Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de majo
puce La 02an de majo
puce La 05an de majo
puce La 07an de majo
puce La 10an de majo
puce La 11an de majo
puce La 16an de majo
puce La 19an de majo
puce La 25an de majo
puce La 28an de majo
puce La 30an de majo

La 19an de majo

Kio furoras en Japanio ?
Post la katastrofo homoj ekpensis pri sia ĝisnuna luksa vivmaniero. Nun ili provas uzi pli energiŝparajn aparatojn jene :
 1. argila kuirpoto (vendiĝas 20% pli multe, foto)
 2. lavtabulo (10-oble pli multe, foto)
Tre malpuraj vestaĵoj, precipe ŝtrumpetoj, fariĝas tre puraj per tiu tabulo.
 3. elektra ventumilo (30% pli multe)
Nun multaj uzas klimatizilon, sed tiu bezonas multe da elektro.
 4. varmobotelo (40% pli multe)
Nun oni uzas elektran varmbotelon, kiu tenas la akvon ĉiam varma. En mia hejmo ni nek uzas simplan varmbotelon, nek elektran. Ni boligas akvon, kiam kaj kiom ni bezonas.
 5. moskitfumizaĵo (30% pli multe, foto)
Moskitfumizaĵo estas japana inventaĵo. En 1985 estis importita de Usono speco de krizantemo, kiu efikas kontraŭ moskitoj. Komence moskitfumizaĵo estis pulvora, poste bastoneta kaj en 1895 fariĝis spirala. Lastatempe oni ofte uzas elektran moskitfumizaĵon.
 6. ventotintilo (30% pli multe, foto)
Japanoj havis kutimon pendigi ventotintilon, por sentigi sin pli malvarme en somero.
(laŭ televidprogramo)

Alia surpriza furoro, geedziĝo
Japanaj gejunuloj ne emas geedziĝi, pro kio naskokvanto pli kaj pli malgrandiĝis. La registaro ĉiel provas altigi tiun kvanton sed vane, tamen la katastrofo helpas.
Laŭ O-net, kompanio por la informo-servo pri geedziĝo, 12% pli multe da homoj petis informon en aprilo, ol en la sama monato en 2010. Eksmembriĝo pro geedziĝo inter la membroj multiĝis 19,5% pli en marto kaj 18,1% pli en aprilo. Virino 30-jara en Tokio, kiu nove membriĝis al la geedziĝpera kompanio, diras : “En la vespero de la tertremo mi bezonis 6 horojn por reveni hejmen. Poste mi estis tre nervoza pro oftaj tertremoj. Mi ekhavis maltrankvilon pro mia estonteco, kaj ekkonsideris grave havi familion”. En magazenego Takaŝimaja en Tokio geedziĝaj ringoj vendiĝas 40% pli multe en aprilo, ol en la lasta aprilo. Gejunuloj ekmoviĝas al geedziĝo por certigi sian vivon, spertinte nekredeble grandan katastrofon.
(laŭ la ĵurnalo Asahi la 15an de majo).

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio