Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Eŭgeno Miĥalski : Plena Poemaro
puce Miĥalski : Al troaj idealistoj
puce Miĥalski : Ajno
puce Miĥalski : Danco de skeletoj
puce Miĥalski : Diplomatoj kunsidas... La borso gvidas
puce Miĥalski : El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"
puce Miĥalski : Fajro kuracas
puce Miĥalski : La espero
puce Miĥalski : Mi stelojn jungos
puce Nikolaj Stepanov : Pri vivo ka morto de Eŭgeno Miĥalski (artikolo)
puce V.A.Kornilov, J.M.Lukaŝeviĉ : Eŭgeno Miĥalski - Novaj informoj
puce Vladimir Kornilov : Pri vivo kaj morto de Eŭĝeno Miĥalski

Nikolaj Stepanov : Pri vivo ka morto de Eŭgeno Miĥalski (artikolo)

Antaŭnelonge FEL (Flandra Esperanto-Ligo) aperigis novan libron : Eŭgeno MIĤALSKI "PLENA POEMARO 1917 - 1937"

- Redaktis William AULD, Kun enkonduko de Krys UNGAR - Antwerpen : Flandra Esperanto-Ligo, 1994, 176 p.
[Serio "STAFETO", n-ro 18]

Sur la lasta kovrilo oni metis mallongan prinoton pri la libro :

"Eŭgeno MIĤALSKI (21 januaro 1897 - 15 oktobro 1937) estas de multaj konsiderata kiel la plej granda poeto el la skolo de la proletaj Esperanto-verkistoj de la komenco de la 20a jarcento. El lia plumo fontis tri poemaroj : LA UNUA ONDO (1918), PROLOGO (1929) kaj FAJRO KURACAS (1932). William AULD kombinis en tiu ĉi PLENA POEMARO la tri menciitajn verkojn kaj kelkajn aliajn poemojn, kiuj ne aperis libroforme, ĉefe pro rifuzo de la tiamaj eldonintoj. Uverture al la plena poemaro vi trovos en tiu ĉi libro eseon de Krys UNGAR LA VIVO KAJ PEREO DE EŬGENO MIĤALSKI, kiu brile prilumas la tempon kaj socion en kiu la aŭtoro verkis kaj vivis..."

Mi volus iom pli detale rakonti kaj pri la libro kaj pri vivo kaj tragika sorto de la poeto. Laŭ mi, la rezulto estas bonega. Nia literatura korifeo s-ano William AULD faris grandan laboron, kolektinte, krom la tri supre menciitajn poemarojn, ankaŭ multajn aliajn poemojn, kiuj estis disŝutitaj tra multnombraj E-gazetoj kaj ĵurnaloj tiutempaj. Ankaŭ li redaktis la versojn, korektis erarojn kaj klarigis/prikomentis la lastajn, kelkajn gramatikaĵojn, eventojn, nomojn, tiutempajn realaĵojn ktp. Ankaŭ s-ino Krys UNGAR verkis interesegan kaj informriĉan eseon pri la poeto, pri la socio kaj epoko, en kiu li kreis siajn verkojn. Laŭ mi, ŝi bone montris, kiel embriiĝis, evoluis kaj maturiĝis lia talento ; kiujn etapojn ĝi trairis, kiuj personoj ludis la plej gravan rolon en la procezo. Mi nun ne rakontu plu pri la antaŭparolo - ja oni devas aparte pristudi tiun ĉi ampleksan (preskaŭ 20-paĝa) kaj multtavolan verkon. Mi nur diru ĉi tie, ke la brila eseo bonege ornamas la libron.

Certe, por rakonti pri vivo kaj poezio de l’poeto, pri liaj streboj, duboj, atingoj kaj (mal)sukcesoj, fake prianalizi liajn versojn : laŭforme kaj laŭenhave, - oni devas ne nur bone scii pri teorio de versfarado kaj pri specifikecon de kreado de poeto. Ankaŭ oni devas bone koni faktojn de lia biografio, historiajn eventojn, faktojn kaj realaĵojn de la epoko, en kiu kreis li kaj liaj amikoj, kolegoj, samideanoj. Necesas grandaj penoj, amaso da laboro, vastaj scioj kaj la rezultoj povos okazi ultvoluma verkaro.

Tamen, bedaŭrinde, ni mem treege malmulte scias eĉ pri nia propra historio, kiu ĝis nun estis grandega "blanka makulo". Kaj nur nun, kiam poiomete ekmalfermiĝas pli frue tute fermitaj/sekretaj bibliotekoj kaj arkivejoj, ni mem (eksaj sovetianoj) poiomete komencis ekkoni multajn gravajn detalojn, faktojn kaj eventojn, sen kies scioj ni ne povis (kaj ne rajtis) juĝi pri motivoj kaj faktoroj, kiuj difinis tiujn aŭ aliajn agojn, konduton kaj opiniojn, pensmanieron de diversaj personoj.

Mi havas pli modestan taskon : rakonti ion, kio ne aperis en la eseo, iom aldoni kaj eble eĉ esprimi sian vidpunkton je tiu aŭ alia fakto, evento, okazintaĵo surbaze de novaj (aŭ pli ĝuste - pli frue nekonataj por ni) informoj ktp. Tamen, traleginte ĝin kelkfoje kaj trafoliumante mian dokumentaron pri EM (kaj ne nur pri li), mi opinias, ke indus fari kelkajn korektojn, aldonojn kaj ĝeneralajn rimarkojn pri la verko.

ARDA POETO

Jes, Krys verkis bonegan antaŭparolon. Ŝi priskribis lian vivovojon, procezon de evoluo de lia poezimetio, maturiĝo kaj evoluo de lia kreado kaj liaj politikaj orientiĝoj. Tutcerte, li plaĉas al ŝi kaj pro tio ŝi verkis ŝian eseon de vidpunkto de lia adoranto. Kaj, farante ĉi tion, ŝi neeviteble iom idealigis kaj plibeligis sian heroon. Ekzemple, mi ne tute konsentas kun ŝi en kelkaj momentoj dum pritraktado de lia personeco. Bone, li estu "la plej granda poeto el la skolo de la proletaj E-verkistoj de la komenco de la 20-a jarcento". Jes, efektive, li estis mortigita de la stalina-berija-a bando de buĉistoj ktp.

Tamen, se ekskludi liajn lirikajn versojn de la unua periodo (ekzemple, tiujn, kiuj aperis en la poemaro "Kantoj de l’amo kaj sopiro" [1932]), pri kio li mem verkas, al kio li alvokas, kion li glorigas kaj proklamas ? Laŭ mi, li ja estis tia sama FANATIKULO, kiel aliaj liaj samaĝuloj tiutempe, kaj ankaŭ li alvokis al "detrui la malnovan mondon ĝisfunde" (legu la "Internacio"-n kaj liajn versojn - ekzemple, "Fajro kuracas", kiu donis nomon al tuta poemaro de la 1932 jaro ! Ĉu bone konataj motivoj ? Al kiu alvokas tiu ĉi (i.a. en persona vivo tre pacema) homo ? Ĝuste kiel en "Internacio" - unue ni detruu ĉion - ĝisfunde ! - kaj [nur] poste ni komencu konstrui la feliĉan, bonegan mondon :

F A J R O K U R A C A S

Antaŭen kaj antaŭen ! Al novaj idealoj !
Al nova viv-konstruo ! Al nova viv-rimed’ !
Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj !
Ni ne kompatu, premu la florojn sur la bed’ !

Nu, kiel ? Kaj li daŭrigas :

La mondo estas koto. Ni koton abomenas.
Ni volas ĝin forigi per nekutima fort’.
Ni, mondon amegante, ĝin tamen ĉiel penas
Fordoni al la brakoj kaj spiro de la mort’.

Kaj li romantike ekkrias :

En sang’ naskiĝos Amo. El fajr’ aperos Vero.
Kaj Belo ekradios el post densega fum’.
Post neniig’ disfloros denove tuta tero.
Post longa prema nokto ekbrilos fine Lum’.

Kaj potencega fina akordo :

Antaŭen ni, kuraĝe ! Al novaj idealoj !
Al novaj vivrimedoj ! Al nova viv-konstru’ !
Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj,
Ĉar nia savo estas en plena viv-detru’.

Certe, oni povas kompreni samtempulojn de l’revolucio - ne sciante anticipe, kio ĝi estas (eĉ ni nuntempe ne tutan bildon imagas al si), ili vidis en ĝi purigadon de aĉajoj, abomenaĵoj, malpuraĵoj de pasinto. Ankaŭ oni povas konsideri la junan aĝon de la aŭtoro : ja la versojn verkis 20-jara junulo en oktobro de 1917, kiam tuta Rusio revis pri revolucio, kiu povus ŝanĝi la miljaran stagnadon de monarkia reĝimo... Kaj li ja daŭris la temon dum tuta sia vivo !

Laŭ mi, en la enkonduko ne tre reliefe estas priskribitaj lia personeco kaj lia krea biografio. Ekzemple, kial oni ne citu artikolon pri li el "Enciklopedio de E-to" ? Jen kion estas skribita pri li en ĝi :

MIĤALSKI Eŭgeno - (pseŭdonimoj : Torentano, Revulo, Profetivski), ruso, instruisto-bibliotekisto. Nask. 21 jan. 1897 en Letiev, Ukrainio. E-isto de 1911. Nun organiza sekretario de la IAREV. En 1917 li fondis lit[eraturan] E-revuon "Libera Torento" en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tradukaĵoj. Kunlaboris al "SAT-organoj", Bulteno de SEU", "Internaciisto" kaj al "La Nova Etapo". Aperis de li poemaroj "La Unua Ondo", 1918, "Du Poemoj", 1922, "Prologo", 1929, "Fajro kuracas", 1932. Flirtvoĉa poeto. Majstro de la liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodieca ritmokonstruo. La ĉeftemo en liaj unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En "Prologo" jam troviĝas socialistaj pensoj, sed en "Fajro kuracas" li tute forĵetis sian ĝistiaman ĉeftemon kaj grandspire kantas pri mondpolitikaj aktualaĵoj laŭ ekstreme maldekstra revolucia koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo. - EMBA.

"Enciklopedio de Esperanto", HEA, Budapest, 1933/1986, 370

********

Laŭ lia iniciato, junaj geesperantistoj de Saratov komencis eldoni en 1918 ĵurnalon "Volga pioniro" kaj dumonata literatur-socian revuon "Libera Torento" (aperis nur du numeroj), kiuj unuigis ĉirkaŭ si ĉiujn revoluciajn fortojn de loka E-movado. Sur ties paĝoj estis publikigitaj la unuaj versaĵoj de EM "Jam superfluas vortoj", "Fajro kuracas", "Torento" k.a. En ili senteblas arda abomeno al sufoka malnova mondo, malamo al ĝiaj adeptoj - filistroj kaj pasia revo pri venonta feliĉa tempo.

Tiuj sociaj kaj lirikaj versoj de la poeto (kune kun poeziaĵoj de alia torentano V. POLJAKOV Valentin Ivanoviĉ POLJAKOV, nask. en 1896, u.Kamiŝin, stalingrada provinco, ruso, instruisto pri germana lingvo en mezlernejo, mortis 21.06.38 en malsanulejo de Taganka malliberejo "pro akra kolito" ; rehonorigita 31.05.1957]) konsistigis libreton "La unua ondo", aperigita en 1918 kiel Literatura aldono al la revuo "Libera Torento".

Ankaŭ en la pli "matura" aĝo (ne forgesu, ke oni mortigis lin, kiam li estis nur 40-jara !) EM "pekis" en sia kreado. Trafinte en la tre seriozan kaj danĝeran aferon kun eldono de siaj junec-tempaj lirikaj versoj (kaj kie ?! - en la blankula Pollando, por kio li, laŭ denuncoj de V.KUZMIĈ k.a., "ricevis valuton" ; krome, nome la "senpolitikaj" lirikaj (pri amo !) versoj ankaŭ konsistigis aldonan "kulpon", des pli ke la eldoninto - pola civitano N.Szapiro ne publikigis la "Antaŭparolo"-n, per kiu EM volis almenaŭ iom "senkulpiĝi". Li poste publikigis la "Antaŭparolon" en E-gazetaro, sed la ago de "perfido" jam okazis kaj respektiva denunco jam kuŝis en lia persona dosiero en respektiva organizaĵo.

Li penis almenaŭ iomete "forrampi" de la danĝera rando de l’abismo : en 1937 li sukcesis krei la poemon "Forĝejo de l’ Homoj" - pri konstruistoj de la [mond] (fi)fama Bjelomora-Baltijska kanalo, kie Stalin kaj ties kliko amase uzis manlaboron de malliberuloj (i.a. lakea/servuta kaj tute mensoga). Sed tio jam ne povis helpi al li. Ĉu li estis membro de (kom)partio ? Formale, ne. Sed li nepre membriĝus en (kom)partio, se li povus - unue, tio konformiĝis al lia tiama animstato, due, li ja estis, kvankam malgranda, tamen (laŭ difino) "laboristo de l’ ideologia fronto" - ja li estis pedagogo, por kiu partimembreco estis deviga ! Tamen EM ne povis fari tion - ja li servis kiel blankgvardiano, kaj tio tute fermis partiecon al li (el oficiala letero el donecka filio de KGB - N10/3-7789pf de la 01.04.91 pri li) :

"Responde de via skribpeto pri sorto de membro de CK SEU [ni] informas [vin], ke Miĥalskij Eŭgenij Iosifoviĉ, nask. la 21-an de januaro 1897, en u.Letiĉev de eksa Podoljska gubernio, ruso, senpartiano, klero nefinita alta, ekde 1918 ĝis 1919 estis inter simpatiantoj de VKP(b) [tiutempe estis tia kategorio, ruse : "soĉuvstvujuŝĉij VKP(b)" - kio estis tre serioza deklaro pri siaj politikaj konvinkoj ! - NSt.], en 1919 servis en Denikina armeo kiel (simpla) soldato (laŭ mobilizo kiel oficiro), loĝinta en u.Donecko kaj laborinta kiel instruisto de rusa lingvo kaj literaturo en vespera pedagogia instituto, estis arestita la 16-an de marto 1937 per Donecka filio de NKVD pro senfunda akuzo pri partopreno en, kvazaŭ, ekzistinta kontraŭsovetia trockiista organizaĵo. Laŭ verdikto de Milita kolegio de l’ Supera Juĝistaro de USSR de la 14-an de oktobro 1937 [li] estis verdiktita al V.M.U.N. [ruse : "La plej alta mezuro de krimpuno"- NSt.] - mortpafo. La verdikto estis plenumita la 15-an de oktobro 1937 en u.Kievo"... "Laŭ decido de Milita kolegio de l’ Supera Juĝistaro de USSR de la 8-an majo 1958 Miĥalskij E.I. estis rehonorigita postmorte...

Kun estimo vic-fakestro de [l’arkiveja] fako Ju.A.Meĵirickij".

BONA, TENERA HOMO

Kia li estis, kiel homo ? Rakontas lia bofratino [fratino de lia edzino] Natalia Aleksandrovna Syrneva (fraŭlina familnomo - Bojko : "Li estis bona, tenera, neniam faris iun malbonon al iu ajn. Tre ŝatis legi, sed [por tio] tute mankis tempo. Kvar geinfanoj, li laboris sola en familio. Instruis en la pedagogia kaj akceptis ekzamenojn en medicina institutoj. Pro tio [li] legis, kiam iradis al laborejo - senpere dum irado... La plej sindona al familio homo". Laŭ ŝi, jen du kauzoj, pro kiuj li estis arestita kaj akuzita : "Li estis tro rekta kaj sincera homo, li diris [ĉion], kion li opiniis, neniam timis ion. Ankoraŭ ekludis [malbonsignan] rolon lia vasta korespondado kun eksterlando, li korespondadis kun ĉiuj". ŝi substrekas romantismon de EM - de juneco ĝis morto : "Li estis certa, kaj ni ĉiuj estis certaj, ke li preparas mondan revolucion. Pro tio tiom neatendita por ni okazis lia aresto"...

Laŭ rememoroj de Grigorij Isaakoviĉ Riĥter (1903 - 1977), kandidato pri filologiaj sciencoj, docento, estro de katedro pri rusa lingvo en stalina/donecka pedagogia instituto [el letero al V.A.Kornilov de la 05.09.1972 - NSt.] :

..."Nun pri Miĥalskij. Post alveturo el Ĥarjkovo en mian naskurbon [Stalino/Donecko] mi komencis labori ĉi tie en ĵus malfermita pedagogia instituto. Ĉ tie laboris nur 7-8 instruistoj, kaj inter ili Miĥalskij, literaturisto. Samtempe li instruis en iu lernejo, en altaj klasoj. Kiom mi memoras, lia ĝenerala (spirit)horizonto egalis nivelon de bona lernejinstruisto, ne pli. Tamen li laŭlitere estis obsedita per Esperanto, vaste korespondadis en la lingvo, tradukis, ŝajne, "Eŭgeno Onegin"-on. Tutan animon li enmetis en la aferoj. En la instituto oni diris, ke li estis unu el la plej grandaj fakuloj pri Esperanto en la tuta lando. Li estis homo serioza kaj modesta. En 1937 li pereis. Jam post milito lia filino finis nian ped.instituton. Kie ŝi estas nun - mi ne scias, oni ne vidas ŝin en la urbo..."

[Temis pri la plej aĝa el liaj infanoj - filino Aleksandra (1921-1957). Du jarojn pli juna estis filo Anatolo (pereis je fronto dum 2-a mondmilito). Multe pli junaj estis Alla (dum faŝista okupacio oni perforte deportis ŝin en Germanion kaj tie ŝi absurde pereis) kaj Eŭgenij (ankaŭ estis deportita en Germanion, revenis, trafis en malbonan kompanion, estis dum du jaroj en malliberejo, edziĝis, havas infanojn, suferas pro alkoholismo, loĝas en alia urbo kaj ne havas kontaktojn kun nevoj].

AKUZOJ

Jes, unue oni akuzis lin je disdonado de "Sennaciulo" (i.a. eldonita de "trockiisto, germana kaj japana spiono" E.Lanti al aliaj homoj (laŭmaniere de Dm. Sneĵko - vidu "Sennaciulo" N3/1992 - "Li estis la unua"), sed la tempoj iĝis jam "pli sangsoifaj", inter la buĉistoj jam komencis konkurado, oni stimulis ilin malkovri diversajn komplotojn, kontraŭleĝajn uniojn ktp. Estis arestitaj odesaj, kievaj, ĥarjkovaj, kremenĉugaj kaj moskvaj amikoj, el kiuj ankaŭ oni elbatis "necesajn atestojn". La skemo estis tre simpla : tuj post la aresto oni prezentis al la arestito unu standardan akuzon : "Ni havas certajn pruvojn, ke vi estas membro / partoprenanto / gvidanto de trockiista, kontraŭsovetia, kontraŭrevolucia terorista, spiona organizaĵo konsistanta el sovetiaj esperantistoj, kaŝitaj sub masko de "SAT". Ĉu vi konfirmas tion ?"

Se la viktimo rifuzis konfirmi la "krimon", oni komencis "labori" kun li/ŝi. Helpe de torturoj oni rompis la homon, kaj li/ŝi komencis konfirmi iujn ajn atestojn. Kutime la viktimo "konfesis" pri siaj "kontraŭrevolucia agado"(disvastiĝo de trockiista literaturo, spionado, sabotado, varbado de "agentoj", teroraj aktoj ktp.), nomis siajn "kunlaborantojn" (gvidantojn, helpantojn), "ekmemoris", kiu, kiam, por kio "varbis" lin, kiujn, kiam kaj kiom da homoj "varbis" li mem ktp. Kaj finfine rakontis pri sia "kontraŭsovetia", "kontraŭrevolucia", terorista ktp. agado. La "materialaj pruvoj" kompletigis la bildon. Krome buĉistoj vaste uzis tute falsigitajn atestojn - ofte oni anticipe preparis "protokolojn" de enketado kaj poste igis la viktimojn "konfirmi" (subskribi ilin).

La samo okazis kun EM. Sur paĝoj de lia persona krimdosiero (P-411730) bone videblas kiel tio okazis. Dum unua enketado li deklaras : "Mi ne konfirmas al prezentitan akuzon. Mi ne estas membro de k/revolucia organizaĵo, mi ne plenumis iun k/revolucian agadon, mi ne havis ligon kun eksterlandaj k/revoluciaj organizaĵoj, mi ne ricevadis kaj ne disvastigis k/revolucian literaturon". La 8-an aprilo 1937 : "Neniun kontraŭrev. laboron mi plenumis". La 11.04.37 : "Mi neas tion".

Sed jam 15.04.37 : "...Tiam ĉe mi komencis aperi trockiistaj opinioj". La 18.04.37 : "Mi estis aktiva membro de k/r trockiista organizaĵo". La 25.04.37 : "Mi efektive estis gvidanto de trockiista subplanka organizaĵo inter esperantistoj en Donbaso". La 28-29.04.37 (videblas, la demamdado okazis nokte) : "... Mi scias, ke unu el kanaloj, pere de kiu nia trockiista org. kunligis kun eksterlando, estis IAREV". Certe, en la dosiero mankas atestoj pri iu fizika efiko/influo. Kaj dum la periodo enketisto prezentis neniujn novajn atestojn, li nur starigis la samajn demandojn kaj ricevis tute diversajn respondojn.

Videblas, ke tre bona "fakulo" estis kunlaboranto de la 3-a fako de NKVD UkrSSR Krugljak kaj fojfoje helpantaj al li NKVD-anoj Ĉeĉerskij, Mejeroviĉ, GOREC.

I.a. juĝesploranto laŭ akuzo de Miĥalski - KRUGLJAK Boris Jul’jeviĉ (nask. en 1905, Dnepropetrovsk), hebreo, malsupera leŭtenanto de ŝtatsekureco, estis arestita 14.05.1938 pro tio, ke li falsigis akuzojn kaj uzis kontraŭleĝajn metodojn de esploro, t.e. uzis metodojn de fizika instigo. Estis kondamnita je 5 jaroj de ITL" (koncentrejo). En 1955 oni enketis lin okaze de la proceso kontraŭ Miĥalskij. KRUGLJAK certe neis uzadon de fizikaj metodoj...

Esence oni elbatis el li jenajn konfesojn : li konfesis sin kulpa kaj rakontis, ke en kontraŭrevolician trockiistan terroristan organizaĵon li estis "varbita" en 1934 per Viktor KOLĈINSKIJ, sekretario de Tutukrainia komitato de esperantistoj (nask. en 1904, en u.Nikolaev ; arestita 21.10.36 en Ĥarjkovo ; ne konfesis sian kulpon ; estis mortpafita je la 03.09.1937), laŭ kies ordonoj li disvolvis en Donbaso trockiistan agadon inter esperantistoj. Li persone "varbis" esperantistojn JURGENSEN kaj PLATNER.

JURGENSEN Aleksandr Nikolajeviĉ, nask. en 1903, en Irkutsko, norvego, mininĝeniero ; arestita en Stalino 13.07.37, estis varbita per EM en trockiista terorista organizaĵo, ekzistinta en Ukrainio inter espistoj. Mortpafita en Stalino la 20.09.1937].

PLATNER Vilhelmo, nask. en 1911, germano, arestita 27.03.37, eksigita el USSR la 28.08.1937].

(NB : Ĉe esperantistoj estis tre simple trovi kaj la "varbantoj"-n kaj la "varbitaj"-n personojn - ja instruisto de E-to aŭtomate iĝis la unua, kaj la lernanto - la dua. Ankaŭ la enketisto povis facile varbi "kunlaborantojn" inter la "samideanaro". Komencis vera "komerco" : aŭ vi "kunlaboros" kun mi kaj mi enskribos en vian dosieron,ke vi "varbis" nur 3-5 da "agentojn". Se vi NE konsentos "kunlabori" - do mi enskribos pli grandan nombron (kutime la "mortiga limo" estis cifero 10). "Samideano-kunlaboranto" raportis al sia nova mastro pri ĉio, kion oni pridiskutis en la ĉeloj, naive supozante, ke neniu komprenas iliajn E-i nterparolojn...).

Poste komencis etapo, nomita en "sovetia jura scienco" kiel "zakreplenije poluĉennyh pokazanij" = fiksado de l’ ricevitaj atestoj, t.e. la arestitaj kaj jam ege turmentitaj homoj komencis kulpigi unu la alian. Kutime la procezo iris sufiĉe glate kaj estis preskaŭ 100%-e sukcesa. Se la viktimo elmontris reziston, li/ŝi estis "korektita" (t.e. subigita al aldonaj fizikaj kaj psikaj turmentoj kaj kutime sufiĉe rapide "sin korektis")...

Jen kiel tio aspektis sur paĝoj de l’dosiero :

Krom memkonfeso, EM, kiel membro de trockiista terorista organizaĵo, estis kulpigita per atestoj de arestitaj esp-istoj :

POTANA [Aleksandr Nikolajeviĉ, inĝeniero, nask. en 1907, en u.Makeevka ; arestita 07.02.37. Estis juĝita kaj mortpafita kune kun sia amiko kaj instruisto EM - 15.10.1937] ;

POGORELOV [Dmitrij Ignatjeviĉ, fakestro de Kieva partia eldonejo, nask. en 1883, en u.Starodubovka ; arestita 31.01.37, mortpafita 02.09.37] ;

JURGENSEN kaj KOLĈINSKIJ. La 14-an de okt. dum juĝistarkunveno de Milita Kolegio de Supera Juĝistaro EM konfesis sin kulpa kaj plene konfirmis siajn konfesojn, donitaj dum enketado.

La verdikton subskribis - prezidanto (de Militkolegio) - diviziona militjuĝisto ORLOV A.M. ; membroj : brigad-militjuĝisto S.N.ĴDAN ; militjuĝisto de 1-a rango, F.A.KLIMIN ; Sekretario - (militjuĝisto de 1-a rango) 
A.A.BATNER. Samtage kun EM (15.X.37) estis mortpafita ZONNENBERG-FEDOROVSKIJ Valter Aleksandroviĉ (Vladimir Stepanoviĉ), germano, arestita 16.X.1936. Lia intima amiko IVANOV Vsevolod Pavloviĉ (pseŭd. IVN L.) [nask. en 1990, Odeso ; serbo, sovetiano, instruisto pri historio en mezlernejo ; arestita 01.08.1937 ; mortpafita 24.11.1937. SAMTAGE, kiel membroj de la sama k/rev. faŝist-trockiista grupo de esp-istoj, krom li, estis mortpafitaj ankoraŭ 5 malnovaj samideanoj :

Georgij BOĈAROV, ruso, senlaborulo (nask.1887, Riga) ;

Veniamin VOZDVIĴENSKIJ (nask. 1879, Kazanj), pedagogo/pensiulo ;

PILĴ Evgenij (nask. 1881, Lomĵa/Pollando), ruso, pensiulo ;

SUTKOVOJ Vladimir (nask.1904, Belcy/Pollando), ruso, majstro en elektrometiejo ;

HOLJM Nikolaj (nask. 1898, Moskvo), ruso, kuracisto.

Ankaŭ estis arestita Sergeo RUBLJOV (nask.14.01.1901, Odeso), sed estis liberigita pro "manko de krimpruvoj".

Do, estis trovita "komploto" kontraŭ sovetia potenco, komunista partio, oni trovis trockiistan, kontraŭrevolucian, terorist-sabotadan, spiona(j)n oranizaĵo(j)n, kiu ne nur spionis kaj transdonis sekretojn de la Sovetia ŝtato al siaj eksterlandaj "mastroj" kaj ankaŭ uzante oficialajn kanalojn de oficiala Sovetia E-movado, sub masko de SEU k.a. Oficialaj organizaĵoj, disvastigis en USSR trockiistan, subfosan ktp. literaturon.

Ankaŭ - la kalumnion pri Sovetio en aliaj landoj. Ankaŭ IAREV estis "masko kaj laŭleĝa kanalo" por malamika/trockiista ideologio/influo, por ricevo/disvastiĝo de trock. literaturo, por sendado de kolektitaj "spionaj informoj" ktp. Plus sabotado en minejoj de Donbaso, teroro kontraŭ reprezentantoj de registaro. Ktp. Ktp. K.s.

Eble tiutempe, precipe el la foraj anguloj de la mondo, tio ŝajnis ne pli ol "ŝerco" aŭ eĉ "troigo", sed nuntempe oni jam ne povas dubi pri ĉio ĉi...

Lin juĝis Milita Kolegio de la Supera Juĝistaro USSR, kiu ne sciis indulgon. Krome, lian "kulpon" [temas pri EM !] (kompare kun aliaj) tre "plipezigis" ankaŭ kelkaj faktoroj : li estis "polo" (kio jam estis "kulpo", pro tio ke tiutempe la "pana Polando" estis unu el la plej minacaj m/amikoj de l’ soveta ŝtato ; ankaŭ oni ne povis forgesi malhonoron kaj malgloron al Ruĝa Armeo en 1920, kiam ĝi estis disbatita per pli malforta Pilsudska armeo) ; li servis en Denikina (blanka) armeo ; li estis (sub)oficiro (pro tio akuzo pri teroro) ; li kunlaboris kun burĝaj eldonejoj (denove - en pana Pollando), publikigante tie "kontraŭrevoluciajn" versojn (ĉiujn ne "revoluciajn" ideojn/versojn/publikaĵojn ktp. oni tuj konsideris kiel "kontraŭrevoluciajn") kaj ricevis por tio valuton (el denuncdeklaro de V.KUZMIĈ). Do li ne havis iun ŝancon por saviĝi kaj akceptis sian sorton/morton noble kaj digne.

Jen informo pri kelkaj personoj, kies sorto estis kunligita kun la sorto de EM :

IZGUR Ilja Jefimoviĉ 
(nask.1881, Berezino, Belorusia SSR, arestita 23.11.1936 ; mortpafita 03.09.1937).

Nikolaj BORISOV (nask.1889, u.Ĉerkassy, ruso, verkisto, arestita en Kievo 17.03.37, mortpafita 03.09.37) - laŭ denunco de V.Kuzmiĉ, li kaj EM estis ĉefaj gvidantoj de l’organizaĵo en Ukrainio.

DREZEN E.K. estis arestita 17.04.1937. Mortpafita 27.10.37.

I.a., mi tute ne konsentis kun Krys, kiam ŝi en la unua varianto de sia antaŭparolo metis iom ofendan frazon pri Efim SPIRIDOVIĈ - kvazaŭ li estis "perfidulo" - pro tio, ke li "helpis" al buĉistoj, tradukinte artikolojn el revuoj, tekstojn el leteroj de arestitaj esperantistoj, fojfoje prikomentinte ilin. Ja li NUR savis sian vivon kaj NUR tradukis kaj prikomentis la kaptitajn ĉe arestitoj E-dokumentojn (leteroj, gazet/ĵurnalmaterialoj, ktp.), t.e. faris tion, kion oni al li (kiel malliberulo) ordonis. Jes, li iusence "kunlaboris" kun la buĉistoj, sed oni ne rajtas kulpigi lin je "perfido", kontraste de V.Kuzmiĉ, S.Rublov, G.Demidjuk k.a., kiuj konscie kaj dum longa tempo "pafis je dorsojn de siaj amikoj-samideanoj" kaj pro kies denuncoj oni mortpafis multe da bonegaj kaj tute senkulpaj homoj ! Do, SPIRIDOVIĈ nur penis savi sian vivon ; ankaŭ li estis viktimo de l’ totalisma reĝimo. Kaj, feliĉe la frazo malaperis el la lasta varianto de l’ antaŭparolo.

MALLBONSIGNA PALAVRULO

Ankaŭ precipe malbonsignan rolon en sorto de EM ludis franca poeto Honore BOURGUIGNON (HB) kaj liaj longegaj leteroj al li. La leteroj estis plenplenaj je detalaj instrukcioj, insistaj demandoj, tuŝantaj jen tiklajn politikajn aferojn (arestoj kaj politikaj procesoj kontraŭ "trockiistoj, dekstruloj/maldekstruloj), jen - pri "malaperintaj" homoj, demandi pri kies sorto jam estis krimo tiutempe, jen demandas pri mono, aludas pri iu "urĝa kaj grava afero". Povrulo Kuzmiĉ, forstrekinte nomon kaj adreson de Ilja IZGUR for de paperfolio de IAREV kaj ne menciante lian nomon kaj tiu de Viktor Kolĉinskij, penis alludi/signali al HB pri ilia amara sorto.

...Ho ve ! La aŭskultanta nur sin mem palavrulo INSISTE demandas, demandas, demandadas EM-n (kaj aliajn) pri la samo. Oni ne povas sen ĝemo legi la longegajn leterojn, kiuj tuj trafis en personajn krimdosierojn de EM kaj aliaj akuzitoj kaj aŭtomate iĝis akuzmaterialoj kontraŭ la respektiva adresato (en persona krimdosiero de EM konserviĝis 4 leteroj de la periodo. Laŭ la notoj sur iliaj paĝoj oni bone vidas, ke ties tutajn alineojn NKVD-anoj tuj uzis kiel pruvo de lia/ilia krimeco...

Kiel ekzemplo vi povas vidi la unuan alineon de lia letero de la 05.01.37 :

"Mi diras tion iom insiste, ĉar de kelkaj monatoj, mi estis tre surprizita, ke KOLĈINSKIJ kaj IZGUR ne respondis miajn diversajn leterojn (de la 19.X. jam !)" - [NB ! : Ili jam delonge estis arestitaj kaj oni ĉiutage/nokte jam turmentis ilin, demandante, i.a. pri enhavo de l’ leteroj, alvenantaj el fora Francio de tiama "trockiisto" H.B. - kun insistaj demandoj/ordonoj/instrukcioj - ja Kolĉinskij estis arestita 21.10.1936 kaj Izgur - 23.10.1936 ! Kaj tiu "kunbatalanto" (kiel kantanta surda birdo) persiste demandadas : "Kio okazis en Ĥarkovo ? Mi absolute ne komprenas kaj nepre volas scii. Eble vi estis mem informita interdume pri la situacio kaj povos respondi miajn persistajn demandojn ?

Se ne, bonvolu skribi tuj al k-do Izgur aŭ al k-do Kolĉinskij por ekscii de ili la ĝustan motivon de longdaŭra silentado kontraŭ pluraj leteroj senditaj de mi. Mi ne povas kredi, ke tiuj leteroj perdiĝis survoje [bedaŭrinde, ili tute ne "perdiĝis"]. Sed pli volonte mi plurfoje ektimis, ke eble miaj amikoj Kolĉinskij kaj Izgur ofendiĝis pro iu kaŭzo ne konata aŭ ne komprenita de mi...

Mi mem skribas denove al miaj amikoj sampoŝte. Do via korespondaĵo kaj la mia kuniĝos en Harkovo, kaj tiamaniere ni havos pli da bonŝancoj ekscii pri la nuna stato de nia afero en Harkovo (NB !). Respondu pri tio plej baldaŭ ! Mi nervumas kaj senpacienciĝas pro la nericevo de novaĵoj".

Oni ne scias, kion pensis EM, ricevante tiuspecajn korespondaĵojn : ja li certe bonege sciis, "kio okazis en Ĥarkovo", kaj jam post kelkaj semajnoj estos mem arestita !

DENUNCOJ

El denuncdeklaro de V.Kuzmiĉ : "La trockiista organizaĵo de esperantistoj, aparte Nekrasov kaj Ĥoĥlov (Moskvo), kaj en Ukrainio Borisov, laŭ scio kaj konsento de Drezen (Moskvo) estis uzata por kontraŭrevoluciaj celoj. IAREV (...) kiel unu el laŭleĝaj kanaloj por interrilatoj kun eksterlanda trockiista centro kaj trockiistoj-SAT-anoj, loĝantaj eksterlande"...

Ankaŭ ..."Drezen instrukciis, kiel lig-rimedo inter eksterlandaj trockiista organizaĵo,- korespondan E-kunligon sub masko de PEK (Proleta E-koresp.).

La direktivo de Drezen en laboro de nia organizaĵo efektivigis Miĥalskij kaj Borisov - membroj de nia organizaĵo : Mi scias, ke ili estis ligitaj kun grupo de hungaraj burĝaj verkistoj, aparte - kun doktoro (eble - "direktoro" - NSt.) de "Literatura Mondo" faŝisto Kaloĉaj" ..."Literatura organizaĵo IAREV, aparte - gazeto "Proleta Literaturo", fondita per membro de nia organizaĵo Miĥalskij kaj franca trockiisto BURGINGON, kreis kondiĉojn por laŭleĝa penetro en ISSR de eksterlandaj trockiistoj, aparte BURGINJONON mem. Mi estas redakciano de la gazeto. Ankoraŭ en No.1 de "Proleta Literaturo", eldonita sub redaktado de HB kaj EM, estis aperigita tradukita de Miĥalski artikolo de trockiisto VALACIS pri literaturo de 5 naciaj respublikoj"...

Kaj en multaj aliaj lokoj de la (longa) denuncdeklaro li mencias nomon de EM en kunteksto, ke li estis aktiva membro (aŭ eĉ - gvidanto) de trockiista organizaĵo de esperantistoj, bone branĉita kaj konspirita.

La ĝenerala impreso pri la afero : el EM oni insiste penadis fari (kaj finfine - "faris") "gvidanton de donbasa trockiista organizaĵo", kien eniris arestitaj ankoraŭ aŭtune de 1936 makeeva esperantisto POTANA kaj ankoraŭ unu "ukrainano" [li estis germano laŭ dokumentoj, sed li mem konsideris sin "ukrainano"] ZONNENBERG-FEDOROVSKIJ. Unue, oni akuzis ilin je tio, ke ili legis iun numeron de "SENNACIULO", kaj poste unu el ili transdonis ĝin al EM (jen "divastiĝo de trockiista literaturo inter esp-istoj" !). Poste la rondo de akuzitoj ege vastiĝis.

Senperaj renkontiĝoj kun Viktor Kolĉinskij, Jurgensen ktp. La plej firma okazis V.Kolĉinskij. Juĝante je protokolo de senpera renkontiĝo [ruse : "oĉnaja stavka"] kun EM (14.06.37), li persiste rifuzis ĉiujn akuzojn kaj penadis savi sin kaj EM-on. (EM konfesis pri ĉiuj "krimoj" : per tio li certe esperis savi sian familion. Tamen lia edzino dum 8 jaroj estis malliberigita kiel "edzino de malamiko de la popolo"). Ĉar oni devis fari iun "instruktoro pri trockiista laboro", kiu gvidis la "agadon" de EM de eksterlande, do oni donis la rolon al franco Honore BOURGUIGNON (des pli ke la lasta donis multe da "pruvoj" pri la agado !).

Certe, gravan rolon en lia sorto ankaŭ ludis ne nur la "dokumentoj" (laŭtipe de denuncdeklaro de V.Kuzmiĉ), sed estis ankaŭ multaj aliaj, kiuj aŭ delonge kunlaboris kun sekretaj servoj, aŭ tiuj, kiuj, penante savi sin, konscie kaj aktive dronigis siajn samideanojn kaj amikojn.

***********

Mi verkis la eseon strikte surbaze de dokumentoj, kiujn mi kolektis dum longa esplorlaboro. Certe al mi helpis en la laboro multaj homoj - aparte - el urbo Donecko. Ĉi tie mi volus danki diversajn homojn : ĵurnalistino Anna RJAŜINA detale pristudis la presdosieron de EM kaj verkis bonegan artikolon pri li en loka ĵurnalo "Ĵiznj"/"Vivo") ; Vladimir Kornilov (1937-1993), docento pri rusa lingvo en Donecka pedagogia instituto, kiu nelonge antaŭ sia morto (en februaro 1993) sendis multe da informmaterialojn al mi. Ni multe kunlaboris kaj interkorespondis kun li dum periodo 1991-1993. Ankaŭ Igorj M. Lukaŝeviĉ sendis al mi multe da leteroj kaj informmaterialoj.

**********

Historio.ru — история отечественного
движения эсперантистов (Российская
империя, СССР, РФ).

Noto : Pri la rolo de Bourguignon, legu iom alian vidpunkton en la jena libroĉapitro

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio