sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)


JPEG - 13.1 kb
Portreto_fare de_Serge Sire


Georgo Lagranĝ’ naskiĝis en la norda ĉirkaŭurbo de Parizo, la 31an de aŭgusto 1928. Post sukcesaj elementaj studoj li eklernis la metion de lignaĵisto, sed estis trafita de okulmalsano, kiu tute perdigis al li la vidkapablon por unu okulo kaj la duonon de la vidkapablo por la alia. Pro la risko fariĝi tute blinda li devis elekti alian metion, kiun li povos fari eĉ sen la okuloj. Li hezitis inter du eblecoj : masaĝisto kaj pianagordisto, kaj sufiĉe rapide elektis : « Mi iom vizitis masaĝistojn por vidi kiel ili laboras, sed tio ne allogis min. Multaj homoj fantazias pri tiu metio, kredante, ke oni karesas belajn virinajn korpojn dum la tuta tago, sed fakte la averaĝa aĝo kaj stato de la klientinoj estas iom seniluziiga . Krome la piano-riparado postulas laboradon pri ligno, kaj tio ebligis al mi konservi ligon kun mia antaŭa metio. »


Esperanton li malkovris en la progresemaj gazetoj, kiujn legis lia patro. Li lernis ĝin sola per la Racia Kurso (franclingve Cours Rationnel) de 1922 (kun la « modernaj » aŭtomobiloj, kiuj jam aspektis iom kadukaj en 1947). La unuajn esperantistojn li renkontis en la sidejo de SAT. Surprizis lin la konstato, ke ili tute ne prononcas la vortojn laŭ la indikoj de la libro. « En tiu epoko la homoj malpli facile vojaĝis ol nun. Sekve la pariza prononcmaniero multe kripligis la lingvon, kiun ili parolis. Feliĉe la problemo solviĝis kun iom da tempo. La maljunaj fuŝuloj estis anstataŭitaj de pli lerta generacio… Cetere ili jam parolis multe pli bone ol la francaj esperantistoj de 1900 ».


Paralele al sia profesia kariero, Georgo multe aktivis por esperanto sur diversaj kampoj. Li regule kontribuis al La Tri Koboldoj, pariza kabaredo gvidita de Rajmundo Ŝvarc, kaj eĉ trovis tempon (kiu ŝajne ĉiam mankas al multaj nunaj ne emeritaj kamaradoj) por esperantigi poemojn kaj klasikajn teatraĵojn, malgraŭ la multaj horoj, kiujn li pasigis en la pariza metroo, irante de la hejmo de unu kliento al tiu de alia. Dum tiuj subteraj vojaĝoj, li interalie tradukis la tragedion Andromaka. « Tiam ne estis lumo inter la metrostacioj, sed tio ne ĝenis min. Dum la halto mi legis du versojn, kaj poste cerbumis pri la rimo kaj la traduko en la mallumo. »


En 1963 li iĝis ĉefredaktoro de la SAT-amikara gazeto « ĉar [la komitatanoj] flatis min. Tio estas malnova ruzo, kiu jam kostis unu fromaĝon al la korvo, sed ĝi ĉiam sukcesas senmanke ». En liaj tiamaj ĉefartikoloj svarmas la pikaj spritaĵoj, kiuj egale riĉigas liajn beletrajn verkojn kaj asociajn raportojn. « Jen pipfumanto ; se la tempon, kiun li bezonas por la pipon flegi, sengudrigi, malŝtopi, skrapi kaj grati li uzus por lerni Esperanton, li jam estus atingita la Kapablecon […] tial [mi] neniam fumas pipon, sed nur cigardeojn jamfaritajn kaj tiel perdas tempon nur por ekbruligi ilin kaj platestingi ties pinton. (Pri la cindroj ĝenerale mi ne zorgas : ili falas iom ĉien kaj ilin balaas la edzino, kiam la tavolo atingis balaindan dikecon). Mi eĉ planis momenton, por trovi tempon por la bulteno, uzi maĉtabakon anstataŭ cigaredojn, sed mi ŝategas pace vivi hejme kaj evidente mia edzino ankoraŭ pli ŝatas tabakfumon en la aero ol tabaksukon sur la planko. Tial mi rezignis. »


Fine de la 70aj jaroj li ekaktivis kadre de Teatro ESperanto de PArizo (TESPA), kiu ebligis la surscenigon de pluraj el liaj tradukoj, kaj en la kabaredo La Ruza Kruĉo, kie li tradukis kanzonojn, kiujn kantis Ĵak Lepŭil’, la gvidanto de la kabaredo.


En 1982 li renkontiĝis kun Yvonne Martinot kaj Suzanne Bourot, dum staĝo en Ĉaŭdefono. Sub la impulso de Yvonne Martinot, kaj kun la helpo de kelkaj sindonemuloj, ili fondis la internacian kulturcentron Kvinpetalo, kiu de tiam proponas tre altnivelajn lingvajn kaj kulturajn staĝojn. En tiu kadro kaj kiel respondeculo pri la ekzamenoj de FEI (Franca Esperanto Instituto) li senlace batalis kontraŭ la « eternaj komencantoj », kaj klopodis por plialtigi la ĝeneralan lingvan nivelon. Ŝajne lia foje grumbla postulemo fortimigis kelkajn virinojn, sed multaj el tiuj, kiujn li turmentis dum staĝoj aŭ ekzamenoj, tute kontentis pri la atingitaj rezultoj.


Dum la postaj jaroj li verkis krimromanojn sub la plumnomo Serĝo Elgo. Tiuj libroj meritus tutan artikolon. Ĉi tie mi nur menciu, ke kelkaj recenzistoj foje grumblis kontraŭ la « predikoj », kiuj « trudas » la « socian tendencon » kaj « vivkonceptojn » de la aŭtoro. El vidpunkto de SAT-ano tiuj « predikoj » estas nek ĝenaj, nek maloportunaj, sed fakte tre pravaj kaj meditendaj. Ili pruvas, ke beletro foje estas pli efika enkondukilo al profunda pripensado ol teoria politika traktato.


Li tre aktive partoprenis en la preparado de la Nova PIV, kien li enkondukis multajn teĥnikajn terminojn, kaj tre fieris pro la finfina eniro de vortoj, kiujn li jam proponis al Varingjeno en 1970. « Mi proponis al li la vorton patno, tre oportuna vorto por domkonstruado. Li diris : jes, tre bone, sed ne enkondukis ĝin. Li preferis uzi la spacon por mezepokaj beletraj terminoj.  »


Li ankaŭ estis membro de la Akademio de Esperanto, kaj eĉ dum momento estro de ĝia gramatika sekcio. Li intencis demisii post sia 75-jariĝo ĉar « post tiu aĝo, oni kadukiĝas kaj riskas diri stultaĵojn, kio estas aparte ĝena por akademiano ». Bedaŭrinde lia malsaniĝo ne lasis al li la eblecon plenumi tiun decidon.


Li mortis la 30an de aprilo 2004.


Konklude mi nur povas denove instigi vin al frandado de liaj diversaj verkoj kaj al plua laborado por la plialtigo de la ĝenerala lingva kaj kultura nivelo de la esperantistaro. Jen certe la plej taŭga maniero omaĝi al li.



el La SAGO, majo 2004


Noto : Pli detalajn informojn pri GL vi trovos ĉi tie

Sama rubriko :


puce Georgo Lagrange : « la chienlit » (pri la degolismo kaj la laboristaro)

puce Georgo Lagrange : Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987)

puce Georgo Lagrange : Moralo kaj progreso (artikolo)

puce Georgo Lagrange : Evoluismo kaj kristanismo

puce G. Lagrange : Letero al kristana kamarado

puce Georgo Lagrange : La Vivo (artikolo)

puce Vinko Markov : Filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo Lagranĝ’ en lia verkaro

puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)




Supren