1
Printempo kvara de l’ milit’.
Sen espero, ke venos fin’,
decidis soldat’ sen plia hezit’
heromortigi sin.
2
Sed Ekscelenc’ bedaŭris ĝin,
ne pretis jam la milit’,
ke la soldat’ mortigis sin.
Tro fruis la suicid’.
3
Somero ĵetiĝis sur tomboj nun,
jam dormis la soldat’,
jen nokte almarŝis sub la lun’
kuracista komitat’.
4
La militista komision’,
aliris ĝis lia tomb’,
elfosis la viron kun brua ton’
per ŝpatoj kun pastra pomp’.
5
Doktoro inspektis lin tuj kun skrupul’,
kio restis plu, kun sever’.
La doktoro trovis, ke sanas la ul’,
ke li fuĝis nur pro la danĝer’.
6
Ili prenis lin do en la bela nokt’,
en blua nokt’ kun si.
Videblis, sed nur sen kask’ surkape,
la steloj de la patri’.
7
Fajrecan brandon ili verŝis en lin,
la korpo putris jam.
Du flegofraŭlinoj alkroĉis sin
kaj duonnuda dam’.
8
Kaj ĉar de l’ soldat’ eliris fetor’,
frontlamas pastro sur l’ strat’,
Vualas lin per incenc’ kun fervor’.
Ne stinku la soldat’.
9
Orkestra muzik’, ladblova marŝ’,
antaŭas lin kun bru’,
kaj la soldat’ laŭ sia eduk’
elpaŝas ĝis la genu’.
10
Brakumas kiel fratoj lin
sanitarista par’,
por ke li ne ĵetu en koton sin,
ne decas tia far’.
11
Pro la koloroj de la flag’
sur lia mortĉemiz’
portata antaŭ li, la kot’
foriĝis kun sia griz’.
12
Ĉe l’ front’ eĉ paŝas fraksinjor’
kun brust’ ŝvelanta en lum’.
Li, pro la patriota kor’,
scias ja pri l’ devplenum’.
13
Kun blovmuzik’ do la taĉment’
malhelen marŝis sur l’ strat’,
kaj kiel flok’ en neĝŝtormvent’
ŝanceliĝis la soldat’.
14
La katoj, hundoj krias : Fi !
Kriĉfajfas la ratoj de l’ front’ :
"Neniam estu francaj ni,
ĉar ĝi estus grava hont’ !"
15
Se ili marŝis tra vilaĝ’,
la inoj venis ja.
La arboj kliniĝis sub plena lun’
ĉe krioj kaj hura.
16
Kun Ĉindrara kaj ĝisrevid’ !
Kun in’ kaj hund’ kaj Di’ !
Ebriiĝinte la morta soldat’,
similis al simi’.
17
Se ili marŝis tra vilaĝ’,
li ne videblis plu.
Tro multaj saltis ĉe li kun plaĉ’
hurae en la bru’.
18
Tro multaj dancis kaj kriis sen halt’,
jam ne vidis lin.
Videbla li estis nur supre el alt’.
Jen montras nur steloj sin.
19
Ne ĉiam estos stelobril’,
alvenos la aŭror’.
Sed la soldat’, laŭ sia eduk’,
remortos kun fervor’.