Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

BIOETIKO : ENKONDUKO

de Charles SUSANNE - libera Universitato de Bruselo

La naturaj sciencoj estis ofte ligitaj al mesaĝoj "danĝeraj" por la percepto de la homa persono kaj ankaŭ por la socia ordo. Tero ne plu estas la centro de la universo, Eŭropo ne plu estas la centro de la Mondo, ordo kosmologia kaj religia ne plu gvidas la mondon kaj la socion, la komenco de la evoluo paleontologia de la homo kaj tiu de la besta evoluo ne diferencas, DNA uzas la saman genetikan kodon en la tuta vivantaro kaj ni estas 99,5% genetike similaj kun la ĉimpanzoj. La konscio ŝajne kovras diversformajn realaĵojn kiel la memoron, la percepton, la atenton, la emociojn, …, kaj eĉ la homa penso estas detale esplorata.

libera Universitato de Bruselo

LA VIVO ESTAS BIOLOGIA.

La biologio estas la centro de diskutadoj, kaj la biologia evoluo estas perceptata kiel danĝero por la religiaj kredoj, la biologio ĝenas same tiujn kiuj, je politika nivelo, ne deziras vidi la okcidentan biologian esploradon senmitigi la vivon (homan), kaj tiuj kiuj daŭre rigardas la vivon sakrala.

Kiu volos bone analizi la historion de la biologio, tiu estos impresata de la distanco inter la sciencaj progresoj en biologio kaj la filozofia debato kiu ĉirkaŭas tiujn progresojn, same kiel de la stato de la scioj en tiu fako. La debatoj (la kontraŭstaroj ?) Evoluismo – Kreismo, progreso – Hazardo, materialismo – Spiritualisme, kaj eĉ la debatoj pri la respekto de la homa dimensio estas apenaŭ ĝisdatigitaj laŭ la modernaj scioj.

La vivo estas biologia, ĥemia kaj hodiaŭ eĉ fizika kun la nanoteknologio. La vivo estas reduktita al la gravaj vivo-mekanismoj de ĉelo, al la kontrolo de la genetika kodo de DNA, al la regulado de la sintezo de la proteinoj, … do pli bona scio de tiuj mekanismoj kontribuas al pli bona kompreno de la gravaj funkcioj de la vivo.
LA HOMA VIVO

Sekve la biologio alkondukis nin al pli bona priskribo de la homa vivo. La gravaj mekanismoj de la vivo estas reduktitaj al la mekanismoj de la ĉeloj, al la kontrolo de la genetika kodo, al la regulado de la sintezo de la proteinoj : la biologio fariĝis ĥemia kaj fizika. Konscie aŭ ne la diskutadoj bioetikaj trovas sian devenon en tiu senmitigado de la homa vivo.
Sed, difini la homan vivon aŭ tiun de homa persono implicas ne esti limigita al la nuraj biologiaj kriterioj, krom eble kiam oni konsideras ke la homeco de la persono estas alportita de metafizikaj kaŭzoj. Male, ni konsideras ke ĉe la homo, necesas distingi la biologian vivon disde la konscia homa vivo kaj/aŭ de la socia valoro de tiu vivo.
Alivorte : aŭ la difino estos metafizika, aŭ la vivo koncipiĝos kiel biologia kontinuo.
Iuj proponas iun "rajton al la vivo", absoluta kaj metafizika rajto, intime ligita al la filozofio laŭ kiu la vivo estus donaco de dio. La koncipo, la kunfandado de la ovoĉelo kaj de la spermatoido, estas konsiderataj kiel la komenco de la homa vivo. Tiu fertilizado estas eventuale eĉ konsiderata kiel sankta. Tiu dogmo havas nature "biologiajn konsekvencojn", ekzemple konsideri ke la ovoĉelo fekundita jam estas persono, ke la fekundo in vitro estu malpermesita, ke la aborto estas ekstermorala cetere same kiel la kontraŭkoncipo.

La biologo povas nur konstati :

 1) la ĥemiaj kaj fizikaj karakterizaĵoj de la homa vivo estas neniel malsamaj de la karakterizoj de la vivo ĝenerale, nek de tiuj de la besta vivo aparte,
 2) la ovoĉelo, same la ovoĉelo fekundita, posedas neniun esceptan karakterizon de la vivo,
 3) la unuaj etapoj de la disvolviĝo de la embrio neniel estas diferencaj,
 4) la anatomia disvolviĝo povas esti priskribita kaj facile analizita, la adoltiĝo estas pli malfacile difinebla.

Fakte, la vivo konstituas kontinuon, kaj ĉiu scienca bazo, laŭ kiu la komenco de la vivo (homa) estus antaŭ-difinita, forestas. La difino de la homa vivo estas do plene arbitra.

Estas do normale, kiam oni ne estas ligita al la filozofiaj dogmoj ĉi-antaŭe cititaj, difini la homan vivon en funkcio ne de biologiaj kriterioj sed de sociaj kriterioj, kaj sekve laŭ la volo doni la vivon.
AKTUALAJ BIOETIKAJ PROBLEMOJ

En la debato bioetika, la problemo de la difino de la vivo kaj de la morto plu restas esenca, same de la aborto ĝis la eŭtanazio, de la fertilizado in vitro, de la portanta patrino, de la bestoj transgenaj, de la antaŭnaska opinio, de la antaŭnaska diagnozo , kaj baldaŭ eble de la geno-terapio.

Ŝajnas logike por la homo, en sia lukto kontraŭ la naturaj fortoj, uzi siajn naskivajn kapablojn laŭ ne besta maniero, ĉar planita kaj intenca celo devas esti natura ĉe raciaj estaĵoj. Ne akcepti tiun principon konsistas en konsidero de teologiaj konceptoj, kiel la ideo laŭ kiu la seksa ago ne deziranta esti naskiva estas malakcepto de dia principo. Akcepti tion, male, estas fari el la homo kaj de ties individua aŭ kolektiva estonteco, la solan mezuron kiun prenu en konsideron la leĝfaranto dum la konceptado de la juraj normoj, kiam ili aplikiĝas al la homa konduto aŭ al la disdono de la kreditoj destinitaj al la scienca esplorado.

La uzo de teknologioj por realigi deziritan gepatrecon respondas al celo de la Homaro por fari sin pli frateca kun morale responsaj personoj, dum surbaze de teologiaj aŭ ideologiaj argumentoj, tiuj teknologioj estas foje senretene denuncitaj kiel malmoralaj. La kresko de niaj biologiaj kaj teknologiaj scioj faciligos kompreneble niajn eblojn de programado de parenco libera kaj responsa, cetere ankaŭ la konscion kiun ni havas pri tio. La libereco de penso, en tiu fako pli ol en aliaj, implicas liberecon de filozofia elekto, ĝi implicas same ke religia grupo ne altrudos, rekte aŭ nerekte, sian leĝon. La sekseco generas antaŭjuĝojn proponatajn kiel veron, dum la intimaj seksaj kondutoj koncernas la individuojn, kaj ilia moralo plej diversas same en la spaco kiel en la tempo.

Do ni devas konkludi laŭ ne specifa maniero. La multeco de moralaj vidpunktoj implicas la respekton kaj la toleron de tiu plurismo, ĝi reportas nin al la principoj de egaleco, de libereco kaj de frateco.
Kvankam necesus ke ekzistu politika volo malhelpi kaj la manipuladon de la mensoj kaj la negadon de la problemoj. Tiu volo ne ĉiam estas efektiva ĉar la diskutado pri la difino de la statuso de la embrio estas neeviteble ligita al tiu de la morto kun ĉiuj ties filozofiaj implikoj. Estas la kazo ĉefe de la diskutoj pri la propravola ĉesigo de gravediĝo, pri la fertilizado in vitro, pri la embrioj supernombraj, pri la diagnozo antaŭ-enplantita, pri la genetika konsilo kaj baldaŭ pri la genoterapio, same kiel pri la eŭtanazio.

Planita kaj konscia nasko aŭ uzo de "artefaritaj" rimedoj estas foje forpuŝataj je la nomo de religiaj aŭ teologiaj argumentoj dum ili aperas naturaj al raciaj estuloj. La samaj argumentoj taksas senmoralaj la teknikojn kiuj ebligas alveni al la planado de dezirita infano. Ŝajnas al ni ke kontraŭe al tiuj teologiaj vidpunktoj, tre larĝa sekulara interkonsento ekzistas por rigardi morala kaj responsa la programadon de la nasko. La freŝdataj biologiaj progresoj, kaj la teknikoj kiuj certe plu disvolviĝos, nur akcentas tiun impeton al propravola kaj dezirata koncipo.

La progresoj sciencaj, sociaj kaj moralaj estas ligitaj : kvankam rekta rilato inter tiuj progresoj ne ekzistas, la homaro jam konstatis ke ekzistas inter tiuj progresoj reala solidareco. Oni senigas pri libereco multe pli pro obskurantismo ol pro tro da scienca scio.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio