Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 04an de novembro
puce La 15an de novembro
puce La 17an de novembro
puce La 22an de novembro

La 04an de novembro

Informojn de Jasuo HORI rilate la situacion en Japanio ni ricevas regule de la 11a de marto, k ĉi tien ni ilin aperigas por pli larĝe informi al ĉiuj kamaradoj, kiujn koncernas ĉi malĝojaj eventoj. Solidarecan subtenon al ĉiuj suferantoj.
Legu plu...

La 4an de novembro

Vendejo “Fukuŝima” en la urbo Maebaŝi

Tre helpemaj homoj

Lerneja ekskurso al Tokio
La 1an de novembro venis al mi telefono de s-ino Hasegaua, al kiu mi sendas savmaterialojn. Dankinte al mi pro la senditaĵoj, ŝi parolis pri la lerneja ekskurso de la 3a-lernojaruloj de la mezlernejo Tooni, la urbo Kamaiŝi.

19 lernantoj el la mezlernejo Tooni, unu el kiuj estas mia filo, ekskurse iris al Tokio. Hodiaŭ ili vizitis la parlamentejon, la Turon de Tokio kaj eble nun ili vespermanĝas. Poste ili iros spekti muzikan spektaklon “Leona Reĝo (Lion King)”. Lastatempe mia filo ne estas vigla pro la streso post la katastrofo, do mi esperas, ke li kaj liaj samklasanoj revenos hejmen, revigliĝinte pro novaj spertoj en Tokio.
Post la katastrofo la lernejo rezignis okazigi la ekskurson, ĉar multaj perdis sian domon kaj iuj perdis siajn familianojn, tamen aŭdinte pri tio, devenantoj el Tooni loĝantaj en Tokio kaj najbaraj gubernioj proponis mondonacon por kovri la tutan elspezon por la ekskurso, kaj dank’ al tio la lernantoj povas havi ekskurson kiel kutime.
Mia filo havas intereson pri scienco kaj volas lerni en Eŭropo. Mi esperas, ke tiu tago venos al li.

Mi unuan fojon aŭdis pri tiu mondonaco, kiam mi kaj tri esperantistoj vizitis la lernejon fine de aŭgusto. Ĉe tiu rakonto, ĉiuj larmis pro emocio, kaj eĉ nun mi sentas miajn okulojn malsekiĝantaj.

Helpoj al terkulturistoj en Fukuŝima
Hodiaŭ mia amikino, kies fratino kaj ŝia edzo posedas fruktejon en Fukuŝima, telefonis al mi kaj parolis pri la situacio.

Mia fratino ploris, kiam ŝi ricevis mondonacon de siaj amikoj, ne pro dankemo, sed pro bedaŭro, ke ŝi fariĝis tia mizerulo, al kiu oni donas monon. Tamen mi diris al ŝi, ke ŝi estas tiom amata de ili, tial ili elkore volas helpi ŝin, kaj plu diris, ke ŝi devas esti ĝoja pro tio, ke ŝi havas verajn amikojn.
Antaŭ nelonge ŝia edzo estis invitata al la centra bazaro en Tokio por vendi pomojn. Tie homoj estis tre afablaj, kaj li sukcesis vendi ĉiujn pomojn, kvankam la prezo estas malalta kaj ne multe profitis.
Nun li estas en la ubo Sooka, la gubernio Saitama, por vendi pomojn, invitite de lokaj komercistoj. Multaj homoj estas tre helpemaj al terkulturistoj en Fukuŝima.

Ankaŭ mia urbo Maebaŝi malfermis vendejon por produktaĵoj de Fukuŝima por kuraĝigi fukuŝima-anojn. Hodiaŭ mi vizitis ĝin. Kelkaj klientoj estis en la vendejo. Mi aĉetis kelkajn aĵojn.

Malrespektindaj homoj

Japanio eksportas du reaktorojn al Vjetnamio
La 27an de oktobro la ĉefministro Noda publikigis sian intencon eksporti du nukleajn reaktorojn al Vjetnamio, kaj la 31an de oktobro li kaj la vjetmana ĉefministro havis kunsidon kaj finkonsentis pri tio. Por konstrui tiujn du reaktorojn, Vjetnamio bezonos 1 000 000 000 000 enojn (10 000 000 000 eŭrojn). Ĝi havas planon plu konstrui 10 reaktorojn. Senhonta estas Japanio, kiu, ankoraŭ suferanta pro la akcidento, eksportos tiujn danĝeraĵojn, kaj senkonsidera estas Vjetnamio, kiu ne hezitas danĝerigi siajn popolanojn.

La reaktoro de Genkai estas refunkciigita

Estas refunkciigita la nuklea reaktoro n-ro 4 de Genkai en Kjuuŝuu, la suda insulo, haltigita pro la problemoj. Tio estas la unua refunkciigo de reaktoro post la katastrofo.
La elektra kompanio Kjuuŝuu estis petanta de la urbo la komprenon pri la refunkciigo surbaze de la fakto, ke la registara taskis “preskaŭ taŭga” la raporton pri la kaŭzoj de la problemoj kaj la kontraŭrimedoj. Ricevinte agnoskojn de la urbo Genkai kaj de la gubernio Saga pri la refunkciigo de tiu reaktoro, la kompanio komencis produkti elektron la 2an de novembro. Ĝi diris, ke dank’ al tiu refunkciigo, ĝi povos ŝpari 300 mil kilolitrojn da petrolo ĝis la decembra regula ekzameno.
La kompanio taksis ŝparon de petrolo pli grava ol la sekureco. Ankaŭ ests ne kredeble, ke la registaro permesis la refunkciigon surbaze de la “preskaŭ taŭga raporto” de la kompanio. Jam ekestis nova mito pri la sekureco de la nukleaj reaktoroj.

Popolanoj Kontraŭbatalas

La 30an de oktobro okazis “10.30 Granda manifestacio en Fukuŝima – Malhavu nukleajn centralojn kaj regajnu sekure loĝeblan Fukuŝima !”, en kiu partoprenis pli ol 10000 homoj el la tuta Japanio. Sur la podio sidis konservativaj urbestroj apud la partiestro de Japana Komunista Partio. Tio neniam antaŭe okazis. La rezolucio de la kunveno alvokis al la popolanoj : “Por transdoni al niaj infanoj kaj nepoj la belan teron, la belan ĉielon, la belan maron, ni laŭte postulu kaj disvastigu ‘malhavon de nukleaj centraloj’ !”
Tamen pri tiu signifa manifestacio nur la ĵurnalo de Japana Komunista Partio grande traktis en tri paĝoj, sed aliaj komercaj ĵurnaloj preskaŭ neglektis ĝin. Povas esti, ke jam tiuj lastaj estas subaĉetitaj de la industria mondo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio