sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Eŭgeno MIĤALSKI : La Espero (rimpoemo)


JPEG - 13.8 kb


Verko de Zamenhof : Komentoj


Min pardonu, kara Zamenhofo,
Pri koment’ al « Venis nova sento ».
Estis vi naiva filozofo
Kaj nevola kapital-agento.


Akcentante pri malam’ nacia,
Pri ŝovino de popolamasoj,
Vi forgesis pri malam’ alia,
Pri malam’ pli forta – de la klasoj.


Kaj en sangaj jaroj de l’milito,
En rabi’, detruo kaj pereo,
Mortis verda esperant-spirito,
Estingiĝis torĉo de l’ideo...


Kaj eksonis nova la signalo :
« Unuiĝu de la mond’ proletoj ! »,
Kaj akriĝas ĉie la batalo,
Sur la stratoj kaj en kabinetoj.


Sed malnov’ ne cedas propravole,
Bonsidatan sian pozicion,
Kaj batalas arme kaj parole
Por kontraŭi la revolucion.


Kaj eĉ via, Zamenhof-ideo
Renaskiĝas en varia novo.
De Lanti Adamo lerta kreo -
Estas de l’sennaciismo movo.


Sed ne trompos nin barbul-profeto
Kaj Revo-Lora-fi-renegato,
De burĝaro lake-marioneto,
De etburĝoj prompta akrobato.


Esperanto estas ne la celo
Sed nur helpa batalil-faktoro
En tutmonda proletar-ribelo
Por finfine venko de l’Laboro.


Kaj ni nova jungeneracio,
Sen trompanta lingv-idealismo
Brake marŝu tra revolucio
Al fincelo nia – Komunismo.


julio 1932

PS : En tiu kazo mi vere miras, kial li verkis tiun aĉan poemon ankoraŭ en Esperanto, kial li uzis plu la lingvon, kiun iniciatis "kapital-agento". Ĉu li vere ne konsciis, ke tio estis fakte "lake-marioneta ago de li ? Hmh... (cez)

Sama rubriko :


puce Ferenc SZILÁGYI : Zamenhof (rimpoemo)

puce Zamenhof en la teknika altlernejo de Dresdeno

puce Vinko MARKOV : Iom da historio pri Zamenhof kaj Lanti

puce Eŭgeno MIĤALSKI : La Espero (rimpoemo)

puce Zamenhof : Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni...

puce Zamenhof pri esperantigo de propraj nomoj

puce Cezar : Ĉe kuracisto Zamenhof (rimpoemo)

puce Post la granda milito ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ de d-ro L.L. Zamenhof

puce Zamenhof respondas al tielnomataj amikoj

puce Zamenhof : Pseŭdoesperantistoj (artikolo)

puce La plu aktualega Zamenhof-parolado el la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo (kun ligo al meditaĵo de A. Künzli)




Supren