Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

“NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO

UEA

elŝuti :


Asocio Paco Libereco Gvidlibreto por soldato en ĉiuj landoj
PDF - 1.5 Mio, 0 x 0 pixels

Reage al la militaj tondroj kaj homa sufero en la oriento de Eŭropo UEA deklaras :

En la historio de la homaro homoj strebis al la idealo de paco, sed neniam sufiĉe por certigi ĝian finan atingon. Tamen precize nun niaj modernaj komunikiloj havas la potencon unuigi la tutan mondon por individue kaj kolektive kriprotesti uzadon de perforto kontraŭ senkulpaj kunhomoj, niaj gefratoj. La memoro en kaj ekster Eŭropo pri du teruraj mondmilitoj kun milionoj da mortintoj bilde kaj vorte transdoniĝis kaj gravuriĝis en la konscio de ĉiuj nunaj generacioj.

Kian respondecon ni havas kiel esperantistoj, kiam eksplodas nova konflikto ? La iniciatinto de Esperanto, D-ro L. L. Zamenhof, konsciis kaj mem spertis la kondiĉojn, kiuj kaŭzas militadon. Li kunligis siajn pacajn idealojn kun lingvo, kiu ebligas respekteman egalecon en la komunikado cele al reciproka interkompreniĝo inter la homoj. Vera bazo por tiu maturiĝo, kiu kondukus al definitiva forlaso de la deziro superregi aŭ suferigi niajn planedajn kunloĝantojn. En 1906, okaze de la 2-a Universala Kongreso de Esperanto, en Ĝenevo, li deklaris : “Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam”.

Nia tasko estas klara. Komenci en nia propra konscio elradikigi antaŭjuĝojn kaj malamon al konatoj kaj nekonatoj. Poste kunlabori kun ĉiuj bonkoraj individuoj, kiuj dediĉas sin al edukado por interhoma kompreniĝo. Ni jam akceptis tiun sindevontigon, lerninte Esperanton. Sekve ni ne laciĝu insisti, ke niaj registaroj reprezentu la pacemajn dezirojn de siaj popoloj vivi en senkonflikta harmonio laŭ modeloj de la plej altaj etikaj principoj ekzempligitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Ni insistu, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj devigu respekton al tiu Deklaracio, al la Ĉarto de UN kaj al ĝiaj fondaj principoj, kiuj naskiĝis de la deziro, ke neniam ripetiĝu la hororoj de amasmilitado.

Ni levu niajn voĉojn individue kaj kolektive kiel anoj de internacia movado, kiu ĉiutage laboras por paca interkompreniĝo. Per tiu potenco ni konsciigu al niaj registaroj, ke necesas plenumi la promesojn faritajn al la mondpopolo : solvi konfliktojn antaŭ ol ili erupcias katastrofe por ĉiuj mondloĝantoj.

UEA ne prenas politikajn poziciojn, krom pledi por la justeco de egalrajtiga internacia komunikilo, kiu faciligos la atingojn de pacaj idealoj kaj amon inter la popoloj. Ni tamen nature kaj senlace esprimas nian solidarecon kun ĉiuj samideanoj, kiuj suferas pro perfortaj atencoj kontraŭ iliaj rajtoj al paca, sekura vivo. Ni jam nun atentas, kiel ni povas helpi en la nuna situacio. La konto Espero ĉe UEA (https://uea.org/alighoj/donacoj/espero) estis fondita okaze de alia kruela milito en Eŭropo por interalie iom helpi al familioj de esperantistaj viktimoj, kaj ni uzos tiun kaj aliajn rimedojn por montri nian solidarecon kun niaj kuraĝaj familianoj (tiu konto estas ĉiam malfermita por tiucelaj kontribuoj). La fondinto de UEA, Hector Hodler, celis krei kunlaboran reton de samidea ! noj tra l a tuta mondo. Ni memoru la modelan laboron de nia Ĝeneva oficejo por kontaktigo de familianoj en alia kriza milito kaj montru, ke ni kapablas tuj agi por doni la praktikan helpon, kiun bezonas membroj de nia tutmonda familio.

Aliĝas al tiu deklaro la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Asocio Paco Libereco Gvidlibreto por soldato en ĉiuj landoj
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio