De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Rozmondo
Ŝiriĝis, Sinjorino, la vualo, sur kiu pentriĝis la iluzio de mia feliĉo. La fatala vero klare montras al mi, inter honto kaj rimorso, nur vojon al morto certa kaj proksima. Mi ekpaŝos… Mi amos mian turmentadon, se ĝi kurtigos mian vivon. Mi kunsendas la leteron ricevitan hieraŭ. Mi aldonos neniajn konsiderojn : ĝi mem entenas ilin. Ne plu estas tempo por plendi, sed por suferi. Kompaton mi ne bezonas, sed fortecon.
Akceptu, Sinjorino, la solan adiaŭon, kiun mi faras, kune kun lasta petego : lasu min en mia sorto ; tute forgesu min ; jam ne konsideru min surtera. Estas nivelo en malfeliĉo, kie eĉ amikeco mem pliigas nian aflikton kaj ne povas forviŝi ĝin. Ĉe vundo mortiga, ĉia kuracprovo estas malhumana. Ĉia sento, krom malespero, fremdas al mi. Nur konvenos al mi la profunda nokto, en kiun mi entombigos mian honton. Mi tie priploros mian kulpon, se plori mi ankoraŭ kapablos, ĉar de hieraŭ, eĉ ne unu larmo eliĝis el miaj okuloj : mia velkinta koro ne plu ellasas ilin.
Adiaŭ, Sinjorino. Ne respondu. Post tiu kruela ricevo, mi ĵuris, ke mi neniam plu akceptos iun ajn leteron.
El Parizo, la 27an de Novembro 17**.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.