Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 2an de majo 2024 . Ĝis nun estas 2915 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce "La Paloma", kantas Hans Albers + kantotraduko + artikolo pri la kanto + kolekto laŭ Trikont
puce Bela, ĝis ! (Bella Ciao)
puce Lennon : Imagu (kantotraduko)

Bela, ĝis ! (Bella Ciao)

kantotraduko



Bela, ĝis !

(itala partizankanto : Bella Ciao)


Je mateno mi vekiĝis,
ho bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Je mateno mi vekiĝis,
staris jen la malamik’.


Ho, partizanoj, min forportu,
ho bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Ho, partizanoj, min forportu,
mi proksimas jam je Mort’.


Kaj se mi mortos, ho, partizanoj,
ho bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
kaj, se mi mortos, ho partizanoj,
metu en la teron min.


Metu en tombon min montare,

ho bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Metu en tombon min montare,
ombren apud bela flor’.


Kaj la homoj dum preteriro,
ho bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Kaj la homoj dum preteriro,
ĝojos pri la bela flor’.


Jen la floro de partizano,
ho bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Jen la floro de partizano,
kiu mortis por liber’.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Rimarko : La kanton verkis italaj rizkamparaninoj, ĝi famiĝis tutmonde en la partizana milito kontraŭ la faŝistoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio