sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










B.Traven : La Mortula Ŝipo (romantraduko, PDF kun unua ĉapitro, resumo kaj ligoj)


JPEG - 61.3 kb


Pri la traduko


Tradukis Hans-Georg Kaiser

laŭ la unua eldono el la jaro 1926,
Büchergilde (librogildo) Gutenberg Berlino

Lingve kontrolis Gary Mickle

La datumojn aranĝis F.Vohla

Finrevizio je la 1o-a de februaro en la jaro 2016



UNUA LIBRO

Song of an American Sailor

Now stop that crying, honey dear,
the Jackson Square remains still here
in sunny New Orleans,
in lovely Louisiana.

She thinks me buried in the sea,
no longer does she wait for me
in sunny New Orleans
in lovely Louisiana.

The death-ship is it I am in,
all I have lost, nothing to win
so far off sunny New Orleans,
so far off lovely Louisiana.

Kanto de usona maristo


Nun jam ne ploru, karulin’,
ĉe Jackson plac’ atendu min,
en suna Nova Orlean’,
en rava Luiziano.

Ŝi pensas min sur grund’ de mar’,
ne plu atendas en la ar’,
en suna Nova Orlean’,
en rava Luiziano.

Mi mortis ne ĉe iu rif’,
veturas sur mortula ŝip’.
Ve, for de l’ suna Nova Orlean’.
Ve, for de l’ rava Luiziano.


Rimarko pri la kanto

„Estis mia intenco skribi amrakonton. Vi vidas tion ĉe la enkonduka kanto. Sed neniam mi sukcesas fari per miaj figuroj tion, kion mi volas ... kaj tamen ĝi estas la granda neeldirita amrakonto de tiu, kiu ne povas reiri al sia amatino.“ (B.T. en letero el la jaro 1925)


Ĉapitro 1

De Nova Orleano ni estis transportintaj plenan kotonkargon trans la maron al Antverpeno, sur la S. S. Tuscaloosa.

Ĝi estis bona ŝipo. Mil diabloj, estas vere. First rate steamer, made in USA. La hejmlanda haveno : Nov-Orleano. Ho, sunplena ridanta Nov-Orleano, tiel malsimila al la sobraj urboj de la glaciiĝintaj puritanoj kaj sklerozaj kotonkomercistoj el la nordo ! Kaj kiaj belegaj kajutoj por la maristaro. Finfine ŝipkonstruisto, kiu havis la revolucian ideon, ke la maristaro ankaŭ estas homoj, kaj ne nur manoj. Ĉio estas pura kaj afabla. Banejoj kaj multe da pura tolaĵo, kaj ĉio moskitorezista. La manĝo bone gustis kaj abundis. Kaj ĉiufoje oni disdonis purajn telerojn, lavitajn tranĉilojn, forkojn kaj kulerojn. Tie estis negroknaboj, kiuj devis fari nenion alian krom teni puraj la kajutojn, por ke la maristoj restu sanaj kaj en bona humoro. Finfine la kompanio eltrovis, ke bonhumora maristaro pli enspezigas ol ĉifonula.

Dua Oficiro, mi...? Ne, sinjoro. Mi ne estis la Dua Oficiro en tiu ladokesto. Mi estis simpla ferdeklaboristo, tute simpla laboristo. Pripensu, sinjoro, maristoj ja preskaŭ ne plu ekzistas, kaj ankaŭ ne estas postulataj plu. Tia moderna kargoŝipo verdire ne plu estas ŝipo. Ĝi estas flosanta maŝino. Nu, ke maŝino bezonas maristojn por la servado, vi certe mem ne supozus, eĉ se vi scius nenion pluan pri ŝipoj. Laboristojn tia maŝino bezonas, kaj inĝenierojn. Ankaŭ la ŝipestro, la kapitano, nuntempe estas nur inĝeniero. Kaj eĉ la A.B., staranta apud la rudro, kiun oni certe povis rigardi dum la plej longa tempo kiel mariston, nuntempe estas nur maŝinisto, kaj ne pli. Li havas nur la taskon funkciigi la levilojn, kiuj komunikas la turndirekton al la rudromaŝino. La romantiko de la marrakontoj jam delonge pasis. Mi opinias eĉ, ke tia romantiko ekzistis neniam. Nek sur la velŝipoj nek sur la maro. Tiu romantiko ekzistis ĉiam nur en la fantazio de la aŭtoroj de tiuj marrakontoj. Tiuj mensogaj rakontoj forlogis sufiĉe multajn bravajn knabojn al vivo kaj medio, en kiu ili devis perei korpe kaj anime, ĉar ili kunportis nenion pli ol sian infanan kredon pri la honesto kaj veramo de tiuj rakontistoj. Eblas, ke romantiko iam ekzistis por kapitanoj kaj rudristoj – por la ŝipanaroj neniam. La romantiko de la ŝipanaroj ĉiam estis nur : supermezure kruela laboro kaj besteca traktado. Kapitanoj kaj rudristoj aperas en operoj, romanoj kaj baladoj. La gloran kanton pri la herooj, kiuj faris la laboron, oni kantis neniam. Tiu glora kanto ja estus tro brutala por entuziasmigi tiujn, kiuj volis, ke oni kantu ĝin. Jes, sinjoro.

Ĝustadire, mi estis ne pli ol simpla ferdeklaboristo, nur tio. Mi devis fari ĉiun necesan laboron. Por diri la tutan veron, mi estis nur farbisto. La maŝino iras per si mem. Kaj ĉar necesas doni al la laboristoj okupon kaj alia laboro estas nur en esceptaj okazoj, kiam kargoholdoj estas purigendaj aŭ io estas riparenda, oni ĉiam farbas ion. De matene ĝis vespere, kaj tio neniam ĉesas. Ĉiam estas io, kio bezonas farbon. Iun tagon oni konsterniĝas tute serioze pri tiu eterne daŭranta farbado, kaj oni tute sobre konvinkiĝas, ke ĉiuj ceteraj homoj, kiuj ne marveturas, nenion alian faras ol produkti farbojn. Tiam oni sentas profundan dankemon al tiuj homoj. Se ili iam rifuzus plu fari farbojn, la ferdeklaboristo ne scius, kion fari, kaj la Unua Oficiro, sub kies komando la ferdeklaboristoj troviĝas, baldaŭ malesperus, ĉar li ne scius, kion ordoni al la ferdekuloj. Ili ja ne povas ricevi la monon por nenio. Ne, sinjoro.

La salajro ne estis tro multa. Tion mi ne povus aserti. Sed, se mi elspezus dum dudek kvin jaroj neniun cendon, se mi zorgeme ŝparus unu monatan salajron post la alia kaj ne estus sen laboro, tiukaze mi – post la paso de tiuj dudek kvin jaroj da nelaca laboro kaj ŝparado – efektive ne jam povus pensiiĝi, sed post pliaj dudekkvin jaroj da laboro kaj ŝparado mi povus alkalkuli min kun certa fiero al la suba tavolo de la meza klaso. Al tiu tavolo, kiu rajtas diri : „Dank‘ al Dio mi ŝparis rezervan groŝon por pluvaj tagoj.“ Kaj ĉar tiu popoltavolo estas ĝuste la laŭdata tavolo, kiu konservas la ŝtaton en ties fundamentoj, tiam oni povus diri pri mi, ke mi fariĝis valorplena membro de la homa socio. Por atingi tiun celon, kvindekjara laboro kaj ŝparado ne estas tro multa. La transmondon oni tiel certigas al si kaj la ĉi-tiun al aliaj.

Mi tute ne emis rigardi la urbon. Mi tute ne ŝatas Antverpenon. Tie vagas tiom da fiaj maristoj kaj similaj fatrasuloj. Jes, sinjoro.

Sed la aferoj en la vivo ne ruliĝas tiel glate. Ili nur malofte konsideras tion, ĉu oni ŝatas aŭ ne ŝatas ion. Ne estas la rokoj, kiuj regas la iradon kaj karakteron de la mondo, sed la etaj ŝtonoj kaj sableroj.

Ni ne ricevis kargon, kaj oni ordonis, ke ni veturu hejmen kun balasto. La tuta maristaro iris en la urbon, en la lasta vespero antaŭ la hejmveturo. Mi estis tute sola sur la antaŭferdeko. Tro mi legis kaj tro mi dormis kaj mi ne sciis, kion entrepreni ? Jam tagmeze ni ĉesis labori, ĉar tiam la vaĉoj estis jam disdonataj por la veturo. Ĝuste tial ĉiuj iris en la urbon, por ankoraŭ iom tralavi la gorĝon, kion ni hejme ne povus fari pro la benata prohibicio.

Jen mi kuris al la balustrado por kraĉi sur la akvon, jen mi rekuris al la kajutoj. Pro la ĉiama observado de la vakaj kajutoj kaj pro la ĉiama gapado al la enuaj havenaj instalaĵoj, deponejoj, staploj kaj al la tristaj kontorĉeloj kun ties obskuraj fenestroj, tra kiuj nenio alia videblis ol leteraj kolektoj kaj montoj da plenskribitaj negocaj paperoj kaj frajtleteroj, mi baldaŭ sentis min mizerega. Ĝi estis tiel neeldireble trista. La vespero proksimiĝis kaj videblis apenaŭ iu homo en tiu parto de la haveno.

Venkis min tute stulta sopiro pri la sento de firma tero sub miaj piedoj, sopiro al strato kaj homoj, kiuj promenas babilante sur strato. Jen la afero : Mi volis vidi straton, ĝuste straton, nenion alian. Straton, kiun ne ĉirkaŭas akvo, straton, kiu ne ŝanceliĝas, kiu tute firmas. Mi volis fari donaceton al miaj okuloj, volis graci ilin per la okazo rigardi straton.

„Pro tio vi devus esti veninta jam pli frue“ diris la oficiro, „mi nun ne donos monon.“

„Sed mi nepre bezonas dudek dolarojn antaŭpage.“

„Kvin vi povas havi, sed ne unu cendon pli.“

„Per kvin mi tute ne povas entrepreni ion. Mi devas havi dudek, alikaze mi morgaŭ malsanus. Kiu tiam farbu la kuirejon ? Ĉu vi eble scias tion ? Mi devas havi dudek.“

„Dek. Sed tio estas nun mia lasta vorto. Dek aŭ neniom entute. Mi ĉiukaze ne havas la devon doni al vi eĉ nur kvincendon.“

„Bone, donu dek. Tio estas ja fia avaro, praktikata kontraŭ mi, sed ni ja ĉion devas toleri, al tio oni nun jam kutimiĝis.“

„Subskribu la kvitancon. Ni transskribos ĝin morgaŭ sur la listojn. Tion mi nun ne emas fari.“

Tiel mi nun ekhavis la dek. Mi entute volis nur dek. Sed, se mi estus dirinta dek, li sub neniu cirkonstanco estus doninta pli ol kvin, kaj pli ol dek mi ne bezonis, ĉar mi ne volis pli elspezi ; ĉar tio, kio jam enpoŝas, ne revenos hejmen, se oni iris en la urbon.

„Ne ebriiĝu, la loko estas malica“, diris la oficiro, kiam li prenis la kvitancon al si.

Tio estis impertinenta ofendo. La ŝipestro, la oficiroj kaj la inĝenieroj dufoje ĉiutage ebriiĝis en la tuta tempo, kiam ni nun ankrumis en ĉi tiu haveno, sed al mi oni predikas, ke mi ne ebriigu min. Mi eĉ ne pripensis fari tion. Ja kial ? Estas tiel stulte kaj malprudente.

„Ne“, mi respondis, mi neniam akceptas eĉ guton de tiu veneno. Mi scias, kiom mi ŝuldas al mia ŝtato, eĉ en fremda lando. Jes, sinjoro, mi estas abstina, seka kiel osto. Pri tio vi povas fidi, tia mi estas. Mi kredas je la sankta prohibicio.“

Tuj mi elestis kaj for de la kesto.

Rimarkoj pri ĉapitro 1

1. Tuscaloosa : urbo en la okcidenta Alabamo, fondita en 1816 sur la tereno de indiĝena vilaĝo, la nomo de indiĝena tribestro ; ankaŭ la nomo de fama oceana vaporŝipo

2. First rate steamer, made in USA (angle) : Vaporŝipo plej altkvalita, produktita en Usono


3. „homoj kaj ne nur manoj“ : „Li ( la kapitalisto) ne povas kompreni, ke li havas ankoraŭ alian rilaton al la laboristo krom tiu de vendo kaj disvendo, li ne rigardas ilin homoj, sed ‚manoj‘ (hands)...“, skribis Friedrich Engels (1820-1895) en sia unua libro „Situacio de la laborista klaso en Anglio“, el la jaro 1845. Ĉiuj pluaj citaĵoj de Engels estas el tiu libro. Tiu grandioza verko de la junulo Engels – tute preteratendita de la Traven-esploristoj – pri la frua kapitalismo en Anglio, estis la plej grava fonto por la verkinto de „La Mortula Ŝipo“.

Ankaŭ la konata usona verkisto Jack London – London estas pseŭdonimo – uzis ĝin por sia libro „Homoj de l‘ abismo“ pri la loĝkvartalo East End de Londono. En ĉifonoj kaj aspektanta kiel senhejmulo li faris en tiu urbokvartalo praktikajn esplorojn por la libro. Antaŭ sia aresto kaj poste Ret Marut loĝis en tiu havena regiono.
Cetere, B.Traven, Jack London kaj F. Engels havas ankaŭ alian strangan komunecon : La cindro de B. Traven estis ĵetita el aviadilo sur la indiĝenan regionon de la ŝtato Ĉiapaso en Meksiko. La cindron de Jack London oni forsendis en leteroj al amikoj. Kaj tiun de Engels oni ĵetis en la kanalon inter Calais kaj Dover.

4. AB, able-bodied seaman (angle) : lerta kaj sperta maristo

RESUMO
de la romano
"Mortula Ŝipo"

La romano estas dividita en tri partojn. La kanto de maristo enkondukas la unuan parton.

Gale, kiu rakontas en la unua persono, estas unu el la du herooj de la romano, usona maristo, ferdeklaboristo, kiu pasigas kun belulino dolĉan nokton en marista taverno en Antverpeno.

Frumatene li atingas la havenon. Sed lia ŝipo, la „Tuscaloosa“, jam forveturis. Kun la „Tuscaloosa“ perdiĝis krom la mono ankaŭ ĉiuj siaj paperoj, tiel, ke li nun ne plu havas ŝtatanecon. La belga polico kaptas la senpasportulon kaj ŝovas lin trans la nederlandan limon. Tie Gale migras al Roterdamo.

Kaptite de la nederlanda polico, li devas reiri al Belgio, sed nun belgaj limoficistoj denove kaptas lin, kaj pro tio li remigras al Roterdamo. Ekde tie skota ŝipo kunprenas lin kiel kaŝpasaĝeron al Bulonjo.

En la ekspresa trajno al Parizo la polico malkovras la senpasportulon kaj metas lin por dek tagoj en prizonon, pro trompo de la fervojo. Post drola tempo en la prizono li pasigas kelkajn tagojn en Parizo kaj ekkuraĝas iri al la usona konsulo por rericevi pasporton. Post la malsukcesa interparolado Gale provas veturi pluan fojon per eksprestrajno. Denove oni kaptas lin, kaj denove li devas eniri prizonon.

Post la eliro el la prizono li migras pli suden kaj laboras en la sudo de Francio dum kelka tempo ĉe kamparano, ĉe kiu li devas multe labori por ridinda salajro.

Poste Gale migras plu kaj en la landlima regiono eniras hazarde francan limfortikaĵon, en kiu ankoraŭ ne finiĝis la sieĝa stato, kvankam jam pasis la milito. Laŭ militleĝo li estas pafmortigenda. Post diversaj bone gustantaj antaŭekzekutaj oficiraj manĝomenuoj li tamen sukcesas forlasi la zonon de la morta danĝero, ĉar li, en la maniero de Ŝvejk, povas pruvi sian sendanĝerecon.

Ĉar Gale rifuzas reiri al Germanio – li ne volas kunpagi la kostojn de la milito – li asertas pri si, ke li estas germano. Franca eskorto kondukas lin al la hispana limo. Li surpaŝas la hispanan teron kvazaŭ germano, la doganoficistoj ĝojkrie salutas kaj festas lin. Ĉar li estas tre bonvena usona gasto, oni festas lin tiom, ke li devas fuĝi pro tiom da troigita amo, alikaze ili ne estus forlasintaj lin.

En Hispanio videble regas idiliaj homaj interrilatoj. Neniu tie demandas pri lia pasporto, pri lia de kie kaj kien. La polico eĉ atentas, ke ne okazu, ke iu ŝtelu lin, se li dormas nokte surstrate. Finfine li petas en magazeno fiskaptilaron kaj poste provas kapti fiŝojn ĉe la kaja muro de Cadiz. Tie okazas neatendita afero. Kiam Gale jam kaptis fiŝojn kaj lasas ilin denove fornaĝi, ĉar ili tro etas kaj tial, ĉar li meditas pri la gajeco de fiŝoj, li terurigite preskaŭ lasas fali la fiŝfadenon, ekvidante la arlekenan malnovan ŝipon, kiu proksimiĝas minacante.

La pramalnova „kesto“, kiu lante kaj anhele alrampas, estas „Yorikke“, do Jorike : La Mortula Ŝipo. Pro la marista superstiĉo, ke oni neniam rifuzu dungiĝon, se ŝipo ofertas laboron, li surgrimpas la ferdekon, dungiĝas kaj tiel eniras en la regnon de la mortuloj, de la estingitoj. Tiel finiĝas la unua parto.

La dua parto komenciĝas per la sekva surskribo :

Surskribo
super la ŝipanaraj kajutoj
de l’ Mortula Ŝipo


Kiu eniras ĉi tien,
ties nom’ kaj ekzisto estingiĝis.
La vento forblovis lin.
De li eĉ spireto ne konserviĝis
en la vasta vasta mondo.
Li povas nek retroiri
nek paŝi antaŭen,
tie, kie li staras, anatemo lin retenas.
Lin konas nek Dio nek infero.
Li ne estas tago, li ne estas nokto.
Li estas la nenio, la neniamo, la neniam plu.
Li tro grandas por la senfineco
kaj li tro etas por la sablograjno,
kiu havas siajn celojn en la universo.
Li estas la neniam estinta
kaj la neniam pensita !


La mortula ŝipo Jorike havas ŝipanojn el la tuta mondo. Estas persekutatoj el la imperiismaj ŝtatoj, estas desperuloj, senŝtatanoj, homoj sen hejmlando, sen nomoj, sen paperoj. Por la mondo ili estas mortintoj.

La vivo sur la Jorike estas vere infera. La maristo Gale, kiu ekde nun apartenas al la „nigra bando“, al la hejtistoj kaj subhejtistoj ĉe la kaldronegoj, laboras kun la polo Stanislav Koslovski kiel subhejtisto.

La laborkondiĉoj estas neimageble aĉaj, la ŝipanaro vestita per ĉifonoj. Elektra lumo ne ekzistas. Kusenoj, kovriloj kaj similaj luksaĵoj ne disponeblas, ĉar alikaze la kompanio laŭdire ne povus elteni la konkurencon kun la aliaj kompanioj. Neniuj mebloj, neniu sapo, neniuj kuleroj, nenio ajn. La ŝipanaro loĝas en etaj kajutoj kaj la manĝo estas de tia aĉa kvalito, ke ĝi apenaŭ sufiĉas por transvivi.

La laboron en la kaldronejo ili faras en arda varmego. Gale kaj lia laborkamarado Koslovski laboras duoblajn vaĉojn. Ĉar ili devas fari la laboron de ses viroj, ili laboras tiom streĉe, kiom piramidosklavoj ne devis labori. Neniuj protektaj instalaĵoj, brulvundoj pro ardantaj karbopecoj, kiuj neeviteblas en la malvasta kaldronejo. Ĉie sur tiu inferoŝipo embuskas la morto. La vivo tie tiel aĉas, ke eĉ la diabloj en la infero ne povus elteni ĝin, sed homoj devas elteni tion, ĉar ili estas mortuloj.

Ĉiujn ĉi laborojn devas fari ŝipanaro, kiu konscias, ke la ŝipo estas „mortonta“, por ke la posedanto povu enkasigi la asekursumon. Savjakoj ne ekzistas, por ke ne iuj atestantoj fuŝu la plezuron de la profita enspezo. Estas jam nur demando pri tempo, kiam la ŝipo sinkos profunden. Sed ankoraŭ la tempo ne venis, ĉar la kapitano ankoraŭ devas vendi la kontrabandajn varojn, kiuj troviĝas sur la ŝipo. Ankaŭ kapitano devas enspezi kromsalajron, ĉar li ne povas vivi nur de sia salajro.

La kontrabandaj varoj venas interalie el la germana urbo Suhl, el la plej aĝa ludilfabriko, el la ŝvaba regiono venas marmelado, el Belgio kaseroloj kaj tiel plu. Kiam Gale kaj Koslovski pli precize kaj pli detale rigardas ĉion, ili ekkonas, ke oni ne povas ludi per la ludiloj, ke oni ne povas manĝi la marmeladon, ĉar temas pri armiloj kaj municioj por la marokanoj kaj por Sirio.

Sed antaŭ ol Jorike sinkas sur la grundon de la maro, anoj de alia ŝipo ŝanhajas la hejtistojn Gale kaj Koslovski, kiam ili promenas sur la kajo de la haveno. Ili eniĝas pugnobatalon kaj oni hajle batadas ilin ĝis senkonscio. Ambaŭ vekiĝas poste sur la maro, sur la ŝipo „Empress of Madagascar“. Tiel komenciĝas la tria parto. Ĝin enkondukas jena verseto :

Veturas strangaj ŝipoj
sur maroj preter ni ;
Fifamas neniu tiom,
ke ne aliaj fius pli.


La tute nova „Imperiestrino de Madagaskaro“, kiu eĉ post plurfojaj renovigoj ne atingas la necesan rapidecon, kiun ĝi devus atingi por povi spiti la konkurantojn, estas miskonstruo, kaj tial tuj post la naskiĝo kondamnita je morto, elsendita por almenaŭ enspezigi la asekurmonon. Do, denove mortula ŝipo por la du herooj de la romano.

Ili nun devas labori kiel hejtistoj kaj transvivas sole la pereon de la ŝipo. Sur vando de la stirejo ili drivas kiel ŝiprompuloj sur la maro. Stanislav finfine freneziĝas, li pensas delire, ke li vidas la ŝipon Jorike. Li saltas maren por atingi ĝin – sed li dronas.

Li dungiĝis por granda veturo, por tre granda veturo, eĉ sen paperoj. Gale ne povas helpi Stanislavon, ĉar li ne povas malnodi sin de la ŝnuro. Tiel finiĝas la romano.

Sed Gale evidente transvivas. En Meksiko li reaperas kiel kotonplukisto kaj verkisto. Otto Feige, kiu naskiĝis kiel filo de brikofaristo en Schwiebus, en la nuna Pollando, do B.Traven, ĝis tiam en Germanio konata kiel aktoro kaj verkisto Ret Marut, rakontas al ni la harhirtigan kaj denove tre aktualan historion pri la mortula ŝipo. (HGK)


PDF - 1.7 Mb
B.Traven : La Mortula Ŝipo (PDF ĉe SAT)


(PDF en www.karapaco.de)


Tekstaro de Esperanto


tekstaro en www.karapaco.de


B.Traven-retejo


La plej aktualajn versiojn de B.Traven-tradukoj kaj de aliaj vi trovas ĉiam en :
www.karapaco.de/u/tekstoj.html