sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 112a



Diktita letero de s-ino de Rozmondo al s-ino de Turvelo


Mi nur nun ricevas, mia kara bela, vian leteron de la 11a [1], kun ĝiaj mildaj riproĉoj. Konsentu, ke vi emis al pli severaj ; se vi ne memorus, ke vi estas mia filino, vi certe vere admonus min. Maljusta vi tamen estus ! Nur pro deziro kaj espero respondi mem, mi ĉiutage prokrastis mian skribadon ; kiel vi konstatas, mi tamen devas peti la manan helpon de mia ĉambristino, ĉar mia bedaŭrinda reŭmatismo reaperis, nun ĉe la dekstra brako, kaj mi estas tute sen dekstra mano. Jen kiel, vi juna kaj freŝa, tamen suferas pro la misfarto de maljuna amikino !


Tuj kiam miaj doloroj iom lasos min trankvila, mi promesas, ke mi longe babilos al vi. Ĝis tiam, sciu, ke mi ricevis viajn du leterojn. Ili pliigus mian mildan amiksenton al vi, se ĝi jam ne kulminus. Mi arde partoprenas ĉion en rilato kun vi.


Malsaneto trafis ankaŭ mian nevon, sed tio estas nek danĝera nek malkvietiga. Nur ŝajne negrava misfarto, pli trafanta lian humoron ol lian sanon. Li malofte vizitas nin.


Via foriro kaj lia retiriĝo malgajigis nian rondeton. Knabino Volanĝo tre bedaŭras vin, kaj la tutan tagon oscedas, preskaŭ glutante siajn pugnojn. Precipe de kelkaj tagoj, ŝi posttagmeze honorigas nin per profunda endormiĝo.


Adiaŭ, mia kara bela ; mi por eterno estas via bonkorema amikino, via panjo, eĉ via fratino, se mi aŭdacas tiun titolon je mia granda aĝo. Min ligas al vi plej tutkoraj sentoj.


Adelaido, por sinjorino de Rozmondo, El la kastelo de… la 14an de Oktobro 17**.


[1Tiun leteron oni ne retrovis (NdA).

Sama rubriko :


puce Letero 116a

puce Letero 107a

puce Letero 108a

puce Letero 109a

puce Letero 110a

puce Letero 111a

puce Letero 112a

puce Letero 113a

puce Letero 114a

puce Letero 115a

puce Letero 123a

puce Letero 121a

puce Letero 122a

puce Letero 120a

::: Ĉiuj :::



Supren