Verkis : Leo Tolstoj
Tradukis : I. Maĉernis
Unua eldono, 1931
112p
formato 151 x 117
prezo : 1€25
Priskribo : Eseo de la elstara rusa verkisto pri la evoluo de naciismo en e ?ropa politiko ĉirka ? 1893. La libro entenas ampleksan postparolon de la tradukinto.
Recenzo :
Malgra ? la nomo de la a ?toro kaj la fakto, ke tiu libro aperis en la literatura serio de la tiama « Biblioteko de Sennaciulo », tiu teksto pli similas eseon ol novelon. Tolstoj verkis ?in en 1894, reage al franco-rusaj festoj, kiuj okazis la anta ?an jaron. Li klare priskribas kiel la registaroj de amba ? landoj artefarite provokis subitajn elmontrojn de aparta amo inter amba ? popoloj, kun la ka ?ita celo unuigi ilin kontra ? la komuna germana malamiko. Vere impresa estas la klarvideco de la a ?toro, kiu anta ?vidas la Unuan mondbuĉadon, kiu komenci ?os dudek jarojn pli poste. Liaj klarigoj pri la artefariteco de patriotismaj sentoj kaj ilia utiligo por subigo de popoloj al la kapitalisma sociordo certe ne instruos multon al niaj kamaradoj, kiuj supozeble jam estas konvinkitaj pri tio, kvankam tiuj problemoj plu estas aktualaj.
Plej interesaj estas la du lastaj ĉapitroj de tiu eseo, en kiuj Tolstoj asertas, ke por forigi la malnovan sociordon estas necesaj neniaj heroa ?oj a ? eksterordinaraj novaj ideoj : nur sufiĉas, ke ĉiu homo ĉesu mensogi kaj konduti malsa ?e nur ĉar li timas agi malkonforme al la kutimo. Ver ?ajne tiu solvo aperos iom naiva a ? utopia al kelkaj el niaj realismemaj kamaradoj. Tion anka ? opiniis la anonima verkinto de la « Anta ?parolo de la eldonantoj », kiu citas la vortojn de Lenin :
Cetere Tolstoj komprenis absolute nenion rilate al agadmetodoj efikaj kaj necesaj por apliki en la batalo, diktita de la malpardonema logiko de logiko de l’historio...
Nun denove la reakciaj fortoj plej draste subpremas la laboristaron en la tuta mondo, kaj la "efikaj" klasbatalaj rimedoj proponitaj de Lenin certe allogos pli kaj pli da homoj. Respondi al kapitalisma perforto per revolucia perforto... Agi anstata ? senfine debati kaj verkadi senutilajn librojn... Jen la ? mi dan ?eraj ideoj, kiuj pli kaj pli ofte cirkulas en progresemaj rondoj. Mi ne rediros la argumentojn de Tolstoj, sed instigas ĉiujn realismemulojn legi kaj pripensi ilin.
Eble kelkajn el la legantoj tiklos la titolo, kaj la oftaj referencoj de la a ?toro al kristanismo. Tamen espereble eĉ SAT-anoj konscias pri la fakto, ke la celoj de sincera religiemulo estas la samaj kiel tiuj de sincera socialisto. Amba ? kredas necesaj la pacan unuigon de la homaro kaj la starigon de harmonia sociordo.
Anka ? interesa estas la postparolo de la tradukinto, kiu atentigas pri la timo de naciistoj pri unutoneco de mondo, en kiu restos nur unu popolo (kaj unu lingvo). Sen malamikoj kontra ? kiuj batali, al kio utilas la vivo ? Tiam la homoj disponos pri pli da libera tempo por dediĉi al kreaj aktivecoj. Kaj ofte en tiaj kazoj oni konscias pri la malriĉeco de sia inspiro, kaj preferas inventi novajn disputka ?zojn, por forgesi ke oni ne kapablas elpensi ion novan. Ŝajnas, ke la profunda ka ?zo de ĉiuj konfliktoj estas la homa neinventemo. Tial la plej revolucia ago estas kreado.
Vinko Markov, el Sennaciulo, majo 2004
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.