sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Lippe : Fabeleto

rimpoemo


Elvira Lippe
Fabeleto


Gnomo paŝis en arbaron,
Grizan havis li hararon,
Muske verdan la ĵaketon,
Funge ruĝan la ĉapeton.

Fabeletojn en korbeto
Portis li por sciureto.

Gnomo paŝis kaj laciĝis.
Li laciĝis kaj sidiĝis
Sur la molan, varman teron,
Sub la verdan juniperon.

Korbon li en manoj tenis, –
Nun silente dormo venis.

Je rezin‘ aer’ odoris,
Pego frapis, gufo ploris...

La korbeto renversiĝis
kaj fabeloj elverŝiĝis.




Sama rubriko :


puce Cart : La fosiloj

puce Lippe : Fabeleto

puce Ferenc Szilágyi : Tre moderna fabelo




Supren