sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 116a



De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo


Sinjorino de Mertejo hodiaŭ matene foriris al kamparo ; tiel, mia ĉarma Cecilo, mi perdis la solan plezuron restantan al mi dum via foresto : paroli pri vi kun tiu amikino via kaj mia. De kelka tempo ŝi permesis al mi nomi ŝin amikino ; mi des pli entuziasme konsentis, ke tio ŝajne proksimigas min de vi. Dio ! kiel aminda estas tiu virino ! Kian flatantan ĉarmon ŝi kapablas aldoni al amikeco ! Kvazaŭ ŝi redonus al tiu milda sento ĉion, kion ŝi rifuzas al amo. Vi ne imagas, kiel ŝi amas vin, kiel ŝi ŝatas aŭskulti min parolantan pri vi ! Sendube ĝuste tio ligas min al ŝi tiel forte. Kia feliĉo, ke mi povas vivi nur por vi ambaŭ, por senĉese pasi de delico de amo al mildo de amikeco, por iel esti la pivoto de via reciproka ligiĝo, por ĉiam senti, ke zorgante pri la feliĉo de unu, mi samtempe agas por tiu de l’ alia ! Amu, ĉarma amikino, multe amu tiun adorindan virinon. Pliigu mian ligiĝemon al ŝi dividante ĝin. Mi provis la ĉarmon de amikeco kaj deziras, ke ankaŭ vi profitu ĝin, ĉar miaj plezuroj ne dividataj de vi ŝajnas nur duone ĝuataj. Ja, milda Cecilo, mi volas volvi vian koron en la plej mildaj sentoj, ke vi feliĉu je ĉiu el ĝiaj batoj ; certe mi neniam kapablos redoni al vi la tuton de la ravo, kiun mi tiras el vi.


Ve ! kial tiu ĉarma projekto estas nur ĥimero el mia fantazio, kial la realo male prezentas nur senfine suferigajn mankojn ? Mi ja ekvidas, ke mi devas forgesi la esperon vekitan de vi pri renkonto nia en tiu kamparo. Nur restas la konsolo persvadi min, ke tio vere ne estas ebla al vi. Vi eĉ tion ne mencias, ne prilamentas kun mi ! Jam du fojojn mia plendo pri tio restis sen respondo via. Ha ! Cecilo, mi opinias, ke vi amas min per la tuta forto de via animo, kiu tamen ne tiel ardas, kiel la mia. Ha ! Se rompi la obstaklojn devus mi mem ! Se anstataŭ la viaj, la miaj interesoj estus tiuj obstakloj ! Mi tuj pruvus, ke nenio kapablas rezisti al amo.


Vi ankaŭ ne diras, kiam devas finiĝi tiu kruela foresto ; ĉi tie mi almenaŭ eble povus vidi vin ; via ĉarma rigardo revigligus mian sufokitan animon kaj ĝia tuŝanta esprimo refirmigus mian tiel bezonantan koron. Pardonu, Cecilo mia : tiu mia timo ne estas suspekto ; mi kredas je via amo, je via fideleco. Mi estus tro malfeliĉa, se mi dubus. Sed kiom da senĉese renoviĝantaj obstakloj ! Malgaja mi estas, amikino, ja malgaja. Ŝajnas, ke tiu foriro de sinjorino de Mertejo revigligis ĉiujn miajn malfeliĉojn.


Adiaŭ mia Cecilo ; adiaŭ mia tute amata ; ne forgesu, ke la suferon de via amanto nur vi povas transformi en feliĉon.


El Parizo, la 17an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren