Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 09an de julio
puce La 14an de julio
puce La 16an de julio

La 14an de julio

Post la morto de mia patrino en majo mi havas multajn laborojn : funebraj aferoj kaj preparo por transloĝiĝo al miapatrina domo, pro kio mi ne havis tempon por raporti pri seriozaj aferoj. Hodiaŭ mi ĉesis labori por tiuj domaferoj kaj dediĉas min por raporti pri tri mapoj pri la nuklea akcidento.

Kvanto de de-ekstera radioaktiveca eksponiĝo
La Japana Atomenergia Agentejo (duonŝtata organizo) publikigis jenan mapon titolitan “Provkalkulo pri kvanto de de-ekstera radioaktiveca eksponiĝo dum du monatoj post la akcidento”. Komence ĝi montras jene “gravajn aferon por kompreni la provkalkulon” :
 1. La kalkulo baziĝas sur la hipotezo, ke homoj eksponiĝus ekstere dum 24 horoj tage, tial efektiva kvanto de eksponiĝo malpliiĝas.
 2. Por kalkuli por unu jaro oni emas multobligi la montritajn ciferojn per 6, sed tio ne estas ĝusta, ĉar dum la postaj 10 monatoj la kvanto de radioaktiveco ne estos tiel granda kiel dum la komencaj du monatoj.
 3. Ankaŭ sur la maro ni kalkulis la kvanton de la eksponiĝo same kiel sur la tero, sed en la maro radioaktiveco disvasitĝas kaj maldensiĝas, tial la ciferoj ne havas signifon.
 4. Ni ne inkludis radioaktivecon eliĝintan el la reaktoroj n-1 kaj n-ro 3 dum la 12a-14a de marto, tial en nia analizo la eksponiĝa kvanto povas esti malpli ol la reala kvanto, kaj krome dum tiu periodo povas esti, ke radioaktiveco flugis maren.
 5. Post la 15a de aprilo kvanto de radioaktiveco eliĝinta el la reaktoroj malpliiĝas, tial nia kalkulo povas esti pli ol la realo.
Kaj poste la Agentejo klarigas la diagramon : La lokoj, kiuj ekponiĝis per pli ol 1 mikro-Sieverto da radioaktiveco, estis nur malgranda parto de la gubernio Fukuŝima, ekzemple 1,012 mSv en Sugicuma en la urbo Fukuŝima (62 kilometrojn fore de la centralo) kaj 16,32 en Nagadoro en la urbo Iitate (33 kilometroj).
Kaj sur la mapo oni aldonis atentigon jene : “Tiu analizo baziĝas sur simulado kaj sur supozata proporcio de eliĝinta radioaktiveco, tial ĝi ne montras la realan kvanton de radioaktiveco”.
Kiel vi interpretas tiujn klarigojn ?

Kiel disvastiĝis radioaktiveco ?
Prof. Hajakaŭa Jukio de la universitato Gunma, kies fako estas vulkanoj, uzante sian scion pri la disvastiĝo de vulkana cindro, trovis 4 vojojn de fluganta radioaktiveco. (laŭ la semajna gazeto Gendai)

La gazeto klarigas jene :
 1. La 21an de marto pluvis, pro kio en Tokio kaj la ĉirkaŭaj urboj oni trovis malpuran akvon.
 2. La terura afero estas, ke neniu scias, kiam eliĝis grandkvanto da radioaktivaĵoj. Eble rompiĝo okazis ie en la instalaĵoj kaj elŝprucis forta radioaktiveco. Tion atestas la 3a vojo en la vespero de la 15a de marto, kiam ne okazis eksploda akcidento, tamen forte flugis radioaktivaĵoj.
La artikolo prezentas la liston de 100 lokoj pri radioaktiveco en la orienta Japanio. Laŭ ĝi la duono de la lokoj estas pli malpurigitaj ol la normo.

Al la tuta mondo
Tiu nuklea akcidento malpurigis ne nur Japanion, sed ankaŭ la tutan mondon. La teamo de universitatoj Kjuuŝuu kaj Tokio publikigis mapojn, kiuj montras, kiamaniere disvastiĝis radioaktiveco el Japanio. Laŭ la klarigo :
 1. Post la nuklea akcidento, radioaktivaĵoj estis blovitaj pli ol 5000 metrojn alten, transportitaj per la okcidenta vento kun rapideco de 30 metroj/sekunde kaj post 3 tagoj atingis la okcidentan marbordon de Usono 9000 kilometrojn foran. La radioaktivaĵoj ekflugis per alia okcidenta vento kaj atingis Islandon la 20an de marto. Poste ĝi suden flugis, atinginte Eŭropan kontinenton. La 23an de marto radioaktiveco estis detektita en Svislando. Oni diras, ke la denseco fariĝis maldensega, nome 100-milionone, kaj ne kaŭzas malsanon al homoj.

Ne malmultaj ankoraŭ insistas pri atomenergio
La nuna novaĵo rilate al la nukleaĵo estas malpurigita bovaĵo produktita en la gubernio Fukuŝima. La viando estas jam preskaŭ konsumita en 8 gubernioj. Terkulturisto aperinta en televido kun larmo diris, ke oni baldaŭ ne povos produkti terkulturaĵojn en la tuta Japanio pro radioaktiveco. Li estas prava.
La 29an de junio aperis jena senrjuu, satira hajko, en la ĵurnalo Asahi :

Registriĝu tuj
La tutan Japanion,
atomheredaĵ’

Tiamaniere la nuklea akcidento de Fukuŝima malpurigas la tutan Japanion, kaj eĉ la tutan mondon, sed ankoraŭ ne malmultaj homoj insistas pri nuklea energio. En la industria mondo homoj timas, ke pro la manko de elektro industrio stagnos, sed dum la pasintaj 3 monatoj elektro ĉiam sufiĉis. Kion ili timas ? Homoj, kiuj laboras por nukleaj centraloj, timas perdon de sia laboro, sed ĝis la perfekta haltigo de la centralo oni bezonas multajn jarojn, kaj dume ili ne perdos laboron. Al ambaŭ tavoloj mankas internacia vidpunkto kaj perspektivo por estonteco. Ĉu ili rajtas kaŭzi suferon al la homaro kaj al la estonta generacio ? Se ili pensus tiamaniere, la respondo estus nur unu : ĉesi dependi de atomenergio.
La japanoj estas la unuaj, kiuj suferis pro atomenergio, nome atombomboj de Usono, kaj mi deziras, ke ili estu la lastaj, kiuj suferigis la homaron per atomenergio.

La polico rekalkulis la malaperintojn kaj ĝisdatigis la nombron la 7an de julio

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio