Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce "La Paloma", kantas Hans Albers + kantotraduko + artikolo pri la kanto + kolekto laŭ Trikont
puce Bela, ĝis ! (Bella Ciao)
puce Lennon : Imagu (kantotraduko)

"La Paloma", kantas Hans Albers + kantotraduko + artikolo pri la kanto + kolekto laŭ Trikont







Helmut Käutner
La Paloma



1. Jen vento el sud’,
la maro jam vokas min.
Infan’, ne malĝoju
pri la disiĝ’ ĉe l’ fin’ !

La kor’ sur la ŝip’,
ekiros nun la vetur’.
Dolor’ pasos for,
ĝis nia revid-plezur’ !

Min la sopir’
forportas al foraj celoj.
Sub mi la mar’
kaj super mi nokt’ kaj steloj.

Antaŭ mi mond’,
min pelas la vent’ de l’ vivo.
Ne ploru in’,
ĉar vanas la trosentivo !


Ek maristoj, ahoj !
Iam venos la fino.

Nur memoroj pri horoj de l’ amo
restas surtere nin.
Mar’ vi estas la voj’.
Kaj nur vi nov-edzino !

Se ekkantas la ŝtormvent’
libero
mansvingas ĝoje min.

2. Bluegas la mar’,
mirigas la vasta mond’.
De l’ mast’ en gvatnesto
foras la horizont’.

Antaŭen la vid’ !
Ne reen, marist’, post vi.
Kab’ Horna en le’,
nun helpas nur fid’ pri Di’.

Gardu marist’ vin,
se vin salutas ludo
pace ennokte,
se lumas la kruc’ de l’ sudo.

Akras la rif’,
rapide la ŝip’ pereas.
Iam la vivo
ĉiun el ni forneas.

Ek maristoj, ahoj !
Iam venos la fino.
Jen nin kaptos la mar’
kaj la mar’ ĝi
jam ne redonos nin.

Mar’ vi estas la voj’
kaj nur vi nov-edzino !
Se ekkantas la ŝtormvent’
libero mansvingas ĝoje min.
 

Ek maristoj kun ĝoj’.
La Paloma ahoj !

tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarkoj


Tiun origine germanan tekston de Helmut Käutner kantis la aktoro Hans Albersen la filmo : ’La granda libero Nr. 7’

Glosoj


leo = flanko de la ŝipo, kiu estas ŝirmata de l’ vento
Kab’ Horna = la plej suda kabo de Sudameriko
La Kruco de l’ sudo = stelaro





Helmut Käutner
La Paloma


1. Ein Wind weht von Süd
und zieht mich hinaus auf See.
Mein Kind, sei nicht traurig,
tut auch der Abschied weh !

Mein Herz geht an Bord,
und fort muss die Reise geh’n.
Dein Schmerz wird vergeh’n,
und schön wird das Wiedersehn !

Mich trägt die Sehnsucht
fort in die weite Ferne,
unter mir Meer und über mir
Nacht und Sterne.

Vor mir die Welt,
so treibt mich der Wind des Lebens.
Wein’ nicht mein Kind,
die Tränen, die sind vergebens !

Auf Matrosen Ohé !
Einmal muss es vorbei sein.
Nur Erinn’rung an Stunden der Liebe
bleibt noch an Land zurück.

Seemanns Braut ist die See,
und nur ihr kann er treu sein !
Wenn der Sturmwind sein Lied singt,
dann winkt mir der großen Freiheit Glück !

2. Wie blau ist das Meer,
wie weit kann der Himmel sein ?
Ich schau’ hoch im Mastkorb
weit in die Welt hinein.

Nach vorn geht mein Blick,
zurück darf kein Seemann schau’n.
Kap Horn liegt in Lee
jetzt heißt es auf Gott vertrau’n.

Seemann, gib acht, im Strahl, da
als Gruß des Friedens
hell in die Nacht das leuchtende
Kreuz des Südens.

Schroff ist das Riff
und schnell geht ein Schiff zugrunde.
Früh oder spät schlägt jedem
von uns die Stunde !

Auf Matrosen, Ohé !

Einmal muss es vorbei sein,
 einmal holt uns die See
und das Meer gibt
keinen von uns zurück !

Seemanns Braut ist die See,
und nur ihr kann er treu sein !

Wenn der Sturmwind sein
Lied singt, dann winkt mir
der großen Freiheit Glück !

Auf Matrosen zur See
La Paloma ade.




La kanto "La Paloma"


(laŭ teksto de la kompaktdisko La Paloma I de Trikont)

Neniu kanto aŭ muzikaĵo de la mondo estis tiom ofte kantata, ludata, interpretata, aranĝata, multobligata kaj fiksata sur diversaj sonddokumentoj kiel „La Paloma“. En la okcidenta kulturregionoj apenaŭ iu devus esti, kiu ne scias tiun kanton. Eĉ en Japanio aŭ Barato oni scias ĝin. Tamen la historio de la kanto mem estas ĝenerale ne tre konata.

Ĝi trovis sian lokon kiel popolkanto, kiel tia ĝi restis senspektakle prezenta de pli ol 100 jaroj. Pro nenombreble multaj versioj de malkare produktita dancmuziko ĝi eble perdis iom da kredito kaj krome ĝi ĉiam denove estis misuzata kiel sentimentalaĵo de la tielnomata romantiko de maristoj.

Interpretoj de ĉiuj eblaj ĝenroj ĉiam denove revivigis la kanton „La Paloma“ . Ĝi estas kaj restas la plej uzata kanto de operkantistoj por imponi la publikon, oni ludis ĝin kiel tangon, valson aŭ marŝon, ĝi aperis en ĵazo, tvisto, rokmuziko, eĉ kiel Regeo- aŭ kantrimuziko, ĝi estis plurfoje sukcesa kiel ŝlagro kaj kiel filmuziko restas ŝatata ĝis nun.

La komponiston oni konas, kvankam multaj pensas, ke ĝi estas popolkanto el Kubo aŭ Meksiko aŭ simple nur nekonata popolkanto. Lia nomo : Sebastian de Iradier y Salaverri, li naskiĝis en 1809 en Lanciegio en la provinco Alava en Hispanio, li do estas vasko. Kiel muzikisto li havis certan famon. Li fariĝis eĉ muzikinstruisto de Eugenie, la pli posta edzino de Napoleono III. Tamen li havis koleran sanĝon kaj emis al kontroversoj, ja eĉ aventurema li estis laŭ hispana muzikleksikono. En 1861 li iris al Kubo, kie ekestis la kanto, kiu zorgis por tio, ke li ne estas tute forgesita. Li mortis en 865 reveninta al Hispanio, do ne plu povis travivi la flugon de lia belega kanto „La Paloma“ ĉirkaŭ la mondon. (HGK) 



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio