Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaiser : Ĉe kuracisto Zamenhof
puce Miĥalski : La Espero
puce SZILÁGYI : Zamenhof (rimpoemo)
puce Vinko MARKOV : Iom da historio pri Zamenhof kaj Lanti
puce Zamenhof en la teknika altlernejo de Dresdeno
puce Zamenhof pri esperantigo de propraj nomoj
puce Zamenhof respondas al tielnomataj amikoj
puce Zamenhof-parolado el la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo
puce Zamenhof-parolado pri la neceso de unueco
puce Zamenhof : ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ
puce Zamenhof : Pseŭdoesperantistoj

Zamenhof respondas al tielnomataj amikoj

L.L.Zamenhof en Vikipedio


Respondoj al tielnomataj amikoj


La Esperantisto Je la Zamenhofa Jubileo estas utile aperigi ĉi-loke ne vortojn de iu el niaj kolumnistoj, sed tiujn de la unua esperantista ĵurnalisto, Ludoviko Zamenhof, kiu ekde la dua numero de La Esperantisto en la rubriko Respondoj al amikoj rekte korespondis kun la legantoj de la unua esperantista gazeto. Kelkaj Zamenhofaj respondoj daŭre validas, ekzemple, la du plej unuaj respondoj el la dua numero :

Al Sinjoro I.v. en T.
Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto ! Nun kiu estas kulpa ? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en Via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas ankoraŭ malmulte konata en Via urbo !! Ne forgesu, ke en nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de multaj amikoj en multaj lokoj, tiam nia afero estus perdita.

Al Sinjoro M-n en G. Via letero estas subskribita : “Unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto” ! Mi efektive memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun demandoj pri la irado de la afero ; sed neniam ankoraŭ Vi skribis al mi kion Vi mem faris por nia afero. Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ demandi min ĉiumonate “kio estas farita”, Vi devas en la fino de ĉiu monato demandi Vin mem : “kion mi faris por nia afero en la pasinta monato ?”

Kaj du pliaj respondoj el la du sekvaj kajeroj :

Al s-ro R. en Moskovo. Sinjoro B. estante ankoraŭ en Varsovio havis ĉiam la kutimon paroladi “ni laboris”, “ni faris” k.c. Sed efektive li absolute nenion ankoraŭ faris, li ne alportis ankoraŭ eĉ unu novan amikon al nia afero, kaj eĉ sian propran “promeson” li ankoraŭ ne alsendis. Mi ripetas, ke ĉiu kiu ne faras al si en la fino de ĉiu monato la demando[n] “kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero”, tiu ne povas sin nomi amiko laboranto de nia afero, se li eĉ tute bone ellernis la lingvon.
(La Esperantisto, 1889, №3, p. 24).

Al s-ro M. en S. Petersburg.
Via energia laborado estas tre laŭdinda ; sed Via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se Vi uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ la personoj, kiujn Vi gajnis por nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se Vi povus gajni unu aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.

La Esperantisto, 1890, №4, p. 27.
Fonto : La Ondo de Esperanto, 2009, №12.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio