[proponita konstanta "subtitolo" :]
Neniam forgesu, ke SAT-amikaro celas instrui esperanton (precipe al progresemuloj) kaj VARBI NOVAJN MEMBROJN AL SAT !!!
"SAT celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ?ia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ?uste kompreni kaj priju ?i ideojn, tezojn, tendencojn, kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, a ? plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ?tupo de civilizo kaj kulturo."
Regule, seriozaj raportoj de Neregistataj Organizoj skandaligas ĉiujn pro la informo, ke kvankam la homaro nun disponas pri sufiĉaj te ?nikaj rimedoj por certigi decajn vivkondiĉojn al ĉiuj homoj en la mondo, la elementaj bezonoj de multaj el ili ne estas kontentigitaj, dum kelkaj aliaj mal ?paras la riĉa ?ojn, kiujn ili akaparis grandkvante.
Tiu situacio ?uldi ?as al la fakto, ke nun regas ekonomia sistemo, en kiuj la riĉa ?oj ne estas disdonitaj la ? la bezonoj, sed la ? la absurdaj reguloj de la liberala kapitalismo.
Multaj rezignacie akceptas tiun situacion, kaj provas adapiti ?i al ?i, sed tamen ekzistas kelkaj homoj, kiuj klopodas agadi por forigo de tiu sistemo, a ? almena ? provas " mildigi " ?in.
Tamen iliaj klopodoj restas senefikaj, a ? almena ? estas multe malpli efikaj, ol ili devus esti.
Kial do ?
Unue ĉar ili ?enerale metas la naciajn interesojn super la klasaj interesoj. Jen trafa nuna ekzemplo, donita de Jakvo Ŝram dum ESF en Parizo : "Ĉe Ford Motor Company en la Belga Limburgo, devas malaperi 3000 laborlokoj. Nekontestebla terura ?o por tiuj, kiuj perdas laboron. Ford ne nuligis ĉi tiujn laborlokojn, sed translokigas ilin al Turkio, kie oni laboras por eta ono de la prezo, kiun oni devas pagi en Belgio. Tio, kion Ford faras, estas nur simpla parto de la ludo, kiun la kapitalismo jam dum jarcento ludas. Ludo, kiun ni, se falas iom da profito en nian propran po ?on, ne sufiĉe akre, a ?, imagu, tute ne kontra ?batalas. Kial Ford povas transloki ?i al Turkio ? Kial la salajroj en Turkio estas tiel multe pli malaltaj ol en Belgio ? Nu, mi havas nur unu respondon : pro manko de internacia solidareco. La sindikatoj ja bone zorgis por la laboristoj ĉe Ford en Belgio, sed neniam faris al si demandojn, kiel fartas la kolegoj en aliaj landoj, ĉu ili ricevas bonan salajron, ĉu ili havas decajn laborkondiĉojn, ĉu la laborloko estas pura kaj sekura".
Tiu situacio jam delonge da ?ras, kaj plu da ?ros dum la homoj ne parolos la saman lingvon. Tial, per konstanta praktika uzado de esperanto, SAT klopodas fortigi la sentojn de solidareco inter siaj membroj en diversaj landoj, kaj tial SAT devas peri la rilatojn inter malsamlingvaj sed samcelaj asocioj.
Due, pro manko de kunlaborado : ofte samcelaj, sed malsamtendencaj movadoj interbatalas inter si anstata ? agi kontra ? la komuna malamiko (ekzemple anar ?iistoj, kiuj forpelis socialistojn el manifestacio en Parizo, anta ? nelonge). Tio ne okazus se tiuj homoj ne lasus sin blindigi de partiaj, sindikataj a ? alispecaj dogmoj. Jen alia tereno, sur kiu agas SAT, per organizo de debatoj a ? eldono de materialo, kiu helpas al la membroj i ?i pli toleremaj kaj komprenemaj rilate al la ideoj de la aliaj.
Trie, pro forgeso de kelkaj elementaj principoj : klasbatalo jes, ned ne kiel ajn. Ofte tiuj movadoj senhonorigis sin pro la ĉeesto de kelkaj fiuloj, por kiuj la celoj pravigis la rimedojn. Pro tio, ke ili batalis por " ?usta " ka ?zo, ili rajtis trompi siajn membrojn, murdi homojn ktp… Tial SAT klopodas krei racie pensantajn spiritojn, da ?re kapablaj memkritike ju ?i siajn proprajn agojn.
Unuvorte, la ĉefa ideo en SAT estas jena : oni unue faru la revolucion en la kapoj, kaj la cetero sekvos.
Tre ambicia programo, diros iuj. Tute neebla, ridaĉos aliaj, el kiuj mi mem, anta ? sep jaroj, kiam mi unuafoje legis la Statuton de SAT. Tamen post unusemajna kongreso en tute SAT-eca etoso, mi konvinki ?is, ke tio estas ne nur ebla, sed eĉ tre agrabla kaj intelekta riĉiga tasko.
Do, provu viavice, vi certe ne beda ?ros !
Vinko Markov, el la SAGO, majo 2004
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.