ratifu tiun konvencion, kaj … … »
SAT-kamaradoj loĝas en subskribintaj landoj, ekzemple : Aŭstralio, Britio, Italio, Nederlando, Svedio, Svislando, ...ktp. Tiuj landoj ankoraŭ ne ratifis la Konvencion de Oslo. Ni petas ke la kamaradoj, kiuj loĝas en la subskribintaj landoj, denove intervenu ĉe siaj regantoj por ke fine la Konvencio de Oslo validiĝu.
La 20-an de januaro 2010
Colette Weiss_André Weiss
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.