sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Citaĵoj el la romano "Mortula Ŝipo" de B.Traven


JPEG - 3.1 kb


Bestaĉo I
Bestaĉo II
Bezono de pasporto

Cezaro Aŭgusto Kapitalismo

Deziro pri pli bona vivo
Dungado de laboristo

Galersklavo
Glorkanto pri la herooj de la laboro
Ĝentileco kaj laboristo

Imita instinkto

Kie mi estas hejme ?
Kiu ne pagas la salajron al la laboristo
Kredo
Kvereli estas disipi fortojn

La batalo kontraŭ burokratoj
Laboristo, kiu havas laboron
La epoko de la ŝtato
Laboristoj
Leĝoj I - IV
Libera elekto de la lando
Liberigaj militoj estas suspektaj
Libero I – II

Moralo
Moralo de homoj kaj de la ŝtato
Morto

Pasportoj kaj laboristaj organizoj
Perspektivo de la homaro
Peti laboron
Plej malnova religio
Polico kaj Eŭropo
Polico kaj homoj
Polico kaj paco
Policaj traserĉoj

Suboficiroj
Ŝipo en haveno
Ŝtato kaj universo
Ŝtatoficistoj

Tago kaj nokto
Tiranoj

Unua ŝtupo al estimata civitano

Valoro de mono
Vortojn oni povas knedi



Bestaĉo I

Kial homoj estu bestaĉoj ? Preskaŭ mi supozas, ke la ŝtato estas la bestaĉo. La ŝtato, kiu forprenas la filojn de la patrinoj por ĵeti ilin antaŭ la idolojn.

Bestaĉo II

La bestaĉo ne bezonas homojn ; tiuj kaŭzas tro multe da laboro. Figuroj el papermaĉaĵo pli bone lasas sin starigi en vicoj kaj meti en uniformojn, por ke la servstoj de la bestaĉo povu vivi pli oportune. Yesser, Jes, sinjoro.

Bezono de pasporto

Mi ne bezonas pasporton. Mi scias, kiu mi estas.
(el angla versio de "Mortula ŝipo)

Cezaro Aŭgusto Kapitalismo

Hola-hej ! Morituri te salutant ! La modernaj gladiatoroj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Kapitalismo, morituri te salutant ! La mortontoj salutas vin, ho Cezaro Aŭgusto Imperiestro, ni pretas morti por vi, por la sankta kaj glorriĉa asekurkompanio.

Deziro pri pli bona vivo

Sed tiel ja ĉiam estas : Se oni fartas tro bone kaj tro feliĉe, tiam oni celas eĉ pli bonan vivon, eĉ se tiu deziro pri pli bona vivo kaŝiĝus nur en tio, ke oni sopiras ŝanĝon de la pejzaĝo kaj flegas kaj nutras la kvietan eternan esperon, ke ĉiu ŝanĝo devas konduki al io pli bona.

Dungado de laboristo

Kaj tamen, ĉu la ŝipestro sola povas veturigi sian ladokeston, sen la laboristo ? Ĉu la inĝeniero sola povas konstrui siajn lokomotivojn sen la laboristo ? Sed la laboristo devas peti kun ĉapelo enmane pro laboro, devas stari kiel hundo batota, devas ridi pri la kretena ŝerco de la labordonanto, kvankam li tute ne emas ridi, nur por teni en bona humoro la ŝipestron aŭ la inĝenieron aŭ la mastron aŭ la skipestron de laboristoj aŭ kiun ajn, kiu havas la kompetenton diri la aŭtoritatajn vortojn : ‚Ni dungas vin !‘

Galerosklavo

Ankaŭ la galerosklavoj havas sian fieron kaj sian honorsenton, ili fieras esti bonaj galersklavoj, ili fieras „nun foje montri“, kion ili kapablas. Se la okuloj de la skurĝisto, kiu laŭiras kun skurĝo la vicojn, kun plaĉo fiksiĝas al unu el ili, tiu estas tiel feliĉa, kvazaŭ la imperiestro mem fiksus ordenon sur lian bruston.

Glorokanto pri la herooj de la laboro

La gloran kanton pri la herooj, kiuj faris la laboron, oni kantis neniam.

Ĝentileco kaj laboristo


Oni ne parolu al la laboristo pri bona konduto, ĝentileco kaj bonaj moroj, se oni samtempe ne volas doni al li la kondiĉojn, por ke li povu resti bone konduta kaj ĝentila. Koto kaj ŝvito alprenigas kolorojn eĉ pli interne ol ekstere.

Honora sento de proleto

Neniu havas tian delikatan kaj ridindan senton de honoro kiel la plej kota proleto. Kaj se la kotaj proletoj iutage havos la senton de honoro tie, kie ĝi devus troviĝi, tiam ili estos la ridantoj. Nuntempe ili havas la senton de honoro tie, kie la aliaj ŝatas vidi ĝin, ĉar tiukaze ili tiel bone povas ludi per ĝi, je sia propra avantaĝo. Por kio vi bezonas honoron, proleto ? Salajron vi bezonas, bonan salajron, kaj tiam la honoro aldoniĝos per si mem. Kaj se vi havos ankaŭ la fabrikon, vi povos translasi por ĉiam la honoron al la aliaj ; tiam vi ekscios, kiom malmulte la honoro interesas ilin...

Imita instinkto

Estas kompreneble, ke mi povas labori ĉi tie. Ĉi tie ja ankaŭ aliaj laboras. Tion mi vidas per miaj propraj okuloj. Tion, kion alia povas fari, ankaŭ mi povas fari. La imita instinkto de la homoj estigas heroojn, kaj ĝi estigas sklavojn. Se tiu alia ne mortas pro la skurĝbatoj, certe ankaŭ mi transvivos ilin.

La homoj havas nur unu ŝablonon, laŭ kiu ili faras ĉion ; tio tiel glate iras, ke ili tute ne devas streĉi sian cerbon por elpensi alian recepton. Neniujn vojojn oni pli ŝatas ol ofte iritajn. Tiel oni sentas sin agrable sekura. La imita instinkto kulpas je tio, ke la homaro dum la lastaj sesmil jaroj ne progresis, sed malgraŭ radio kaj aerflugoj vivas en la sama barbareco kiel komence de la eŭropa periodo.

Kie mi estas hejme ?

Tie, kie mi troviĝas kaj kie neniu min ĝenas. Tie, kie neniu volas scii, kiu mi estas kaj kion mi faras. Kie neniu volas scii, de kie mi venis, tie estas mia hejmo, tie estas mia patrujo.

Kiu ne pagas la salajron al la laboristo...

Kiu ne pagas la salajron al la laboristo, tiu estas sangohundo. Sed oni devas nur antaŭe interkonsenti kun la laboristo la salajron, kiu bezonas la laboron pli ol kion ajn, kaj tuj ĝi estas lia salajro. Salajro lia , kaj oni ne plu estas sangohundo.

Kredo

La kredo movas montojn, sed la malkredo disrompas ĉiujn sklavoĉenojn.

Kvereli estas disipi fortojn

Kvereli estas disipi fortojn. Nur azenoj kverelas. Diru vian opinion, se vi vere havas iun, kio ja sufiĉe malofte okazas, kaj poste fermu vian babiltruon kaj lasu paroli la alian ĝis liaj makzeloj saltas el la kardinoj.

La batalo kontraŭ burokratoj

Kontraŭ ŝtormoj kaj ondoj mi povis batali, per farbo kaj per firmaj pugnoj ; kontraŭ paragrafoj, krajonoj kaj paperoj ne.

Laboristo, kiu havas laboron

La laboristo, kiu havas bonan laboron aŭ almenaŭ supozas havi bonan postenon, sentas sin foje tre supereca al laboristo, kiu ne havas laboron.

La epoko de la ŝtato

La epoko de la tiranoj, la epoko de la despotoj, de la absolutaj regantoj, de la reĝoj, imperiestroj kaj de ties lakeoj kaj konkubinoj estas supervenkita, kaj la venkinto estas la epoko de pli granda tirano, la epoko de la landa flago, la epoko de la ŝtato kaj de ties lakeoj.

Laboristoj

La plej granda diablo por la laboristo estas la laboristo.

Leĝoj

Leĝoj ĉiam febligas, ĉar apartenas al la homa naturo, transpaŝi leĝojn, kiujn faris aliaj.

Leĝoj II

Kontraŭ kiuj la pasportoj kaj enirvizoj estas direktataj ? Kontraŭ la laboristoj. Kontraŭ kiuj celas la limigado de enmigroj en Usonon kaj en aliajn landojn ? Kontraŭ la laboristoj. Kaj je kies instigo kaj pro kies potenca subteno ofte estas kreitaj tiuj leĝoj, kiuj neniigas la liberon de la homoj, kiuj devigas ilin vivi tie, kie ili ne volas vivi, kiuj malhelpas ilin iri al tiu parto en la mondo, en kiuj ili ŝatus vivi ? Je instigo kaj pro subteno de la laboristaj organizoj. Jen bestaĉo en la bestaĉo : Mi gardas klanon mian ; tiu, kiu ne apartenas al klano mia, pereu, se tiu pereos, tiom pli bone, jen rivalo malpli. Jes, sinjoro.

Leĝoj III

Tiuj homoj ĉiam pravas. Tio estas tre facila por ili. Unue ili faras la leĝojn, kaj poste oni starigas ilin, por enblovi vivon en la leĝojn.

Leĝoj IV

Se ne estus leĝoj, ankaŭ ne estus miliarduloj. Vortojn oni povas knedi, tial oni skribas leĝojn en la formo de vortoj.

Libera elekto de la lando

Libera elekto de la lando, en kiu oni volas vivi, jes ja, sed nur kun la konsento de la noktogardistoj.

Liberigaj militoj estas suspektaj

Sed militoj entreprenataj por la libero por la sendependeco kaj por la demokratio, ĉiam estas suspektindaj. Suspektindaj ekde tiu tago, kiam la prusoj kondukis siajn Liberigajn Militojn kontraŭ Napoleono. Se oni venkas en Liberigaj militoj, tiam la homoj post la milito perdas ĉiun liberon, ĉar la milito gajnis la liberon. Jes, sinjoro.

Libero

Estas tiel neimageble ridinde, ke ĉiuj landoj, kiuj asertas pri si, esti la plej liberaj landoj, donas en la realo al siaj loĝantoj la plej limigitan liberon kaj tenas ilin dum la tuta vivo sub kuratoreco. Suspektinda estas ĉiu lando, en kiu oni tiom parolas pri la libero, kiu laŭdire troveblas interne de ĝiaj limoj. Kaj se mi vidas dum la enveturo en havenon de granda lando gigantan statuon de la Libereco, neniu devas rakonti al mi, kio okazas post la statuo. Kie oni tiel laŭte devas krii : Ni estas popolo de liberaj homoj !, tie oni volas nur kaŝi la fakton, ke la libero estas entombigita, aŭ ke oni tiom prironĝis ĝin per centmiloj da leĝoj, ordonoj, dekretoj, instrukcioj, regularoj kaj policaj bastonoj, ke restis nur la kriado, la laŭta fanfara bruego kaj la diinoj de libereco.

Libero II

Libereco jes ja, sed konfirma stampo necesas.

Moralo

Moralon ili ja nur tial instruas al ni, por ke tiuj, kiuj havas ĉion, plu posedu tion kaj eĉ ricevu ĉion ceteran aldone. La moralo estas la butero por tiuj, al kiuj mankas la pano.

Moralo de homoj kaj de la ŝtato


Nur la homo, la simpla homo, devas respekti la leĝon, la ŝtato ne devas fari tion. Ĝi estas ĉiopotenca. La homo devas havi moralon, la ŝtato ne konas moralon. Ĝi murdas, se ĝi trovas konvena tion, ĝi ŝtelas, se ĝi trovas konvena tion ; ĝi rabas la infanojn de la patrinoj, se ĝi trovas konvena tion ; ĝi disrompas geedzecajn vivojn. Ĝi agas laŭ sia plaĉo. Por ĝi ne ekzistas tiu Dio en la ĉielo, kiun ĝi devigas la homojn kredi helpe de korpaj kaj vivaj punoj. Por ĝi ne ekzistas ordonoj de Dio, kiujn ĝi lasas draŝi helpe de bastono en la kapojn de la infanoj. Ĝi faras mem siajn leĝojn, ĉar ĝi estas la Ĉiopotenco, la Ĉioscianta kaj la Ĉieestanta.

Morto

Iru al la kajuto, Stanislav. Ĉu vi povas legi la skribon super la pordo ?"

Kaj Stanislav diris : Jes, kapitano-

Kiu eniras ĉi tien,
liberas de ĉiuj turmentoj !"

Pasportoj kaj laboristaj organizoj

Kontraŭ kiuj la pasportoj kaj enirvizoj estas direktataj ? Kontraŭ la laboristoj. Kontraŭ kiuj celas la limigado de enmigroj en Usonon kaj en aliajn landojn ? Kontraŭ la laboristoj. Kaj je kies instigo kaj pro kies potenca subteno ofte estas kreitaj tiuj leĝoj, kiuj neniigas la liberon de la homoj, kiuj devigas ilin vivi tie, kie ili ne volas vivi, kiuj malhelpas ilin iri al tiu parto en la mondo, en kiuj ili ŝatus vivi ? Je instigo kaj pro subteno de la laboristaj organizoj. Bestaĉo en la bestaĉo : Mi gardas mian klanon ; tiu, kiu ne apartenas al mia klano, povas perei, se tiu pereas, tiom pli bone, jen unu rivalo malpli. Jes, sinjoro.

Perspektivo de la homaro

La plej bona religio iutage estos pagana superstiĉo, kaj neniu religio tiurilate estas escepto. Nur tio, kion oni faris alie ol antaŭe, nur tio, kion oni kontraŭ la protesto de la patroj kaj sanktuloj kaj respondeculoj alie pensis, havigis novajn perspektivojn al la homaro kaj donis al ĝi la supozon, ke tamen en iu fora tago eblos observi progreson. Tiu fora tago estos en vidproksimo, se la homoj ne plu kredos instituciojn, nek aŭtoritatojn...

Peti laboron

Kial mi postkuru la laboron ? Jen oni staras antaŭ tiu, kiu havas laboron por disdoni kaj estas traktata kiel altrudiĝema petanto de almozoj. „Mi nun ne havas tempon, revenu pli malfrue.“ Sed, se foje la laboristo diras : ‚Mi nun ne havas tempon aŭ mi ne emas labori por vi‘, tiukaze estas revolucio, striko, skuado de la fundamentoj je la komuna prospero, kaj la polico venas, kaj tutaj miliciaj regimentoj almarŝas kaj starigas la mitralojn. Jen la vero : estas kelkfoje malpli hontige peti pri pano ol peti laboron.

Plej malnova religio

Neniu religio estas relativa. Malplej relativa estas la profitavido. Ĝi estas la plej malnova religio, ĝi havas la plej bonajn pastrojn kaj la plej blajn preĝejojn. Jes, sinjoro.

Polico kaj Eŭropo

Ne mirige, ke Eŭropo ruiniĝas. La homoj ja tute ne havas tempon por labori, sep okonojn el sia vivo ili devas disipi en policejoj aŭ kun policistoj. Tial la homoj ĉiam estas tiel incititaj kaj tiel volonte militas, ĉar ili seninterrompe devas kvereli kun la polico kaj la polico kun ili.

Polico kaj homoj


Tuj se la homoj ne apartenas al la polico, kaj tuj se ili ne volas esti alkalkulitaj al la polico, ili komencas esti tre simpatiaj estaĵoj, kiuj tute normale povas pensi kaj senti.

Polico kaj paco

La polico zorgu por paco, sed neniu pli perturbas la pacon, neniu pli molestas la homojn, neniu pli homojn pelas en la frenezon ol la polico. Tute certe, neniu kaŭzis pli da malfeliĉo en la mondo ol la polico, ĉar ja ankaŭ la soldatoj estas nur policistoj.

Policaj traserĉoj

...kie la polico traserĉis poŝojn, eĉ la plej lerta poŝoŝtelisto ne plu trovus kupreron.

Suboficiroj


Suboficiroj, kiuj venas de supre ne uzeblas ; ili devas veni de sube, ankoraŭ hieraŭ batitaj, tiuj bone uzeblas, tiuj plej bone povas tradraŝi iun.

Ŝipo en haveno

Ŝipo en haveno ne estas ŝipo, sed kesto, kiun oni pakas, en kiun aŭ el kiu oni pakas ion.

Ŝtato kaj universo

En la epoko de la ŝtato eĉ tute aliaj aferoj eblas, kaj el la universo povas esti forviŝitaj eĉ tute aliaj aferoj ol kelkaj homoj. La plej intimaj, la plej praaj leĝoj de la naturo povas esti forviŝitaj kaj kontestitaj, se la ŝtato volas ampleksigi kaj profundigi sian internan potencon koste de la ununuro, de la unuopo, kiu estas la fundamento de la universo. La universo estas ja konstruita el individuoj, ne el gregoj. Ĝi ekzistas pere de la reciproka kontraŭa efikado de individuoj. Kaj ĝi renversiĝas, se la libera moviĝado de la unuopaj individuoj estas limigata. La individuoj estas la atomoj de la homa specio.

Ŝtatoficistoj

Ĉie oni rakontis al la kompatinda Stanislav politikajn opiniojn anstataŭ efektive helpi. Se iu oficisto ne volas helpi al iu, jen li diras, ke li tre dezirus helpi, sed ke li havas nek la povon nek la kompetentojn.

Sed, se oni parolas laŭte al oficisto aŭ mediteme rigardas lin, oni devas iri en prizonon pro ofendo al ŝtata oficisto kaj pro rezisto kontraŭ la ŝtata regopovo. En tiu kazo li estas subite mem la ŝtato, provizita per ĉiuj kompetentoj kaj ĉiuj povoj. Lia frato diras la verdikton, kaj lia alia frato metas vin en la ĉelon aŭ batas vin per la bastono sur la kapon. Kiun valoron havas la ŝtato, se ĝi ne povas helpi al vi, se vi bezonas ĝin ?

Tago kaj nokto

Neniu nokto estas tiel longa, ke ĝi ne pasos finfine kaj devos cedi al la tago.

Tiranoj

Pli frue la princoj estis la tiranoj, nun la ŝtato estas la tirano. La fino de tiranoj ĉiam estas detroniĝo kaj revolucio, tute egale, kiu estas la tirano. La libero de la homo estas tro praorigine ligita kun ties tuta ekzistado kaj volado, por ke la homo dum longa tempo povus elteni iun tiranecon, eĉ se la tiraneco aperus en la velure mola mensogomantelo de la kundecida rajto.

Unua ŝtupo al estimata civitano

Ekzistas ja tuta vico de landoj, kie senhejmeco kaj senrimedeco estas krimo ; tio estas hazarde la samaj, en kiuj energia rabo, se ili nur ne kaptas vin, ne estas krimo, sed la unua paŝo al estimata civitano.

Valoro de mono

Kiel oni lernu scii la valoron de aĵo, se aliaj ĉiufoje tuj denove forprenas ĝin ? Sed oni predikas, ke nur tiu, kiu havas nenion, scias, kion cendo valoras. Pro tio la klasaj kontraŭdiroj.

Vortojn oni povas knedi

Vortojn oni povas knedi, tial oni skribas leĝojn en la formo de vortoj. La malsatulon minacas la mortopuno, se tiu knedas ilin ; se estas mildigaj cirkonstancoj, oni antaŭvidas la prizonon, por povi praktiki indulgon kaj por pruvi la humanecon de la leĝoj.


PS :

B.Traven : La Mortula Ŝipo (romantraduko, PDF)