Léhon estas urbeto, kiu troviĝas proksime al Dinan.
En la jaro 1850, monaĥoj elmigris el Kimrujo, kaj elektis loĝejon en valo inter monteto kaj la rivero Rance. Ili komencis senarbigi la lokon por konstrui domojn kaj kultivi la grundon.
Danke al la relikvoj de Sankta Magloire, kiuj venigis pli kaj pli da loĝantoj, kaj la financa helpo de Nevenoeo, kiu regis Bretonujon tiutempe, pli kaj pli famiĝis la urbeto. Legendoj kaj historio miksiĝas por klarigi tiun naskiĝon.
Pro la fameco de la vilaĝo kaj ties situo ĉe rivero fluanta al la Maniko, la senjoroj de Dinan elektis la apudan monteton por konstruigi la nunan fortikaĵon en la 11-a jarcento. Tiu fortikaĵo videblas sur la tapiŝo de Bayeux.
En 1490, post pluraj sturmoj kaj atakoj dum antaŭaj militoj, la kastelo estis deklarita ’ruinoj’. Sed feliĉe ĝi enskribiĝis en la liston de "historiaj monumentoj" en 1926. De post tiam la ruinigitaj muregoj estis sekurigitaj. Pro manko de mono oni preferis ne daŭrigi la elfosadon, sed konservi la lokon kiel arkeologia reservujo por venontaj generacioj.
Vi povas viziti la lokojn en la esperanaj paĝoj :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kastelo_de_L%C3%A9hon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Mona%C4%A5ejo_de_L%C3%A9hon
Bernadette
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.