Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Giŝpling : Misoj
puce Giŝpling : Kanto pri donkiĥotoj

Giŝpling : Kanto pri donkiĥotoj

rimpoemo


Mikaelo Giŝpling
Kanto pri donkiĥotoj

Don Quijote de la Mancha,
Inĝenia la hidalgo...
Sur la longa voj’ disbranĉa
Vin minacas kruc’ kaj galgo
Sed kun vervo kaj fiero
Luktas vi, rajdant’ naiva —
Dum vi vagas sur la tero
Konscienco estas viva.

Glitas ombroj sub la luna bril’
Kaj klakklakas hufoj resonante...
For de la senhonta kamaril’ !
Trotu plu, fidela Rocinante !

Jam longega estas la distanc’
Ĝis la iam forlasita hejmo...
Ĉe la mano pendas akra lanc’
Sur la kap’ radias kupra helmo.

Ne zorgante pri filistra dec’
Tra sennombraj urboj kaj anguloj
Rajdis vi, adeptoj de justec’.
Sindonemaj trampoj kaj stranguloj.

Kiel nigraj monstroj el delir’
Muelejoj staras ĉe vojrando...
Levu lancon, brava kavalir’
Kaj galopu al la aĉa bando !

La grandeco ne konfuzis vin —
Al kolos’ vi ĵetis vian ganton,
Sed vi mem pereis sub ruin’,
Se vi nur faligis la giganton.

Vi batalis kontraŭ hida drak’
Kaj defiis sangavidan ogron,
Sed ne sentis antaŭ la atak’
Singardemon kaj hontindan sobron.

La mensogo sur la tuta ter’
Plektas sian reton aranean,
Sed vi amis lumon de la ver’
Certe pli ol vian Dulcinean.

Se viktimoj ploras pro ofend’,
Se perforto premas kaj molestas,
Dum komuna timo kaj silent’
Sole vi indignas kaj protestas.

Kia granda estas la abund’
Da servilaj sklavoj kaj kanajloj !
Kaj doloras la malnova vund’,
Kaj la mokoj vipas kiel hajloj...

Tre ŝanĝiĝis nia vasta mond’,
Sed ĝis nun, fidelaj al la votoj,
Kiel volontuloj al la front’,
Ĉiam venas novaj donkiĥotoj.

Malaperis la fabela hord’
De la monstroj el la temp’ obskura,
Sed aperas iu nova fort’,
Ĉiam pli danĝera kaj terura.

Pretaj al batal’ kaj polemik’
Vojas vi tra jaroj kaj tra mejloj...
Glavon sor ! Jen nova malamik’ —
Kaj ĉi-foje jam ne muelejoj !

Don Quijote de la Mancha,
La hidalgo inĝenia,
Kun la glavo ambaŭtranĉa
Rajdas en jarcento nia.
Rajdu plu, por ke ekzistu
Kontraŭstaro kaj opono,
Por ke ĉiam ni rezistu
Al malico kaj malbono.


04.93.

El sisma zono, Antverpeno : Flandra Esperanto-Ligo, 1994, p. 64-66

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio