sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"


En ornato orname orita
ĉe altaro de l’vorto mi staras,
kiel orfo ĉe pordo fermita
de l’morto...
Kaj orgen’ al orelo ordonas
enaŭskulti por ĉiam sonkulton -
orakolon de la Oriono
radia...
Tra la orto al la oriento
kore celas dezire-ribela
oremuso de mia belsento
aspire...
Oro, ornamo, ornato
alternas en alto interna...
Mi - pastro de la nekonato -
staras ĉe ĝia altaro
lumate de l’astro eterna
arĝenta.

El "Ciklo de l’Arĝenta Astro", aperigita en "Prologo" (SAT, Eldona Fako Kooperativa, Leipzig 1929)

Sama rubriko :


puce FAJRO KURACAS

puce DANCO DE SKELETOJ

puce El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"

puce DIPLOMATOJ KUNSIDAS... LA BORSO GVIDAS

puce La Espero




Supren