sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










G.G.H. : La mokema kondukisto

rakonto


 


G.G.H. : La mokema kondukisto

Fremdulo, kiu kun veturilo haste trarigardis Parizon, demandis la kondukiston : "Kondukisto ! Kiu estas tiu konstruaĵo ?"

"Ĝi estas la Ejfelturo."

"Belege !... Ĉu vi scias, kiom da tempo oni bezonis por konstrui ĝin ?"

"Mi ne scias... tri jarojn eble !"

"Ho ! Jes ! ... En mia lando oni bezonus nur unu jaron !"

Post momento li ankoraŭ demandis : "Kondukisto ! Kio estas tiu konstruaĵo ?"

"Jen la operejo."

"Jes ! Tre bele ! Belege ! ... Ĉu vi scias, kiom da tempo oni bezonis por konstrui ĝin ?"

"Dekdu jarojn !"

"Ho ! Jes ! Nu, en mia lando oni bezonus nur ok monatojn !" Kaj post kelke da tempo li ankoraŭfoje demandis : "Kondukisto ! Kiu estas tiu konstruaĵo ?"

"Jen la urbodomo".

"Grandege ! Belege ! ... Ĉu vi scias, kiom da tempo oni bezonis por ĝin konstrui ?"

"Dek jarojn !"

"Jes ! Nu, en mia lando nur... ses monatoj necesus !"

Kaj ili daŭrigis la veturadon tra la urbego. Fine ili alvenis antaŭ la ĉefpreĝejo.

La fremdulo ekkriis : "Kondukisto ! Kiu estas tiu konstruaĵo ?"

Kaj respondis la kondukisto : "Mi tute ne scias ! Kiam mi pasis tiun ĉi placon hieraŭ vespere, la konstruaĵo ankoraŭ ne staris tie !"

... Kaj ne plu demandis la fremdulo.


PS : El la internacia SAT-legolibro "Ni legu !" detajpis kaj iomete prilaboris Hans-Georg & Donjo & Hans-Georg Kaiser





Sama rubriko :


puce Baudrillard : Orienta rakonto

puce G.G.H. : La mokema kondukisto




Supren