sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : La vendita krio (eseo kun fotoj)


Hans-Georg Kaiser
Vendita krio 

laŭ Edvard Munch



La originalo



Tiun krion mi fotis en banejo 



Tiun krion mi fotis ie survoje

Jen la vendita krio

Jen fotoj de mi, kiuj montras, ke ankaŭ mi jam delonge okupiĝas pri la fama krio de Munch, lia pentraĵo "La krio" ĵus estis vendata en aŭkcio por ĉirkaŭ 120 milionoj eŭroj. Estas absurda vendo, se oni pripensas, ke la timkrio de Munch ĝuste estis krianta reago al tiu aĉa mondo, kiu fariĝis tiom minaca, ke la timo fariĝis eĉ ekspresionisma ĉeftemo de la arto. Tiu pentraĵo estis farita por protesti kontraŭ mondo, kiu atomigas kaj timigas homojn. Sed eĉ la timoj de la homoj estas nun jam profitiga varo. Tio estas makabra afero, sed samtempe ĝi efektive estas timiga kaj kriiga aĉega realeco, kiu pelas homojn en tian elkriigan frenezecon. Ĉar la regantoj en la tuta mondo ne volas forigi la kaŭzojn por la desperaj krioj de la fie traktata homaro, la krioj esta la startsignaloj por ribeloj kaj revolucioj ... (HGK)
Sama rubriko :


puce Orsinger : Klasarto (artikolo)

puce Gustave Courbet : Letero al la ministro Maurice Richard

puce Hans-Georg Kaiser : La vendita krio (eseo kun fotoj)

puce La prusa arkianĝelo (el la unua DADA-ekspozicio en Berlino)

puce Wolfgang Mattheuer : pentristo kaj skulptisto




Supren