Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 17an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2924 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce [fr] 1912, Le Travailleur Espérantiste : Citaĵoj de francaj sindikatistoj pri Esperanto
puce [en] 1923, BLES : Esperanto and Labour
puce [fr] 1927, Lanti : interveno ĉe la kongreso de Internacia Sindikata Federacio
puce [en] [eo] ĉ. 1935 : SATEB : I am glad to be an Esperantist (E. Lanti ; 4 p.)
puce [fr] 1950 ? SAT-Amikaro : propaganda afiŝo (A2)
puce [nl] ĉ. 1972 : ESPERANTO voor progressieve doelijnden
puce [eo] ĉ. 1980 : SAT : Ĉu via loko ne estas en S.A.T.? (1 folio, 2-flanke)
puce [fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Malgré le silence et les prejugés . . . (1 folio, 2-flanke)
puce [fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Esperanto ; S.A.T. ; S.A.T.-Amikaro
puce [fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : Mouvement culturel, educatif et de progrès social
puce [fr] ĉ. 1980 : SAT-Amikaro : L’espéranto ; la plus jeune des langues...
puce [fr] 2000 : SAT-Amikaro : 1er mai 2000 ! 1-a de majo 2000 !
puce [eo] 2002 (???) ĝis majo 2006 SAT : Kio estas SAT ?
puce [de] ??? ĝis majo 2009, SAT : Kio estas SAT ?

[en] [eo] ĉ. 1935 : SATEB : I am glad to be an Esperantist (E. Lanti ; 4 p.)

SATEB : 4-paĝa eldonaĵo ; nekonata jaro ; nekonata maniero de disvastigo ; parto de la enhavo estas tradukita el la artikolo "Mi ĝojas esti esperantisto" aperinta en Sennaciulo n-ro 428 (1935-04-25)

Lanti’s writings are well worth serious study for he was an independent thinker, a heretic. He instigated the founding of S.A.T. in 1921.

I am glad to be an Esperantist

by E. Lanti.

To assert that capitalism is the only cause of war is too superficial. Men were butchering each other before a capitalist society existed. So one can suppose, without being accused of undue pessimism, that wars will still be possible after a new social system has been established, if, in spite of that, men’s minds are still infected by nationalism. Undoubtedly economic factors play a big role in causing wars. However, in my opinion, it is insufficient to explain why men agree to become corpses or to murder in the name of a nation. Ideological and psychological factors under certain circumstances can play a very important or even decisive role. The love of immortal glory, the consciousness of social duty, the fear of foreign rule and imposed customs and languages, some kind of mystic blood relationship of primeval origin makes men take part in those bloodfilled epics which are sung by all peoples.

In general men are not first and foremost human beings, but members of a clan, a tribe, a nation. They feel this more or less strongly and in this lies the great, latent, explosive force, which big capitalists, rulers and demagogues know how to utilise in order to drive peoples on to battlefields or into mass slaughter.

One must be blind, or wilfully close one’s eyes, not to see that nationalism is the most potent idea-force of our age. By means of it Mussolini, Pilsudski, Mustaph-Kemal, Hitler and other national heroes, were able to take power.

It is a great fraud to identify the interests of the bourgeoisie with those of the working-class of any nation or state whatsoever. It is, moreover, a dangerous illusion to believe that solutions to world crises can be applied within the confines of nations conserving their independence and sovereignty.

"What do you suggest, then ?"

I have no wondrous remedy in my pocket to cure all the world. I am no advertising a panacea. Nor am I a specialist in economics. Besides which, science is still too new and liable to error for its principles to be acceptable as infallible laws to be obeyed. No one knows mankind’s final goal ; I am just looking at obstacles which hinder progress. One of these obstacles, and, in my opinion not the least important, lies in the heads of men. It is the nationalistic ideology which obstructs every rational solution of social problems despite the present state of technology. Nationalisms are irreconcilable to one another. This would be against their very nature. So, what more urgent task is there than to try [to] destroy that dangerous ideology ?

For destroying, for exterminating nationalism, there is no better or more efficient means than first to break down the language barriers which divide peoples. We have the necessary tool for doing this. It was given to us by Zamenhof. We know from experience that Esperanto suits our purpose admirably. Making it known, spreading it and teaching it should be daily tasks. But first it is most important to become expert in its use. Esperanto should be to us, not only an aŭiliary language in which one stammers at a hotel or restaurant, but a living language in which we think, reason, argue. The artificial, rational, non-national language should enter so deeply into our consciousness that it becomes our chosen means of expression, dispelling all feeling of strangeness between ourselves and those from all parts of the world, who speak Esperanto with us.

Briefly – we must be Esperantists to the very marrow of our bones. Those who treat the Zamenhof creation as only an aŭiliary language, are philistine Esperantists, not Esperantists. They have not understood the profound meaning which the inventor of Esperanto called "the internal idea".

It is indeed true that lies and hatred can be spread through Esperanto. Various brands of fascists have used our language for their foreign propaganda. But they do that because Esperanto exists ; it is a reality. Could you imagine a fascist creating a world language ? Is it necessary to perpetuate nationalism in order to advance ? Certainly not ! But can one imagine a world at peace, without boundaries and without Esperanto ? No, one cannot… Draw your own conclusion, dear Reader.

Nationalism is the pest and plague for our epoch. To combat it successfully Esperanto is absolutely necessary. Therefore, I am glad to be an Esperantist. in working for our language, using it and endeavouring to acquire the mind of a world citizen, I am convinced that my time and energy are not wasted. I am glad of my Esperanticity because it enables me to avoid the disagreeable feeling of foreignness caused by people speaking different languages. By means of Esperanto I have acquired friends and acquaintances in all parts of the world. Yes, it is also true that I have acquired opponents in the most diverse countries. But it is better to feel and experience opposition than foreignness !

… For me, it is almost better to be insulted in Esperanto than to be praised in French …

Maybe our present civilisation will perish like the Greek, the Egyptian, the Roman and others ; perhaps we shall never have peace in the world, but, thanks to our language, I can at least live that ideal life in imagination ; because of my membership of S.A.T. I have the pleasant feeling of being a conscious unit of that embryo of a non-national society, of which our world organization consists.

Yes, I am glad to be an Esperantist and a member of S.A.T.. But if I have not, like Zamenhof, that illusion that Esperanto can pacify the world, I have at least the strong conviction that without it men will not be able to fraternize throughout the entire world. Consequently our language is a necessary pacifier, if not entirely sufficient. I am glad to be an Esperantist because its use has given me the feeling of freedom from responsibility for the abominable frenzies of war, such as all kinds of nationalists are now preparing.

Translated from an article in "Sennaciulo", April 1935.

Published by Workers Esperanto Movement, S A T E B, 29 FARRANCE ROAD, CHADWELL HEATH, ESSEX, RM6 6EB, ENGLAND.

[ĉefartikolo de E. Lanti en Sennaciulo n-ro 428 (1935-04-25)]

Mi ĝojas esti esperantisto

Dek-sep jaroj forpasis, de kiam finiĝis la granda hombuĉado. Post tiu krima katastrofo, rezultanta de homa volo, de malvarma decido de tre malmultaj regnestroj k diplomatoj – ne de krudaj, eksplodemaj fortoj nebrideblaj, – oni povis esperi, ke la homaro lernus el tiu terura, sangoplena leciono, profitus la sperton k akirus la necesan saĝon por finfine organizi pacan mondon.

Vana la espero !...

Malgraŭ la ekzisto de iu Ligo de Nacioj ; malgraŭ la okazigo de senarmigaj konferencoj ; malgraŭ bombastaj deklaroj porpacaj de ĉiuj diktatoroj k ĉefministroj ; malgraŭ tio, ke abundas la vivnecesaĵoj k la maŝinoj por ilin plimultigi ; malgraŭ ĉio, estas pli k pli evidente, ke nova katastrofego milita prepariĝas tute malkaŝe antaŭ niaj okuloj. La tiucelaj signoj, kiujn oni povis rimarki ĝis la monato julio 1914, estas denove videblaj por ĉiu atenta k observokapabla homo. Ĉiuj grandaj regnoj el la mondo, ĉiuj senescepte, pligrandigas siajn armeojn, pliperfektigas armilojn k akumulas montojn da municio.

Tre signife : militfakuloj diskutas senĝene kaj cinike en revuoj k eĉ en ĉiutagaj, milionekzemplere eldonataj ĵurnaloj, pri tio, ke verŝajne grandaj urboj kiel Berlino, Londono, Parizo estos detruataj la tagon de la militdeklaro, aŭ eĉ eble la antaŭtagon.

En la laboratorioj cerbumas scienculoj k diligente eksperimentas por eltrovi la plej mortigajn, detruajn, neniigajn gasojn, venenojn, bacilojn, eksplodilojn. Tio ne estas inkubsonĝo, sed realo perceptebla de niaj sentorganoj. Kaj tion faras homoj, kiujn oni povas renkonti sur la strato, en kafejo, en teatro aŭ alie. Ili ne aspektas monstre, sed ĝentilhome, k honestule. Helpemaj al vi ili estos okaze k en la hejmo ili kondutas bonkore kun la edzino k infanoj. Tamen tiuj homoj dediĉas sian tutan energion, sian tutan eltrovkapablon por inventi la plej aĉajn k terurajn mortigilojn. Plie, ili estas pretaj uzi mem siajn inventaĵojn, mortigi aŭ morti, kiam ordonos la Patrio…

"Nur kapitalistoj k burĝoj respondecas pri militoj, kiujn ili mem ne partoprenas", flustras en mian orelon iu kredema K-do.

Nemalofte mi aŭdis tion el la buŝo de flamaj oratoroj en agitaj kunvenegoj ; nemalofte mi legis pri tio, en laboristaj gazetoj. Tamen la vero estas iom alia. En ĉiuj landoj oni ja povas trovi ekzemplojn pri burĝoj k aristokratoj, kiuj volontiĝis en armeon k "glore mortis sur batalkampo". Ankaŭ ne estas vere, ke ĉiuj burĝoj k altranguloj artifike fortenis siajn filojn aŭ parencojn de la fronto. Tre tipa ekzemplo pri tio estas, ke la kvar filoj de Dumer, unu el la prezidintoj de l’franca respubliko, "falis heroe por la Patrio" dum la lastdata milito.

Eĉ patrinoj konsentis kun fiero pri la morto de siaj idoj. Al unu el ili oni sciigis, ke ŝia kvara k lasta filo estis mortigata ĉe Verdun. Kun sekaj okuloj ŝi akceptis la informon k diris : "Mia plej granda bedaŭro estas, ke kvinan mi ne havas por oferi al la Patrio". Kaj ni ne kredu, ke tiu patrino estis senkora monstro. Male, ŝi bone prizorgis k dorlotis siajn filojn, kiam ili estis hejme. Ŝi dolore funebris pro ilia morto dum longa tempo k ankoraŭ nun vizitas k florornamas iliajn tombojn. Sed la Patrio postulis…

– Kiu patrio ?

– Ha ! estas ja multaj, sed ĉiuj estas same sangavidaj k ĵaluzas unuj la aliajn. Tiuj idoloj estas satigeblaj nur per homa karno k ties adorantoj ne povas rifuzi tian nutraĵon…

Estas tro supraĵa pensmaniero aserti, ke nur la kapitalismo kaŭzas militojn. Homoj buĉis sin reciproke antaŭ ol ekzistis kapitalisma sociordo. Kaj sekve oni povas sen troa nigrevidemo pensi, ke militoj ankoraŭ povos okazi, post kiam regos alia socisistemo, se malgraŭ tio nacieca ideologio daŭre infektas la menson de l’homoj. Sendube en la okazigo de militoj ludas grandan rolon la ekonomia faktoro. Tamen, miaopinie, ĝi tute ne sufiĉas por klarigi, kial homoj konsentas kadavriĝi aŭ murdadi en la nomo de nacio. Tiurilate ideologiaj, psikologiaj faktoroj povas en iaj cirkonstancoj ludi tre gravan rolon k eĉ esti decidigaj. La amo por eterna gloro, la konscio pri socia devo, la timo antaŭ fremda regado k altrudo de fremdaj moro k lingvo, ia sange mistika sento el pratempa deveno inklinigas la homojn partopreni tiujn sangoplenajn epopeojn, kiujn prikantis ĉiuj popoloj.

La homoj ĝenerale ne estas unue k ĉefe homoj, sed anoj de klano, de tribo, de nacio. Tion ili pli malpli forte k akute sentas. Kaj en tia stato kuŝas la granda, latenta, eksplodema forto, kiun grandkapitalistoj, registoj k demagogoj scipovas utiligi por peli la popolojn sur batalkampojn k en amasbuĉadojn.

Necesas esti blinda aŭ fermi vole la okulojn, por ne vidi, ke la naciismo estas la plej potenca ideo-forto el nia epoko. Per ĝi povis akiri la regadon Musolini, Mustafa-Kemal, Pilsudski, Hitler k.a. naciaj herooj. En la nomo de l’rajto por la popoloj disponi pri si mem, mortis k mortigis milionoj da soldatoj dum la lastdata mondmilito. Tiu principo estas ja unu el la 14 punktoj de la usona prezidinto Ujlson ; per ĝi li sukcesis entiri sian popolon en la milito. Laŭ ĝi li revis ordigi k pacigi la mondon.

Sed la sperto montras ĉiutage, ke tiu bela principo ne estas praktike aplikebla. Cetere estas granda trompo samigi la interesojn de burĝoj k proletoj en iu ajn nacio aŭ ŝtato. Estas plie danĝera iluzio kredi, ke solvoj al la mondkrizo povas esti aplikeblaj en naciaj kadroj, konservante la sendependecon k suverenecon de l’nacioj.


Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio