Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Georgo Lagrange : La Vivo (artikolo)
puce Lagrange : « la chienlit » (pri la degolismo kaj la laboristaro)
puce Lagrange : Evoluismo kaj kristanismo
puce Lagrange : Festparolado por la Floraj Ludoj (Barcelono, 1987)
puce Lagrange : Letero al kristana kamarado
puce Lagrange : Moralo kaj progreso (artikolo)
puce Vinko Markov : Filozofi-politikaj vivkonceptoj de Georgo Lagranĝ’ en lia verkaro
puce Vinko Markov : Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)

Lagrange : Letero al kristana kamarado


Kara amiko,


Vi eble diros al mi, ke mi malagnoskas kristanismon, ĉar mi naskiĝis en familio, en kiu la religio perdiĝis de jam pluraj generacioj. Multaj homoj estas tiel ateistoj pro la sama kaŭzo, kiel aliaj estas katolikoj aŭ io ajn : pro hazardo aŭ cirkonstancoj, unu­vorte : pro kutimo. Tio ekzemple estis vera por mia avino.


Vi diros, ke se mi naskiĝus en kristana medio, kaj ĉar mi estas iom sentema kaj havas iom metafizikan kapon, mi eble trovus tiom da argumentoj por la kristanismo, kiom mi trovas hodiaŭ kontraŭ. Eble. Sed tio tute ne estas certa.


Ĉar mi ankaŭ estas treege dubema kaj raciema. Kaj male, mi opinias, ke se mi estus kristane edukita, mi estus perdinta la fidon.


Ĉi tie mi provos klarigi al vi kial.

* * *


Mi ne uzos la kutimajn argumentojn de la antiklerikaluloj, ĉar ili plej ofte ne estas tre spritaj. Sed mi provos fosi pli profunden. Unue mi parolos pri :


Identeco - Vero kaj Justo.


Religio, estante la Vorto de Dio, povas esti nur la pura Vero, tuteca kaj nediskutebla.


Sed ekzistas pluraj religioj, kaj eĉ se ili akordiĝas pri iuj punktoj, ili funde malsimilas pri multaj aliaj.


Nu, kiam mi metas ortilon sur lignopecon kaj konstatas, ke la anguloj ne kongruas, nepre unu angulo ne estas orta. Ĉu la ortilo ? Ĉu la lignopeco ? Mi ne scias, eble ambaŭ.


Same, ĉar la religioj ne tute akordiĝas, nepre, ĉiuj krom unu - kaj eble ĉiuj - eraras. Kiel pruvi, ke la kristanismo estas la vera ? Unua dubo. Sed mi supozu, ke la kristanismo estas la vera religio.


Se la religio estas la Vorto de Dio, kiu estas pura saĝo kaj scienco, ĝi devas kongrui kun la science akiritaj homaj konoj, kaj eĉ prilumi kaj pliklarigi ilin.


Nu, je la unua paĝo de la Genezo mi legas, ke Dio la mondon faris en ses tagoj, kaj... ripozis la sepan. Krom tio ke la supozo, ke Dio laciĝas kiel simpla homo, estas iom naiva, tiu mondo-kreo rekte kontraŭas, kion la scienco pacience malkovris de kvar jarcentoj, kun multaj konkretaj pruvoj. Do, troviĝas eraro je la unua paĝo.


Se oni montras al mi geometrian figuron, asertante, ke ĝi estas cirklo, kaj ke mi unuavide vidas angulon, mi estas certa, ke ĝi ne estas cirklo.


Se oni asertas al mi, ke la Biblio entenas la Veron, kaj mi tuj vidas eraron, kiel mi kredu pri la cetero ? Se la dubo enŝoviĝis en la kredon, kie ĝi haltu ? Kaj se mi ekdubas, tuj venas lavango da demandoj.


Se Dio estas senfine justa kaj bona, kial regas malbono kaj maljusto sur la tero ? Origina peko ? Perdita paradizo restarigota en la tempofino ?


Sed kiel kredi pri tiaj nepruveblaj aferoj, se mi jam trovis erarojn en la kontroleblaj ?


Nun mi supozu, ke mi preterpasis tiujn tro logikajn rezonojn, kaj mi iom metafiziku : Dio estas la Justo ; aŭ Li ne estas.


La agoj de la homo estos pagataj per eterno de beato aŭ de damno. Nu, la homo estas estulo limigita laŭ tempo, spaco, forto kaj povo. Kiel liaj agoj nepre limigitaj, tiel en bono, kiel en malbono, estu pagotaj per eterno de io ajn ? - sen eĉ ebleco provi duan fojon. Kiel unu sola homa vivo - nur punkto relative al eterneco - povas gajni aŭ perdi la tuton ? Ĉu tio estas justeco ?


Kaj kio pri tiuj milionoj da homoj, kiuj neniam aŭdis pri kristanismo, ĉar ili vivis tro frue aŭ ekster la influsfero de tiu religio ? Ĉu damnotaj ili estu ? Ĉu tio estas justa ?


Kaj nun eĉ pri tiuj, kiuj konas kristanismon. Hitleron, Stalinon, Musolinion kaj Frankon oni loku en la inferon, konsentite, ĉar ili havas tro da sango sur la manoj. Zamenhofon, D-ron Ŝvejcer kaj kelkajn aliajn sanktulojn en la paradizon, ĉar ili faris multe da bono kaj malmulte da malbono. Certe, sed pri la aliaj ? Pri tiuj milionoj da homoj, kiuj estas formale kristanoj kaj kondutadas nek tre bone, nek tre malbone, zorgante pri la propra stomako kaj pri propraj plezuretoj, ne tro malutilante al siaj homfratoj, sed ankaŭ ne zorgante pri iliaj suferoj ? Ĉu ili estu eterne beataj ? Aŭ eterne damnotaj ? Iliaj vivetaĉoj meritas nek unu nek la alian. Kiel diris iom malice Anatolo France :


« Kaj ankaŭ mia pordistino volas esti senmorta !... »


La purgatorio ? Sed jam ne ĉiuj kristanoj akordiĝas pri ĝia ekzisto. Nur en la skandinava duonpaganismo oni trovas ideon pri « remuldado » de la misvivinta individuo (Peer Gynt).


Kaj nun, se oni rigardas la demandon pli praktike, oni devas konfesi, ke la sinteno de la Eklezio ne ĉiam estis modela. Mi citu nur du ekzemplojn : preskaŭ ĉie kaj ĉiam, kiam okazis milito inter kristanoj (kaj tio ja ofte okazis !) la pastroj ambaŭflanke benis la batalontojn, dirante « Dio kun ni » ; preskaŭ ĉie kaj ĉiam kiam okazis socia konflikto inter mastroj kaj subprematoj, Eklezio staris ĉe la flanko de la potenco. Vi diros al mi, ke tio ne estas la vera bildo de la kristanismo, sed nur ĝia karikaturo. Eble, sed konfesu ke estas domaĝe, ke tiuj, kiuj oficiale reprezentas ĝin, pekas kontraŭ ĝiaj plej elementaj virtoj : amo kaj kompato al malfeliĉuloj.


Sed mi haltu pri tiu temo, ĉar mi diris, ke mi ne volas uzi la armilojn de la antiklerikalismo. Prefere mi parolu pri :
Raciisma mondkoncepto kaj historia evoluo.


Jen la Genezo, kiel povus ĝin rakonti raciisto :


Unue estis la materio, aŭ la energio, kio estas du aspektoj de la sama afero. Ĝi konstante evoluas, laŭ eble ciklaj metamorfozoj. Kaj okazis ke peceto de materio, rondiranta ĉirkaŭ unu stelo inter multaj kaj nomata Suno, solidiĝis kaj kristaliĝis, kaj malvarmiĝis ĝis temperaturo, kiu kun aliaj ne ĉiuj konataj cirkonstancoj ebligis la komencon de senforma vivo.


El la materio kreskis la vivo.


Post miliardoj da jaroj tiu vivo iom post iom organiziĝadis en pli kaj pli komplikajn formojn, ĝis ĝi atingis (sur tiu peceto de materio, kiun ni nomas Tero) la Homon.
Kaj paralele kreskis la konscio. Unue ĝi estis nur tiu de la vivbezonoj, poste tiu pri la ekstera mondo kaj pri la samspecianoj. Fine la homo atingis konscion pri si mem kaj abstraktipovan inteligenton. Do :


El la vivo kreskis la konscio.


Kaj la religia sento kreskis kun la konscio. Unue ĝi estis nur timo al nekonato kaj bezono klarigi al si la mondon. Por ĉio oni trovis diojn aŭ demonojn. Sed ĉar la homa menso celas al unueco, la ideo pri dioj evoluadis al Unika Dio, estro kaj kreinto de ĉio. En okcidento la judoj unuaj atingis tiun ŝtupon.


El la konscio kreskis Dio-koncepto.


Sed ĉar la homo estas socia besto, necesis vivreguloj, kiuj unue estis nur tabuoj pli malpli diktitaj de la dioj (plej multaj el la grekaj fabeloj staras sur tiu ebeno), nur poste kreskis moralo kaj filozofio eĉ sendepende de la religio.


El la sociemo de la homo kreskis la moralo.


Kaj la judoj ankaŭ unuaj en okcidento havis senton pri dieca moralo kaj pri historia destino de la homo. El tiuj diversaj fortoj kreiĝis ilia religio, kiu formas tuton kaj klarigis samtempe la misteron de la mondo kaj la homan destinon. La grekoj, kun siaj diversaj filozofioj kaj siaj multaj malseriozaj dioj, ne havis tian koheran mondkoncepton.


Kaj la kristanismo estis plilarĝigo de tiu perspektivo al la tuta homaro kaj plialtigo de la morala konscio. Kaj ĝi ankaŭ parte asimilis la grekan filozofion, kiam ĝi penetris en la Roman Imperion.


En oriento la hinda religio kaj poste la budaismo atingis la samajn ŝtupojn kiel la judo-kristanismo, sed multe pli frue.


Tiel do staris forta homogena monumento : Dio - la mondo de Li kreita - la homo, kun sia historia destino - la Reĝoj elektitaj de Dio - la Eklezio, surtera organizo reprezentanta Dion - kaj la moralo por cementi la tuton.
Nun, kun la Renesanco kaj la invento de la presarto, oni pli multe legis, tradukis eĉ la Biblion kaj komencis kritiki la Eklezion. La Reformacio estis la unua dubo (jam estis kelkaj antaŭe, sed ili ne multe influis) la unua kritiko, la unua fendeto en la monumento. Ĝi atakis nur ĝian eksteran formon, ne la fundamenton, sed kiam oni komencas diskuti kaj dubi, kie halti ?


La maraj esploroj montris, ke la tero ne estas plata, sed ronda.


Galileo kaj Koperniko pruvis, ke la tero ne estas la centro de la universo, sed nur planedo inter aliaj. Do ekzistas eble aliaj vivuloj… Modestiga leciono por la homo, « bildo de Dio » kaj reĝo de la kreitaro. De tiam kaj nekontraŭstareble la kristana kosmogonio estis sisteme atakata. Oni dubis plu. Ĉi-foje la kono subhakis la tutan monumenton.


Descartes (Kartezio), kvankam li zorge ne atakis Dion, resendis Lin al iu malproksima komenco de kie ĉio fluis sen Li, kaj provis unua en la moderna tempo starigi racian klarigon de la mondo, ĝuste per la metodo de la sistema dubo. Li ne sukcesis, ĉar li ne disponis pri la taŭgaj iloj, sed lia peno estis la komenco de la scienca progreso, kiu paŝon post paŝo retropuŝis la religian mondkoncepton.
Oni pli kaj pli dubis kaj pli kaj pli malkovris. Oni dubis pri la dieco de la sociordo, pri tiu de la reĝo, pri tiu de la homo, kaj fine la francaj filozofoj de la 18a jarcento dubis pri la tuta kristanismo kaj eĉ pri Dio mem. La franca Revolucio tion konkretigis mortigante la reĝon, simbolon de la dieca reĝimo.


El la tuta primitiva monumento, kio restis ?



— Iom el la historia perspektivo pri homa destino,

— la moralo, pendanta en la aero.


Kaj el la kristana sento tiel senhavigita de siaj bazoj, kio restis ? Amo, vi diros. Jes, sed simpla, senhelpa amo, ne pli firma ol tiu de ateisto.


Tiel la diokoncepto naskita de la plej primitiva timosento pli kaj pli kreskis, sed samtempe malproksimiĝis de la homo por fine kvazaŭ forvaporiĝi.


Sed ĉu la moralo povas tiel pendi tute sola en la aero ?


Ĉu la filozofioj de la deknaŭa jarcento, diiginte la historian destinon de la homo, kaj forbalainte la moralon, ne estas la patrinoj de tiuj monstraj reĝimoj nuntempaj de la totalitarismo kaj de la koncentreja universo ? Jes, tre verŝajne. Sed la kulpo estas, ke oni diigis la historion kaj tiel forgesis la homon.


Cetere estas senutile plori pro la detruo de la iam tiel forta religia monumento. La iritan vojon oni ne povas retroiri.


Kaj la hodiaŭa demando - angora, mi konfesas -, estas ĉu moralo povas stari nur sur la homa racio ? Pri tio mi parolos poste.


Kontraŭrespondoj al raci-sciencismo :


Tamen al la sciencismanoj vi rebatos - kiel ĉiuj kredantoj



— ke la scienco ne klarigas ĉion. Ĝi ekzemple ne klarigas la originon de la vivo.



— Por la antikvuloj la fulmo estis la voĉo de Jupitero, la vento la blovo de Eolo, la marŝtormo kolero de Neptuno… eble la malkovro pri origino de la vivo ne estas tiel malproksima kiel oni supozas, estas jam solidaj hipotezoj pri tio. Antaŭe la naturo « havis malŝategon kontraŭ vakuo »… ĝis oni malkovris la mikrobojn kaj la ĝermojn.



— Eĉ se la Vivo estas hazardo - aŭ probableco - de la materio, tio ne klarigas kiel el unuĉeluloj ĝi kreskis ĝis konscia estulo, kiel la homo.


Tiu evoluo ĝis la homo estas nu… homa vidpunkto. Eble se heliko estus penskapabla, ĝi kredus, ke la universo estis kreita por ĝi. Se oni rigardas la evoluon de la alia ekstremaĵo, tio estas de la komenco, oni konstatas plej diversajn vojojn, laŭ « veprecaj » zigzagaj linioj, regataj de eksteraj vivkondiĉoj, de interna adaptiĝo al ili, kaj kiuj post multegaj senelirejoj, ŝajne preskaŭ pro hazardo atingis la homon. Kaj eble sur alia planedo (ekz. sur Marso), kie la kondiĉoj estas tute malsamaj, la vivo sekvis tute aliajn vojojn kaj eble atingis konscion tute alimaniere, kaj eble pli superan, aŭ nur malpli altan ŝtupon. Kiu scias ?



— Kaj la mirakloj ? kaj la profetaĵoj ? ĉu vi neas ilin ?



— Plejofte la mirakloj estas ĉarlatanaĵoj. Plejofte la profetaĵoj estas tiel nebule esprimitaj, ke oni nur post la fakto povas pruvi, ke ili ja pravis. Aŭ ili realiĝas, ĉar la homoj volas, ke ili realiĝu (reiro de la judoj al Palestinio). Kiam oni volas precizigi profetaĵon antaŭ la fakto, oni plejofte eraras. Tiel la kristanoj vivis en la unuaj jarcentoj en la daŭra atendo de mondofino kaj de Kristreveno. Denove ili kredis tion antaŭ la jaro Mil, denove ĉirkaŭ la Renesanco kaj denove nun pro la atomangoro...


Tamen ekzistas veraj mirakloj, veraj profetaĵoj. Kion respondi ?


Pri la mirakloj : ke la homa naturo estas multe pli vasta ol oni ĝenerale konjektas kaj ke la psikaj fortoj (individuaj aŭ kolektivaj) havas ankoraŭ malbone konatajn povojn.
Pri la profetaĵoj : ke ili eble pruvas metafizikon aŭ superan matematikan veron, kiu superas ordinaran homan inteligenton, kaj kiu eble estas la sama afero kiel tiu metafiziko.


Sed, ĉiel, ili ne pravigas la kristanismon, ĉar ĉie kaj ĉiam okazis mirakloj. La negraj sorĉistoj havas supernaturajn fortojn kaj hindaj joganoj estas fakuloj pri tiaj aferoj. Ankaŭ Jupitero kaj aliaj forgesitaj dioj faris miraklojn. Preskaŭ en la sama tempo kiel Jesuo Kristo vivis ankaŭ en la orienta Mediteraneo iu Apolonio de Sicilio, kiu faris tiom da mirakloj kiom Jesuo kaj eĉ... forvaporiĝis de iu templo, kie li preĝis...


Vero estas, ke Eklezio, en sia defendbatalo kontraŭscienca, kiun ĝi devas elteni de kvar jarcentoj, ne plu povante blindigi la homon, antaŭ la malkovroj de la racio, kiel ĝi unue faris, kaj de kiam ĝi rezignis pri vana akordigado de scienco kun la Revelacio, nun rifuĝas en la nigrajn angulojn kiujn la scienco ne jam povis esplori, kaj tie firme kroĉiĝas.


Sed ĉu la kosmogonio, kiun instruas al ni la scienco, se eĉ ĝi ankoraŭ havas multajn truojn, se eĉ restos ĉiam nesolvitaj problemoj, ĉu tiu mondo ne estas milfoje pli mirinde bela ol la naivaj fabeloj de la religiaj kosmogonioj ?


Tiuj kelkaj, tre malmultaj partikloj, kiuj senfine kombinitaj laŭ leĝoj konataj kaj laŭ aliaj pli similaj al hazardo, formas ĉiujn materiojn, ĉiujn vivulojn, la tutan astronomion, la tutan universon unuecan, samkiel dudek kaj kelkaj literoj diverse kombinitaj formas vortojn, frazojn, tutan lingvon, eĉ ĉiujn lingvojn, kiuj fine respegulas la homan penson unuecan... ĉu ne estas mirakle bela tuto ?


Ĉu tiu kontinua unueco de la plej elementa partiklo al la tuta kosmo ne estas la plej mirinda el ĉiuj fabeloj ? Kaj kiun ĉiu nova malkovro pli hele prilumas.


Evoluo de la individuo :


Kiam mi rapide skizas la evoluon de la konscio, de la unua ĉelo ĝis la moderna intelektulo, kaj ĝis la plej abstraktaj diokonceptoj, mi ne asertas, ke tiel evoluis la tuta homaro. Verdire la homo tre malmulte evoluis de pluraj jarmiloj, kiuj estas, en la tuta evolu-procezo, nur ero da tempo. Verŝajne tre frue ekzistis supere homec-konsciaj homoj - tiu estis Jesuo (eĉ se oni ne kredas pri dieco en li), Budho kaj tamen kelkaj aliaj. Tre frue ankaŭ ekzistis potenc-aviduloj, kiuj celis regi super siaj homfratoj (vi, kristano, nomus ilin la bonaj kaj malbonaj paŝtistoj).


Sed inter tiuj du ekstremoj la homamasoj restis superstiĉemaj, politeistaj, idoladoremaj, paganaj, eĉ se ili estas laŭdire kristanoj aŭ liberpensuloj. Ili daŭre bezonis sanktulojn aŭ grandajn ĉefojn aŭ kinostelojn por adori.


Religio longe restis timo al nekonato, ĝis ĝi poste fariĝis « timo al infero » multe pli ol amo al Dio, kiu multe superis la mezan kompren- kaj sent-kapablon.


Volter, laŭdire liberpensulo aŭ « teisto », opiniis, ke se ne ekzistus timo al la infero, liaj lakeoj lin mortigus por lin priŝteli ! Bela moralo fakte.


Kaj daŭre la primitiva besto, kies moralo, ĉiam malcerta, estas pli ofte kutimo de la civilizo ol klara responsa sento, restis en la fundo de la homa naturo kaj foje senbremse elŝprucas el li. Ni povis vidi tion en la lasta milito.


Mi jam rimarkis, ke la homoj estas kredemaj plej ofte pro du kaŭzoj :


1) pro maldiligento : estas pli facile senkritike kredi, ol ĉiam dubi kaj ĉion repridemandi.


2) pro sekur-bezono : (iom la veto de Paskal) estas preferinde kredi pri transa vivo kaj sin sekurigi pri ĝi, eĉ se estas nenio, ol ne kredi pri tiu vivo kaj havi « akcidenton » ne estante asekurita.


Kaj ili tiel plenumas la eksterajn formalaĵojn de la religio, same kiel mi pagas kotizon al mia asekur-kompanio pro mia motorciklo, en kazo de akcidento...


Kiel diris Jesuo : « vi estas nur blankŝmiritaj tomboj ».
En tio vi tute pravas, la kristanoj estas tre malmultaj.


La sola videbla evoluo de la individuo estas, ke lia
konscio pri la mondo kaj la homaro, pri la homa solidareco estas verŝajne pli granda nun ol antaŭ du mil jaroj kaj eĉ antaŭ du cent jaroj. Sed tion ni ŝuldas ne al ia ajn religio, moralo aŭ filozofio, sed al la tekniko, kiu kvazaiŭ ŝrumpigis la teron faciligante la komunikadojn.


Moralo, amo kaj socio.


Nun estas alia grava punkto konsiderenda : ke la homo ne estas pura spirito eĉ en korpo, sed socia individuo, kiu sentas la influojn ne nur de la eksteraj fizikaj kondiĉoj, sed ankaŭ kaj ĉefe de la socio, en kiu li vivas. Ŝajnas ke la religioj rigardis la homon nur kiel abstraktaĵon, ke ili volis dikti al li konduton, sed neniam zorgis pri lia medio.
Kristo estas Amo, vi diras. Konsentite. Sed kiun karakteron oni devas havi por apliki la principon de amo, de bono kontraŭ malbono, de amo al siaj homfratoj kiel al si mem kaj eĉ pli de sindono al malfeliĉuloj k.t.p. se oni tuj konstatas, ke se oni tiel kondutas oni estas ridindigita, ekspluatata de ĉiuj, sukcesas en nenio (krom esceptoj) kaj mortas mizere, dum la aliaj, kiuj havas longajn dentojn kaj fortajn ungojn, aŭ pli simple ignoras alies malfeliĉon, verŝajne eltranĉos al si bonan porcion de la komuna kuko ... kaj estos eĉ respektataj. Espero de konsolo en la transa vivo ? Kiu, ankoraŭ serioze kredas pri tio ? Kaj kial oni ĉiam devas esperi rekompencon, repagon por sia konduto ?


Ŝanĝi la homon en la nunaj cirkonstancoj estas neeble. Li estas kiel li estas, ne tre malica, sed ofte stulta, vanta kaj ĉefe tre egoista, kaj tia li estis antaŭ du mil jaroj kaj multe pli.


Sed ŝanĝi la socian medion estus multe pli facile, ĉar la tuta sociordo baziĝas sur kelkaj konvencioj kaj principoj, kiuj ofte ŝanĝiĝis tra la tempo kaj varias laŭ la lokoj, kaj pri kiuj la homoj tiel kutimas, ke ili opinias ilin fundamentaj veraĵoj kaj naturaj aferoj. Pri tiu funda influo de la medio sur la homan konduton mi citu nur ekzemplon.


Kvankam la nunaj punleĝoj estas multe malpli severaj ol tiuj de la mezepoko, estas (proporcie) malpli da ŝtelistoj kaj murdistoj nun ol tiam. Tiam oni pendumis homon pro nura ŝtelo kaj murdiston oni terure ĝismorte turmentis, kaj la turmentado estis la normala kaj oficiala esplorrimedo de la juĝaparato. Nun oni ofte eĉ murdiston ne mortpunas, la mortpuno estas forte atakata, kaj la turmentado (almenaŭ oficiale kaj en la demokrataj landoj) estas nepre malpermesita.


Ĉu do la homo pliboniĝis ? Certe ne.


Ĉu la polico estas pli efika ? Eble iom. Sed kiam ĉiuj pli malpli ŝtelis kaj murdis dum la milito, la polico estis senpova.


Simple la homoj vivas pli facile. Ili ne plu riskas morti pro malsato, ĉar la pasinta rikolto estis malbona ; ili povas atingi ion per propra laboro. Nia sociordo estas iom pli justa ol tiu de la mezepoko, kaj la tekniko kreas pli da riĉaĵoj ol la manlaboro de la mezepoko.


Se malaperus la maljusto (ne la natura, kontraŭ kio la homo povas malmulte, sed la homa, la socia), certe ankaŭ granda parto de la homa malico malaperus. Kaj ekflorus amo.
Kristo estas Amo. Jes, sed amo estas rara floro. Kiam ĝardenisto volas kulturi novan raran floron, li unue preparas por ĝi taŭgan terenon kaj ne semas ĝin inter ŝtonojn aŭ en marĉon. Tion faras la diversaj moraloj, kiuj volas krei novan puran justan homon, ne zorgante pri la medio, en kiu li devas kreski kaj vivi.


La veraj kristanoj estas tre malmultaj. Certe. Sed tio pruvas ke la kristanismo tute ne ŝanĝis la homon, nek la homaron, do, ke ĝi fiaskis, kiel fiaskis ĉiuj moraloj, kiuj konsideris la homon kiel prilaborotan materion, kaj ne la medion.


Ja la homo kiel ĉiu besto emas vivi plu, kaj en nia scio la ĉefa virto por vivi plu, ne estas amo, sed forto, luktemo, komandemo, aplombo, ruzo, mensogemo, blufemo, elturniĝemo, kaj aliaj etecaj malvirtoj, kiuj neniel rilatas al amo. Amo en tiuj kondiĉoj estas kompatinda floreto meze de sabloŝtormo. Vi unue humanigu la dezerton, kaj nur tiam meze de verdfreŝa herbejo kreskos la floro Amo. Antaŭ ol amo, pli urĝas harmonio, kiu estas forigo de maljusto kaj ekonomia organizo.


Ĉar tiel la kristanismo, predikante amon kaj neperfortecon, fakte predikis rezignacion al subprematoj kaj dum jarcentoj ludis la rolon de cemento, kiu solidigis la sociordon kaj subtenis ties maljuston. Ankaŭ tiel ĝi efikas en Hispanio nun.


Dubo, kredo kaj moralo :


« Timo estas komenco de saĝo » diras malnova moralo. Prefere mi diru : « Dubo estas la komenco de saĝo ». Ĝi estas la fonto de ĉiu scio kaj de homa libereco kaj digno.
Descartes aplikis ĝin al scienco kaj tiel masonis la fundamenton de la moderna scienco. Kial ne apliki ĝin plu por trovi la fundon de la homa naturo kaj kompreni la harmonion de la kosmo kaj de la homo elmerĝanta el ĝi ?
Demandado kaj al ĉiu respondo la kontrolo de la dubo, jen la du piedoj, per kiuj vere progresas la homo. Dume la kredo kulpas ĉiujn fanatikismojn kaj konsekvence la monstrajn reĝimojn de nia epoko.


La homa konscio estas unue demandado. Sed la scio, frukto de praktika sperto, estas la dubo.


La infano, kiam ĝi eliris el la « manĝu-dormu-feku bone », tuj post kiam ĝi diris « ne » por pruvi sian propran ekziston, diras « kial » antaŭ ĉiuj aĵoj kaj uloj de sia mondeto. Kaj per tio ĝi montras sin homido. Tio estas la unua ŝtupo. Ankaŭ la primitivuloj antaŭ ĉiuj misteroj de la naturo diris « kial » kaj trovis respondojn, ĉar ili nepre bezonis klarigojn. Nur nun la scienco trovas la raciajn respondojn al tiuj demandoj, ĉar intertempe oni lernis, kaj oni lernis, ĉar oni malpli kredis.


Ja la konstanta dubo ne estas komforta pozicio. Foje, kiam mi estis pli juna, mi enviis pastrojn, tial ke ili kredas pri io kaj povas apogi sian penson kaj rezonon sur io firma, dum la dubo estas konstanta streĉo kaj starado en la relativo.


Ĉefe la juneco bezonas absoluton. Sed tiu sopiro al absoluto estas tre danĝera, ĉar ĝi povas fariĝi blinda entuziasmo - kiun cetere senhonte ekspluatas ĉiuj totalitarismoj - kaj konduki al fanatikismo (la Hitler-junularo).


Per la dubo oni povas atingi altan moralon, ĉar ĝi kondukas al profunda konscio pri aparteno al kosmo, al solidaro kun ĉio, kio vivas, kaj ĉefe kun la homfratoj.
Kaj tiu moralo, anstataŭ esti blinda obeo al nekomprenebla Kreinto, aŭ pli malpli timo al eterna puno, iĝas klara konscia partopreno en kosma harmonio.


Kaj tiam per la okuloj de racia dubo, la klarigo « Dio » estas solvo de maldiligento, kiu maldevigas la menson al plua serĉo.


Kaj tiam, eĉ se la religia monumento, sur kiu staris la moralo, estis tute detruita de la scio, la moralo ne plu pendas en la aero, ĝi staras sur la scio mem kaj kompletigas ĝian harmonion.


Kristo estas Amo ? Sed ĝuste homec-konscia ateisto bezonas amon ankoraŭ pli ol dikredanto, ĉar li ne havas la esperon de konsolo en transa vivo kaj transa amo ; li povas ami kaj esti amata - kio estas nur du aspektoj de la sama varma sento - nur en ĉi tiu vivo...


Pri « racia » metafiziko :


Sed eble vi opinios, ke tia mondkoncepto estas terure seka, sencela, ke vi nepre bezonas transcendajn konceptojn, iun « absoluton », ĉar vi estas juna, kaj metafizikon por klarigi kaj kovri la konatan fizikon.


Konsentite. Sed almenaŭ tiu metafiziko, por esti verŝajna, ne devas oponiĝi al la konata scienco. Ĝi devas harmonii kun ĝi kaj eĉ ĝin pliklarigi. Tiam vi eble trovos kontentigan solvon kaj respondon en la hinda « jogo ». Ĉar :
Ĝi tute akceptas la racian sciencon.


Ĝi klarigas la kosmogonion laŭ verŝajna maniero, kaj eĉ havas verŝajnajn ciferojn pri historia evoluo.


Ĝi klarigas la homan destinon kaj eĉ pli mirinde la suferon kaj maljuston entenatajn en la mondo.


Ĝi ne kreas netrapaseblan limon inter homo kaj animalo.


Ĝi havas verŝajnan koncepton pri transa vivo.


Ĝi eĉ estas tute tolerema al la aliaj religiaj konceptoj.


Rapidskize jen pri kio temas : la kosmo naskiĝis el primitiva punkto, ŝvelis, grandiĝas ĝis certa punkto kaj reŝrumpas kaj refalas sur sin mem, laŭ Grandaj Jaroj (eble dek miliardoj da jaroj), kaj laŭ la « spiro » de Unika Forto. Jen Universo-formo, kiu renkontas la relativecon de Ejnŝtejn. Kaj koncepto pri eterneco, kiel sinsekvo de cikloj, kiu kontentigas okcidentan raciismon.


La vivo estas portanto de la konscio. La konscio kreskas ĝis la homo. Kaj homa konscio kreskas ĝis Perfekta Saĝo, kiu liberigas ĝin el la vivo. Ĉar la vivo, neeviteble (kaj tion ĉiu povas mem konstati) estas sufero aŭ suferigo.
Per tiu liberiĝo la Perfekta Saĝulo atingas la Grandan unikan Konscion, en kiu li perdiĝas aŭ fandiĝas. Ĝi iĝas kvazaŭ mem la perfekta konscio, en kiu ne plu estas kontraŭecoj.


Sed la konscio (animo) atingas tiun lastan ŝtupon nur post longa migrado tra la diversaj stadioj de la vivo.
Kaj la homo (kaj tie oni retrovas la metafizikan liberecon de la kristanismo, kaj la biologian fakton, ke la homo ne estas tiel antaŭdeterminita kiel besto), la homo do sukcesas atingi pluan ŝtupon de saĝo nur dank’ al konscia, vola pliperfektiĝo. Ni fakte havas animon nur en tiu grado kiel ni akiras ĝin vole.


Kaj tio en perfekta harmonio kun la fizika saĝo.
Kaj eĉ la sufero ŝajne plej maljusta estas la konsekvenco de malbona konduto en antaŭa vivo (jen « verŝajna » kaj konkreta infero).


Do en tiu metafiziko vi trovas : - Homogenecon de la materio kaj de la konscio. Koheran sistemon, en kiu la homo havas sian ĝustan lokon inter la aliaj vivantoj - kaj eĉ tiuj de aliaj mondoj, kial ne ? Vojon al absoluta supera Konscio. Ĝi eĉ estas espero-plena doktrino, ĉar oni vidas en ĝi, ke oni fatale, aŭtomate, preskaŭ mekanike atingos la superan ŝtupon, kaj ke « se mi ne bone sukcesis hodiaŭ, eble morgaŭ mi faros pli bone ». Se mi bone kondutis - tio estas home - mi estas certa, ke mi progresos (tiam ne plu estas la angora atendo de la graco). Se mi iĝis malbona, mi ne nepre retroiros unu ŝtupon, ĉar mi ankoraŭ povas fari ion bonan por reatingi mian ŝtupon.


Kaj ĝi eĉ agnoskas, ke en tiu ascendo al supera spiritualeco povas esti pluraj vojoj. Ke ankaŭ fido en Kristo estas unu el tiuj vojoj. Ĝi do estas eĉ tolerema, kio estas tre malofta en religia koncepto.


Kompreneble, por agnoski la tuton, oni devas unue agnoski la animtransmigradon (metempsikozo), kio ne estas racia koncepto. Sed ni tiel estas en metafiziko kaj ne en racia regno. Kaj tiu koncepto ne estas pli malracia ol tiuj de la kristanismo, ĝi almenaŭ estas pli justa kaj rilata al racia fiziko, eĉ pli verŝajna, ĉar ĝi memorigas pri la biologiaj cikloj : la vivanto venas el la materio, reiras en ĝin post sia morto kaj povos denove (ĥemie) reiri en alian vivanton. Krom ke metafiziko estas kiel ĉiu metafiziko nekontrolebla, ĝi malpli ĝenas la logikon de okcidentano ol la kristanismo, kiu ĉiupaŝe ŝokas ĝin kaj senĉese kolizias kun la racia scienco.


La tuto lamas nur en tio, ke ĝi, kiel la aliaj moraloj, rigardas nur la homon kaj ne zorgas pri la medio, tio estas la socio. Rimarku, ke mi ne volas diri, ke praktike la hinduismo estas supera al la kristanismo. Ĝi ne pli bone sukcesis plibonigi la homon aŭ la homaron. Tute male, ĝi fiksiĝis en hermetika ne evoluigebla kast-sistemo, kiu faros la sociordon de Hindio ankoraŭ pli maljusta ol la niaj. Eble estas pli multe da saĝuloj en Hindio ol aliloke, sed certe estas pli granda maljusto. Tie mi parolas nur teorie pri la doktrinoj kaj konceptoj.


Mi ne diras, ke tiu koncepto estas la Vero, nek eĉ, ke ĝi ne estas « mia » Vero, sed nur ke se oni nepre bezonas metafizikan klarigon de la mondo kaj transcendon, tiu koncepto estas pli verŝajna ol la kristana.


Konkludo :


Vi eble trovos min iom mallojala, ke mi superŝutas vin per amaso da argumentoj, dum vi, ne bone regante la lingvon, malfacile povos respondi.


Tio almenaŭ havos plurajn utilojn : tio devigos vin iom cerbumi, ne nur pri via religia koncepto, sed ankaŭ pli simple pri E-o. Tio pruvos al vi, ke nia lingvo ne estas - kiel oni tro ofte diras - nur « helplingvo », sed lingvo, en kiu oni povas pritrakti seriozajn kaj eĉ malfacilajn temojn.


Cetere, kion vi povos respondi, mi verŝajne jam aŭdis, kaj ĝis nun mi neniam aŭdis ion por mia dubo konvinkan.


Sed tamen provu respondi al mi. Tio estos al vi bona mensa ekzercado kaj devigos vin prilabori la lingvon.


Kaj tiel laborante en la lingvo de homa frateco, vi ankaŭ, eĉ se tre konscie, laboros por la homana idealismo - aŭ pasio - de via Kristo.


G. LAGRANGE


el Sennacieca Revuo, 1961

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio