Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 01an de aprilo
puce La 02an de aprilo
puce La 03an de aprilo
puce La 04an de aprilo
puce La 05an de aprilo
puce La 06an de aprilo
puce La 07an de aprilo
puce La 08an de aprilo
puce La 09an de aprilo
puce La 10an de aprilo
puce La 11an de aprilo
puce La 13an de aprilo
puce La 16an de aprilo
puce La 18an de aprilo

La 18an de aprilo

Unu post la alia loĝantoj forlasas sian karan hejmon.

Kvaroblaj suferoj
Loĝantoj en kaj de Hukuŝima suferas pro la tertremo, la cunamo kaj la akcidento de la nukleaj centraloj, kaj krome diskriminacia onidiro pro radioaktiveco.
En Hukuŝima estas tute malpermesite ekspedi foliajn legomojn sur merkaton kaj parte lakton pro radioaktiveco, sed ankaŭ aliaj permesitaj agrikulturaj produktaĵoj estas rifuzitaj aŭ ne bonvenaj. Ankaŭ fiŝistoj en Hukuŝima kaj en la najbara gubernio Ĉiba devas multe rabate vendi la kaptitajn fiŝojn.
La urbo Kaŭasaki en la gubernio Kanagaŭa deklaris, ke la urbo akceptu rubaĵojn el Hukuŝima, sed venis kvar mil negativaj leteroj kaj faksoj al la urbo, plendantaj, ke la urbo estos malpurigita per radiaoaktiveco el Hukuŝima.
Oni diras, ke kiam geknaboj el Hukuŝima ludis en parko, aliaj evitis ilin pro ilia deveno. Iu infano, kiu translokiĝis al infanĝardeno en alia gubernio, estis vokita “Radnjo !” (infano de radioaktiveco).
Ne ĉiuj japanoj estas decaj kaj noblaj. Multaj estas egoismaj kaj eĉ aĉaj.
(la ĵurnalo Asahi, la 16an de aprilo)

Provizora kompensa mono
La registaro decidis la provizoran kompensan monon al 48000 evakuintaj familioj en 12 urboj en la radiuso de 30 kilometroj de la nukleaj centraloj kaj petis de la elektra kompanio Tokio rapidan pagon.
Por unu familio : 1 miliono da enoj (10000 eŭroj)
Por familio kun unu membro : 750 mil enoj
Multaj homoj plendas pro malgranda sumo. La registaro ankoraŭ ne decidis kompensan monon al terkulturistoj kaj fiŝistoj, kiuj suferas pro malfamo de “radioaktivecaj” guberninomoj.

Damaĝoj de la nuklea akcidento
(Rilatantaj homoj/kompanioj, perdoj) (100 enoj = 1 eŭro)

Malpermesitaj legomoj kaj lakto
 84 mil terkulturistoj, 67,1 miliardoj da enoj jare
Fiŝado en Hukuŝima, Ibaraki kaj Ĉiba
 59, 7 miliardoj da enoj jare
Rizkulturado en la radiuso de 30 kilometroj
 15 mil terkulturistoj, 16 mil hektaroj
Bovinoj en la radiuso de 30 kilometroj
 600 bovistoj, 14 mil mortintaj bovinoj
Konstruistoj en 12 urboj en la radiuso de 30 kilometroj
 1382 konstrukompanioj, 10 miliardoj da enoj
Hoteloj en la orienta Japanio
 390 mil mendoj
Alkoholaĵoj en la radiuso de 30 kilometroj
 1610 vendejoj, 62 mil kilolitroj
(la 15an de aprilo, la registara raporto)

70% de la kompanioj suferis pro la katastrofo
En la gubernio Gunma 300 kilometrojn fore de Hukuŝima, iu banko en la urbo Takasaki publikigis la rezulton de la enketo al 100 kompanioj pri suferoj de la katastrofo.

Suferoj de la katastrofo :
 16% : rektaj damaĝoj de la tertremo al oficeja konstruaĵo kaj maŝinaro
 70% : malmultiĝo de mendoj, manko de produktaĵoj kaj materialoj kaj nuligoj de eventoj

Estontaj malfaciloj (oni rajtas elekti tri faktorojn) :
 56% : halto de elektro
 50% : ŝrumpiĝo de konsumemo
 30% : rompiĝo de transportrimedoj
 12% : nuklea akcidento

Prognozo pri la estonta profito :
 71% : malgrandiĝos.
 23% : same kiel antaŭe
 4% : multiĝos
(la ĵurnalo Asahi, la 16an de aprilo)

Dankemo de s-ino Itoo Ai (80-jara, loĝanta en rifuĝejo en la urbo Mijako)
Mi dankas kaj dankas, helpate de bonkoraj homoj en la tuta mondo. Mi nun loĝas en la rifuĝejo, sed mi ne esperas pli. Vidante landojn helpi unu la alian, mi sentas, ke la mondo estas la unu. Mi devas strebi kaj por mi mem kaj por aliaj homoj.

Reciprokaj kuraĝigoj inter suferantoj kaj s-ino Sakamoto Kikuko (75-jara loĝanta en Tokio)
Post la katastrofo, mi komencis sendi necesajn aĵojn al suferantoj, sed pli bone mi volis helpi ilin. Mi legis voĉojn de suferantoj en ĵurnaloj kaj komencis sendi taŭgajn aĵojn, celante tiujn homojn. Ekzemple mi sendis ŝtrumpetojn, sakojn ktp. kun mia saluto al s-ro Takino, mezlernejano. Mi tute ne atendis respondojn, sed jam venis al mi 15 leteroj. Takino skribis jene : “Dankon pro viaj varmaj donacoj. Mi estas kortuŝita pro via bonkoro. Mi strebos por la rekonstruo de la urbo kaj por mia revo fariĝi policano”. Virino, kiu perdis siajn patrinon kaj edzon skribis : “Ĉiuj estas en malespero, tamen eĉ en tiu situacio ĉiuj kunlaboras por vivteni sin. Mi certe releviĝos”. S-ino Sakamoto suferas pro pneumonio de 3 jaroj kaj ĉiam pensis pri sia morto, sed nun estas savita de iliaj leteroj.

Filozofiaj vortoj de Nakamura Humika (11-jara, loĝanta en rifuĝejo en la urbo Mijako)
Mi volas havi liberecon. Libereco kaj neokupiteco estas malsamaj. Kiam mi estas libera, mi povas fari, kion ajn mi volas. Sed kiam mi estas neokupita, mi havas nenion fari. Tial mi volas havi mian domon, por ke mi havu liberecon.

Ridoj de Itoo Hiroki (16-jara lernanto en rifuĝejo en la urbo Iŝinomaki)
Jam mi pasigis unu monaton en la rifuĝejo. En la vivo, al kiu mankas akvo, gaso kaj elektro, mi havis ĝojon, kiam tiuj servoj refunkciis. Mi nun sentas la gravecon de la fakto, ke mi postvivis. Komence mi ne povis adaptiĝi al tiu situacio, sed nun mi ofte ludas kun infanoj, por ke ili estu liberigitaj de la maltrankvilo. En malfacilo necesas ridoj.

Kialo de la subita falo de “malaperintoj” de la 9a de aprilo : Ĝis nun mi uzis la nombrojn en la ĵurnalo Asahi. Tiu kalkulis la nombrojn laŭ sia propra esploro, sed ekde la 9a ĝi komencis uzi tiujn publikigitajn de la Buroo de polico. Tial naskiĝis granda diferenco.
Strange la 12an la nombro de malaperoj saltis.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio