Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2003

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2003

DEKLARACIO

La 76-a Kongreso de SAT okazanta en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono) de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2003 kun 155 partoprenantoj el 28 landoj :

 Kondamnas vizoreĝimojn kaj aliajn leĝajn regulojn kiuj atencas la rajton de homoj je libera cirkulado sur la tuta Tero kaj invitas koncernajn ŝtatojn ŝanĝi ilin.

 Reasertas la firman opozicion de SAT kontraŭ la imperiisma milito en Irako plenumita de la internacia alianco gvidata de Usono, kaj kontraŭ ĉiuj imperiismaj militoj.

 Alvokas ĉiujn esperantistojn, kiuj povos, partopreni en la venonta Eŭropa Socia Forumo, kontribui al ties politikaj, kulturaj kaj ekonomiaj celoj kaj malfermi ĉiuflankan debaton pri lingva politiko.
 Subtenas la sintenon kaj agadon de la Ekologiisma Frakcio de SAT rilate la principojn de mediprotektado anoncitajn en ĝia Deklaracio de 2003-07-14.

GVIDREZOLUCIO

La 76-a Kongreso de SAT okazanta en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono) de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2003 :

 Deziras sukcesan agadon al la nova hispanlingva LEA-SATEH

 Instigas la membrojn partopreni en la agado de la Eŭropa Socia Forumo kaj de la Monda Socia Forumo por helpi al la realigo de iliaj celoj : per tradukado de TTT-paĝoj de SAT kaj de tekstoj de ESF, kiel ankaŭ per informado per niaj TTT-pĝoj kaj en Sennaciulo antaŭ la ESF ; per interpretado, helpo ĉe budoj, disdonado de flugfolioj, loĝigado de aliurbanoj, ĉeesto en Forumaj diskutoj, kaj partopreno en eventuala seminario aŭ fakkunveno.

 Proponas ke en Sennaciulo kaj en la venonta SAT-kongreso estiĝu debato pri la lingvopolitiko.

 Alvokas la membraron helpi plibonigi kvante kaj kvalite la nacilingvan informaron en niaj TTT-paĝoj, cele al starigo de senperaj rilatoj inter la SAT-medio kaj progresemuloj, kiuj informiĝas pri Esperanto kaj eklernas ĝin.

PERSONA DEKLARO DE K-do Vilhelmo LUTERMANO

 Mi notas la progreseman sintenon de la Esperanta Civito pri la Monda Socia Forumo kaj la milito kontraŭ Irako, kaj esprimas mian dankemon al la Kultura Centro de Esperanto (KCE) kiu sukcese organizis nian kongreson, inter kiuj estas pluraj membroj de la Esperanta Civito.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio